去目錄頁

Kiun teamon vi subtenos en EURO 2012?

nigra_rivereto, 2012年6月5日

讯息: 66

语言: Esperanto

nigra_rivereto (显示个人资料) 2012年6月28日下午7:07:16

codesito:Mi opinias ke hispanio venkos ĉar estas la plej bona teamo. Almenaŭ tiu estas la opinio de enketo kiun oni faris en usono, ŝajnas ke 69% de la usonanoj opinias ke hispanio estas la plej bona teamo de ĉiuj tempoj.

http://online.wsj.com/article/SB100014240527023039...

http://ecodiario.eleconomista.es/eurocopa-2012-esp...
Mi malkonsentas kun tiuj usonanoj. Mi nur konsentus se ili opinius ke Hispanio estas la plej bona teamo de la nuna tempo.
Se temas nur pri naciaj futbalaj teamoj, estis en la pasinteco pluraj bonegaj teamoj ekzemple Hungario (en 1954), Brazilo (en 1958, 1970 kaj 1982), Nederlando (en 1974), kaj aliaj.

robbkvasnak (显示个人资料) 2012年6月28日下午7:13:25

Mi tre ŝatas la germanan teamon ĉar ĝi konsistas el futbalistoj el multaj diversaj etnoj kaj tamen ili lernis ludi kune je harmonio.

codesito (显示个人资料) 2012年6月28日下午7:47:30

Krom hispanion, mi subtenas ankaŭ italion, ĉar ili estas latinoj kaj mediteraneaj fratoj.

Ni povas diri ke Hispanio estas kune kun Italio kaj Portugalio la tri plej bonaj teamoj de la europokalo 2012.

fajrkapo (显示个人资料) 2012年6月28日下午8:56:55

Nu, bedaŭrinde por niaj germanaj amikoj, mi pravis:

-Dimanĉo, unua de julio Italio-Hispanio

Supren Hispanio!!, la pli bona mondteamo...

darkweasel (显示个人资料) 2012年7月1日上午9:35:00

Hispanujo ne gajnu titolon denove! Ĝi nun jam dufoje seninterrompe gajnis titolon, do iam estu ia fino!

Jen la kialo, ke mi nun subtenas Italujon. ridulo.gif

Hedilla (显示个人资料) 2012年7月1日下午3:20:58

darkweasel:Hispanujo ne gajnu titolon denove! Ĝi nun jam dufoje seninterrompe gajnis titolon, do iam estu ia fino!

Jen la kialo, ke mi nun subtenas Italujon. ridulo.gif
bone, subtenu Italujon, sed Hispanujo volas manĝi biskoton

fajrkapo (显示个人资料) 2012年7月1日下午5:33:02

darkweasel:Hispanujo ne gajnu titolon denove! Ĝi nun jam dufoje seninterrompe gajnis titolon, do iam estu ia fino!

Jen la kialo, ke mi nun subtenas Ita
lujon. ridulo.gif
Ne estas du sen tri...
His his his Hispanio, ra ra ra

darkweasel (显示个人资料) 2012年7月1日下午8:42:19

4:0 por Hispanujo. malgajo.gif

nigra_rivereto (显示个人资料) 2012年7月1日下午9:09:35

Vivu Hispanio!

Mi ĝojas kune kun la hispanaj geamikoj.

codesito (显示个人资料) 2012年7月1日下午9:25:59

Hispanio faris historion, neniu teamo gajnis tri sinsekvajn ĉampionecojn antaŭe, kaj ĉi tio ankoraŭ ne finis, la aliaj teamoj devos multe labori por halti Hispanion.

回到上端