Skip to the content

Ĉu vi apartenas al via landa E-asocio?

by Riano, June 11, 2012

Messages: 21

Language: Esperanto

Riano (User's profile) June 11, 2012, 10:57:00 AM

Se jes, kial? Se ne, kial?

Mi ne estas ano ĉar mi estas malelspezema, sed mi nun pripensas aliĝi al ĝi ĉar la mono subtenas Esperanton, kaj ankaŭ mi ricevos revuon (mi kredas), kaj eble povos interkontaktiĝi kun E-istoj en mia areo kaj eble povus starigi Esperanto-klubon aŭ ion.

Nu, kio pri vi?

EoMy (User's profile) June 11, 2012, 2:34:57 PM

En mia lando, ne havas esperantan asocion.

robbkvasnak (User's profile) June 11, 2012, 4:14:32 PM

Mi estas ano en tro multaj asocioj. En Esperantio mi anas en kvar asocioj. Profesie mi estas devigata aniĝi al certaj asocioj. En tute, mi fordonas kvazaŭ $1000 por kotizoj ĉiujare. Krom tio, la kunvenoj de la usona asocio estas ĉiam tre malproksimaj al mia hejmurbo kaj kostus tro por vojaĝi tien. Mi kredas ke la ŝtatoj de grandegaj, vastaj landoj kiel Usono, Rusio, Ĉinio, Brazilo, ktp devus havi proprajn asociojn kiuj aliĝus al la landa asocio. Do mi kotizus al Sudflorida Esperanto-Rondo. Ero de tiu kotizo irus al la florida asocio kaj de tio ero al la landa asocio.
En Usono, la centro de Esperanto agado estas en Kalifornio - 5000 km fore de kie mi loĝas.
Aŭ eble ni devus havi Kariban Esperanto-Asocion ĉar por mi malmulte kostus vojaĝi al Dominika Respubliko aŭ al Meksiko, eĉ al Venezuelo kaj Kolombio.

Demian (User's profile) June 11, 2012, 6:39:02 PM

Riano:Se jes, kial? Se ne, kial?
Esperanto por mi estas plezura afero. Organizoj faras ĝin serioza. Estas pli bona ideo resti tiom malproksime de ili, kiom estas eble.

fajrkapo (User's profile) June 11, 2012, 8:15:29 PM

Demian:Esperanto por mi estas plezura afero. Organizoj faras ĝin serioza. Estas pli bona ideo resti tiom malproksime de ili, kiom estas eble.
Nu, mi opinias ke ankaŭ organizoj povas esti plezura afero. Nuntempe ili ne estas tiel necesaj kiel dum la estinto. Kiam oni ne havis interreton, ili estis tute necesaj por havi rilatojn kun aliuloj, solvi dubojn, aŭdi la lingvon, ktp, ktp, eĉ lerni ĝin.

Hodiaŭ almenaŭ estas necesa iom da organizado, kaj ĉefe, almenaŭ unu akademio por kontroli kaj disvolvigi eon. Sed mi pensas ke asocioj estas io agrabla kaj reflektas bonan imagon al socio.
Ili faras bonan laboron por sciigi ke Eo estas viva lingvo, krom interreto.

PS: mi ne apartenas, ĉar nun mi loĝas sufiĉe for de ĉefurbo, do nun mi ne povas, sed ja mi apartenus se mi loĝus en ĉefurbo, aŭ granda urbo kun asocio. Almenaŭ ni havas interreton nuntempe!!

antoniomoya (User's profile) June 11, 2012, 8:21:51 PM

Momente, mi ankoraŭ ne estas membro de mia urba aŭ landa asocioj.
Mi fakte ne tro ŝatas oficiale aŭ formale aliĝi al iu grupo aŭ societo.
Rilate tiujn aferojn, mi ĉiam kondutis libere kaj sen ligiloj.
Eble mi eraras, eble ne, mi ne scias ekzakte kie troviĝas la ĝusta ago.
Sed mi ĉiam agis tiel, koncerne la grupojn aŭ asociojn.
Eble mi ŝanĝos estontece...

Amike.

cxevino (User's profile) June 11, 2012, 11:02:42 PM

Mi estas aktiva membro de SEN (Senasociecaj Esperantistoj Nulope)

erinja (User's profile) June 11, 2012, 11:42:41 PM

Kelkaj personoj tre ŝatas esti membro de asocio, ili fiere tenas sian membro-karton en la monujo.

Kelkaj personoj volas havi neniun rilaton kun ajna asocio.

Ni abunde havas ambaŭ specojn en Esperantujo!

Oni ne devas esti membro de la usona asocio por veni al la Landa Kongreso, kvankam ne-membroj pagas iom pli por la aliĝ-kotizo.

Estas malgranda rabato kiam vi aĉetas librojn de la usona libro-servo - 10%, mi pensas. Kaj estas la revuo kiun oni ricevas.

raffadalbo (User's profile) June 12, 2012, 7:22:46 AM

Mi aliĝis al la itala E-asocio post kiam mi alvenis al sufiĉa nivelo en Esperanto. Mi kredas ke tio estas utila por renkonti aliajn esperantoparolantojn kaj ekzerci ne nur pri la skribado sed ankaŭ pri la parolado.

Aldone, aliĝi al asocio ebligas helpi aliajn lernantojn kaj aranĝi agojn pri Esperanto.

(Ankaŭ aliĝi al Lernu utilas parte por la samaj celoj.)

cxevino (User's profile) June 12, 2012, 1:33:48 PM

Mi neniam konis asocion kiu ne estu iĝinta lobia sekto religiuma. Kaj la rezulto por la lingvo ĉe la publiko estas pleje negativa...

Back to the top