У садржају

Kiun teamon vi subtenos en EURO 2012?

од nigra_rivereto, 05. јун 2012.

Поруке: 66

Језик: Esperanto

nigra_rivereto (Погледати профил) 05. јун 2012. 17.23.00

Vendrede, la 8-an de junio komenciĝos EURO 2012 - Eŭropa Futbala Ĉampionado - la plej grava turniro de vira futbalo post la Mondpokalo. Ukrainio kaj Pollando estos la gastigantaj landoj de la evento, en kiu partoprenos 16 naciaj piedpilkaj teamoj: Anglio, Francio, Germanio, Nederlando, Hispanio, Italio, Portugalio, Svedio, Danio, Irlando, Kroatio, Rusio, Ĉeĥio, Grekio, Pollando ,Ukrainio.

Kiun teamon vi subtenos en EURO 2012? Kaj kiu estos la ĉampiono, laŭ via opinio?

dobri (Погледати профил) 05. јун 2012. 18.55.26

Mi subtenas kompreneble mian landon, Ĉeĥion. Tamen jam vendrede vespere ni ekvidos, ĉu prave.
La ĉampiono estos verŝajne Hispanio kiel en Mondpokalo.

Interretano (Погледати профил) 05. јун 2012. 20.07.51

Neniun.

fajrkapo (Погледати профил) 05. јун 2012. 22.27.43

Vendrede pokalo kaj pokero...Hispanio! klare

darkweasel (Погледати профил) 06. јун 2012. 10.10.57

Aŭstrujo ne partoprenas, sekve mi sufiĉe fajfas. ridulo.gif

auxro (Погледати профил) 06. јун 2012. 11.01.23

darkweasel:Aŭstrujo ne partoprenas, sekve mi sufiĉe fajfas. ridulo.gif
ĉu oni devus diri "prifajfas" en ĉi tiu kazo? okulumo.gif

darkweasel (Погледати профил) 06. јун 2012. 11.52.54

auxro:
darkweasel:Aŭstrujo ne partoprenas, sekve mi sufiĉe fajfas. ridulo.gif
ĉu oni devus diri "prifajfas" en ĉi tiu kazo? okulumo.gif
Kial?

auxro (Погледати профил) 06. јун 2012. 12.21.43

darkweasel:
auxro:
darkweasel:Aŭstrujo ne partoprenas, sekve mi sufiĉe fajfas. ridulo.gif
ĉu oni devus diri "prifajfas" en ĉi tiu kazo? okulumo.gif
Kial?
fajfi - "estigi sonon"
prifajfi - "esti indiferenta"
Ĉu ne?

darkweasel (Погледати профил) 06. јун 2012. 12.26.40

auxro:
darkweasel:
auxro:
darkweasel:Aŭstrujo ne partoprenas, sekve mi sufiĉe fajfas. ridulo.gif
ĉu oni devus diri "prifajfas" en ĉi tiu kazo? okulumo.gif
Kial?
fajfi - "estigi sonon"
prifajfi - "esti indiferenta"
Ĉu ne?
Fajfi pri io = prifajfi ion = esti indiferenta

Sekve certe en mia afiŝo eblis kompreni "estigi sonon", sed tio ne estas tre verŝajna interpreto. ridulo.gif

auxro (Погледати профил) 06. јун 2012. 12.37.38

Ago "fajfi" estas sufiĉe verŝajna dum futbalaj matĉoj ridulo.gif
Mi komencis flankeniri, mi do revenigu: mi ŝatus vidi Anglion almenaŭ en la finalo. Mi opinias ke la teamo tro malsukcesis dum antaŭaj ĉampionadoj, sciante kiel sukcesaj kluboj ludas en Premier League.

Вратите се горе