Al la enhavo

Kiun teamon vi subtenos en EURO 2012?

de nigra_rivereto, 2012-junio-05

Mesaĝoj: 66

Lingvo: Esperanto

nigra_rivereto (Montri la profilon) 2012-junio-05 17:23:00

Vendrede, la 8-an de junio komenciĝos EURO 2012 - Eŭropa Futbala Ĉampionado - la plej grava turniro de vira futbalo post la Mondpokalo. Ukrainio kaj Pollando estos la gastigantaj landoj de la evento, en kiu partoprenos 16 naciaj piedpilkaj teamoj: Anglio, Francio, Germanio, Nederlando, Hispanio, Italio, Portugalio, Svedio, Danio, Irlando, Kroatio, Rusio, Ĉeĥio, Grekio, Pollando ,Ukrainio.

Kiun teamon vi subtenos en EURO 2012? Kaj kiu estos la ĉampiono, laŭ via opinio?

dobri (Montri la profilon) 2012-junio-05 18:55:26

Mi subtenas kompreneble mian landon, Ĉeĥion. Tamen jam vendrede vespere ni ekvidos, ĉu prave.
La ĉampiono estos verŝajne Hispanio kiel en Mondpokalo.

Interretano (Montri la profilon) 2012-junio-05 20:07:51

Neniun.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-junio-05 22:27:43

Vendrede pokalo kaj pokero...Hispanio! klare

darkweasel (Montri la profilon) 2012-junio-06 10:10:57

Aŭstrujo ne partoprenas, sekve mi sufiĉe fajfas. ridulo.gif

auxro (Montri la profilon) 2012-junio-06 11:01:23

darkweasel:Aŭstrujo ne partoprenas, sekve mi sufiĉe fajfas. ridulo.gif
ĉu oni devus diri "prifajfas" en ĉi tiu kazo? okulumo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2012-junio-06 11:52:54

auxro:
darkweasel:Aŭstrujo ne partoprenas, sekve mi sufiĉe fajfas. ridulo.gif
ĉu oni devus diri "prifajfas" en ĉi tiu kazo? okulumo.gif
Kial?

auxro (Montri la profilon) 2012-junio-06 12:21:43

darkweasel:
auxro:
darkweasel:Aŭstrujo ne partoprenas, sekve mi sufiĉe fajfas. ridulo.gif
ĉu oni devus diri "prifajfas" en ĉi tiu kazo? okulumo.gif
Kial?
fajfi - "estigi sonon"
prifajfi - "esti indiferenta"
Ĉu ne?

darkweasel (Montri la profilon) 2012-junio-06 12:26:40

auxro:
darkweasel:
auxro:
darkweasel:Aŭstrujo ne partoprenas, sekve mi sufiĉe fajfas. ridulo.gif
ĉu oni devus diri "prifajfas" en ĉi tiu kazo? okulumo.gif
Kial?
fajfi - "estigi sonon"
prifajfi - "esti indiferenta"
Ĉu ne?
Fajfi pri io = prifajfi ion = esti indiferenta

Sekve certe en mia afiŝo eblis kompreni "estigi sonon", sed tio ne estas tre verŝajna interpreto. ridulo.gif

auxro (Montri la profilon) 2012-junio-06 12:37:38

Ago "fajfi" estas sufiĉe verŝajna dum futbalaj matĉoj ridulo.gif
Mi komencis flankeniri, mi do revenigu: mi ŝatus vidi Anglion almenaŭ en la finalo. Mi opinias ke la teamo tro malsukcesis dum antaŭaj ĉampionadoj, sciante kiel sukcesaj kluboj ludas en Premier League.

Reen al la supro