去目錄頁

Kiun teamon vi subtenos en EURO 2012?

nigra_rivereto, 2012年6月5日

讯息: 66

语言: Esperanto

nigra_rivereto (显示个人资料) 2012年6月8日下午2:27:53

Saluton!

Mi vidas, ke malmultaj donis siajn opiniojn. Ŝajne esperantistoj ne multe interesiĝas pri futbalo, eble ili estas tre seriozaj kaj konsideras futbalon bagatelo ridulo.gif
Sciu tamen, ke en Brazilo ĝi estas gravEGA afero ridulo.gif
Nuntempe la brazila teamo ne ludas oficialajn matĉojn , nur en 2013 ĝi partoprenos en oficiala turniro - FIFA Confederations Cup (mi ne scias la nomon en Esperanto). Brazilo mem gastigos la eventon kaj en 2014 ankaŭ ĉi tie okazos la Mondpokalo, kiun ni atendas kun espero ke nia teamo gajnos ĝin kaj fariĝos sesfoja ĉampiono.
Rilate EURO 2012 multaj en Brazilo emas subteni niajn fratojn el Portugalio, mi mem de komence faros la samon sed poste eble elektos alian teamon kiu estos ludanta belan piedpilkon. Mi pensas ke la ĉampionecon eble gajnos Hispanio, Nederlando aŭ Germanio.

Ĝis!
nigra_rivereto

ateneo (显示个人资料) 2012年6月8日下午5:48:25

nigra_rivereto:Ŝajne esperantistoj ne multe interesiĝas pri futbalo, eble ili estas tre seriozaj kaj konsideras futbalon bagatelo ridulo.gif
Eble multaj homoj malamas modernan piedpilkadon.

Tumppi1991 (显示个人资料) 2012年6月8日下午6:33:19

Mi venas el Finnlando kaj nature mi subtenas niajn najbarojn Svedion kaj Rusion. Ankaŭ Danio ĉar estas ankaŭ norda lando.

fajrkapo (显示个人资料) 2012年6月8日下午7:17:24

Tumppi1991:Mi venas el Finnlando kaj nature mi subtenas niajn najbarojn Svedion kaj Rusion. Ankaŭ Danio ĉar estas ankaŭ norda lando.
Same ol Eŭrovida kantkonkurso...malgajo.gif, almenaŭ ĉi tie ne estas spektantara voĉdono

Sahaquiel (显示个人资料) 2012年6月9日上午12:04:21

Mi subtenas Germanion kaj Hispanion ĉar Kolombio ne partoprenas lango.gif

chelos (显示个人资料) 2012年6月9日上午1:17:52

Mi apogas Portugalion. Mi konfesas ke la naciteamo de tiu lando ne estas tiel forta! Tamen mi esperas ke ili sukcesas almenaŭ pasi al la dua fazo!

darkweasel (显示个人资料) 2012年6月9日上午6:05:04

Estas interese, ke ankaŭ sudamerikanoj interesiĝas pri la eŭropa futbal-ĉampionado. En la eŭropaj amaskomunikiloj oni neniam aŭdas pri alikontinentaj ĉampionadoj.

Hedilla (显示个人资料) 2012年6月9日上午10:30:14

Hispanujo provos gajni denove, momente neniu atingis tion

kosapehape (显示个人资料) 2012年6月9日下午12:07:16

Pollando gajnos ridulo.gif)

回到上端