訊息: 21
語言: Esperanto
Riano (顯示個人資料) 2012年6月11日上午10:57:00
Mi ne estas ano ĉar mi estas malelspezema, sed mi nun pripensas aliĝi al ĝi ĉar la mono subtenas Esperanton, kaj ankaŭ mi ricevos revuon (mi kredas), kaj eble povos interkontaktiĝi kun E-istoj en mia areo kaj eble povus starigi Esperanto-klubon aŭ ion.
Nu, kio pri vi?
EoMy (顯示個人資料) 2012年6月11日下午2:34:57
robbkvasnak (顯示個人資料) 2012年6月11日下午4:14:32
En Usono, la centro de Esperanto agado estas en Kalifornio - 5000 km fore de kie mi loĝas.
Aŭ eble ni devus havi Kariban Esperanto-Asocion ĉar por mi malmulte kostus vojaĝi al Dominika Respubliko aŭ al Meksiko, eĉ al Venezuelo kaj Kolombio.
Demian (顯示個人資料) 2012年6月11日下午6:39:02
Riano:Se jes, kial? Se ne, kial?Esperanto por mi estas plezura afero. Organizoj faras ĝin serioza. Estas pli bona ideo resti tiom malproksime de ili, kiom estas eble.
fajrkapo (顯示個人資料) 2012年6月11日下午8:15:29
Demian:Esperanto por mi estas plezura afero. Organizoj faras ĝin serioza. Estas pli bona ideo resti tiom malproksime de ili, kiom estas eble.Nu, mi opinias ke ankaŭ organizoj povas esti plezura afero. Nuntempe ili ne estas tiel necesaj kiel dum la estinto. Kiam oni ne havis interreton, ili estis tute necesaj por havi rilatojn kun aliuloj, solvi dubojn, aŭdi la lingvon, ktp, ktp, eĉ lerni ĝin.
Hodiaŭ almenaŭ estas necesa iom da organizado, kaj ĉefe, almenaŭ unu akademio por kontroli kaj disvolvigi eon. Sed mi pensas ke asocioj estas io agrabla kaj reflektas bonan imagon al socio.
Ili faras bonan laboron por sciigi ke Eo estas viva lingvo, krom interreto.
PS: mi ne apartenas, ĉar nun mi loĝas sufiĉe for de ĉefurbo, do nun mi ne povas, sed ja mi apartenus se mi loĝus en ĉefurbo, aŭ granda urbo kun asocio. Almenaŭ ni havas interreton nuntempe!!
antoniomoya (顯示個人資料) 2012年6月11日下午8:21:51
Mi fakte ne tro ŝatas oficiale aŭ formale aliĝi al iu grupo aŭ societo.
Rilate tiujn aferojn, mi ĉiam kondutis libere kaj sen ligiloj.
Eble mi eraras, eble ne, mi ne scias ekzakte kie troviĝas la ĝusta ago.
Sed mi ĉiam agis tiel, koncerne la grupojn aŭ asociojn.
Eble mi ŝanĝos estontece...
Amike.
cxevino (顯示個人資料) 2012年6月11日下午11:02:42
erinja (顯示個人資料) 2012年6月11日下午11:42:41
Kelkaj personoj volas havi neniun rilaton kun ajna asocio.
Ni abunde havas ambaŭ specojn en Esperantujo!
Oni ne devas esti membro de la usona asocio por veni al la Landa Kongreso, kvankam ne-membroj pagas iom pli por la aliĝ-kotizo.
Estas malgranda rabato kiam vi aĉetas librojn de la usona libro-servo - 10%, mi pensas. Kaj estas la revuo kiun oni ricevas.
raffadalbo (顯示個人資料) 2012年6月12日上午7:22:46
Aldone, aliĝi al asocio ebligas helpi aliajn lernantojn kaj aranĝi agojn pri Esperanto.
(Ankaŭ aliĝi al Lernu utilas parte por la samaj celoj.)
cxevino (顯示個人資料) 2012年6月12日下午1:33:48