去目錄頁

Kiun teamon vi subtenos en EURO 2012?

nigra_rivereto, 2012年6月5日

讯息: 66

语言: Esperanto

dobri (显示个人资料) 2012年6月12日下午4:13:44

antoniomoya:Kiun teamon vi subtenos en EURO 2012?

Mi? -Neniun. Mi opinias ke dek unu milionuloj, kiuj tute simple faras ilian laboron, ne bezonas nek rajtas esti subtenitaj de miloj da ne- kaj mal-riĉuloj. Ili ja gajnas sufiĉege da mono por majstre fari ilian taskon, ĉu ne vere?

(Ĉu vi mem ne bonlaborus, en similaj cirkonstancoj, sen iu publika subteno?)

Amike.
Vi tute pravas. Tamen necesas aldoni, ke futbalo estas distraĵo por multaj homoj.

antoniomoya (显示个人资料) 2012年6月12日下午6:17:47

dobri:Vi tute pravas. Tamen necesas aldoni, ke futbalo estas distraĵo por multaj homoj.
Jes, la plimulto el kiuj krome pagas por vidi, futbaleje, tiujn milionulojn.

Aghh. malgajo.gif

Amike.

sinjoro (显示个人资料) 2012年6月12日下午9:56:35

dobri:
antoniomoya:Kiun teamon vi subtenos en EURO 2012?

Mi? -Neniun. Mi opinias ke dek unu milionuloj, kiuj tute simple faras ilian laboron, ne bezonas nek rajtas esti subtenitaj de miloj da ne- kaj mal-riĉuloj. Ili ja gajnas sufiĉege da mono por majstre fari ilian taskon, ĉu ne vere?

(Ĉu vi mem ne bonlaborus, en similaj cirkonstancoj, sen iu publika subteno?)

Amike.
Vi tute pravas. Tamen necesas aldoni, ke futbalo estas distraĵo por multaj homoj.
Vi malpravas. Ili gajnas multon ĉar distras multon.

dobri (显示个人资料) 2012年6月14日下午2:36:11

Fakte forta subtenado de iu ajn teamo kondukas al malamo kontraŭ la aliaj. Esperantistoj prefere subtenu amikecon inter la nacioj ol gajnon de la naciaj teamoj. Ne gravas, kiu venkos. Pli grave estos, ĉu la ludantoj kondutis bone dum la matĉo.

antoniomoya (显示个人资料) 2012年6月15日上午7:57:12

dobri:Fakte forta subtenado de iu ajn teamo kondukas al malamo kontraŭ la aliaj. Esperantistoj prefere subtenu amikecon inter la nacioj ol gajnon de la naciaj teamoj. Ne gravas, kiu venkos. Pli grave estos, ĉu la ludantoj kondutis bone dum la matĉo.
Viaj paroloj estas saĝaj. Mi konsentas kun vi.
Inter homoj, oni devas serĉi kunlaborecon, ne konkurecon.

Amike.

Chainy (显示个人资料) 2012年6月15日上午8:27:30

antoniomoya:
dobri:Fakte forta subtenado de iu ajn teamo kondukas al malamo kontraŭ la aliaj. Esperantistoj prefere subtenu amikecon inter la nacioj ol gajnon de la naciaj teamoj. Ne gravas, kiu venkos. Pli grave estos, ĉu la ludantoj kondutis bone dum la matĉo.
Viaj paroloj estas saĝaj. Mi konsentas kun vi.
Inter homoj, oni devas serĉi kunlaborecon, ne konkurecon.

Amike.
Ho ve, tia teda opinio. Temas pri futbalo, do estas tute normale ke homoj subtenas siajn denaskajn landojn. Kial ne? Tio entute ne kondukas al malamo ktp. Bonvolu ne troigi!!

Mi certe subtenos la anglan teamon ĉi-vespere kontraŭ Svedujo. Mi pensas, ke Anglujo havas bonan ŝancon gajni, sed ni vidos... Verŝajne estos bona matĉo. Historie, anglaj teamoj ofte ne havis multe da sukceso kontraŭ Svedujo, sed mi esperas ke tio ŝanĝiĝos ĉi-vespere! ridulo.gif

ateneo (显示个人资料) 2012年6月15日上午8:36:51

Ĉu vi aŭskultis la irlandan kanton "The fields of Athenry" hieraŭ?...la kanto estis la plej bona de la matĉo Hispanujo-Irlando (kune Andreo Iniesta kiel ĉiam)

antoniomoya (显示个人资料) 2012年6月15日上午8:44:13

Chainy:Temas pri futbalo, do estas tute normale ke homoj subtenas siajn denaskajn landojn. Kial ne? Tio entute ne kondukas al malamo ktp. Bonvolu ne troigi!!
Vi pravas. Temis nur pri filozofia penso. ridulo.gif
Mi ankaŭ esperas ke, konsidere al vi, Anglujo gajnos tiun matĉon (svedanoj, bonvolu ne legi tiujn nesaĝajn parolojn) ridulo.gif

Amike.

Chainy (显示个人资料) 2012年6月15日上午11:39:49

ateneo:Ĉu vi aŭskultis la irlandan kanton "The fields of Athenry" hieraŭ?...la kanto estis la plej bona de la matĉo Hispanujo-Irlando (kune Andreo Iniesta kiel ĉiam)
Jes, tio estis tre bela kaj emocia momento, kiam la irlandaj fanoj kantis tion, kaj tiom longe! Vi povas aŭskulti ilin ĉi tie

- Estas tre bone, ke la germana komentisto donis al ni la eblon aŭskulti tiun kantadon kaj senti la atmosferon. Li meritas laŭdon, ke li tuj komprenis, ke komentoj tute ne necesas.

nigra_rivereto (显示个人资料) 2012年6月20日下午1:32:51

EURO 2012

Dua fazo: kvaronfinaloj

Ĵaŭde - 21/06
Ĉeĥio x Portugalio

Vendrede - 22/06
Germanio x Grekio

Sabate - 23/06
Hispanio x Francio

Dimanĉe - 24/06
Anglio x Italio

回到上端