Meddelelser: 7
Sprog: Esperanto
HaleBopp (Vise profilen) 13. jun. 2012 13.44.28
En la franca, oni ne komencu frazon per konjunkcio kiel "sed", "aŭ", "kaj", "do", "nu", "nek", "ĉar", ĉar ties rolo estas kunligi subfrazojn. Tiajn konjunkciojn oni nur uzu meze de frazo. Uzi ilin komence de frazo ne estas vere malpermesite, sed estas malbona stilo.
En la franca, komence de frazo, oni anstataŭas "sed" per "tamen", "kaj" per "plie" aŭ "krome", "do" per "konsekvence", ktp, kiuj estas adverboj.
Mi scivolas, ĉu oni povas uzi tiujn kunligajn vortetojn komence de frazo en bonstila Esperanto.
Kion vi pensas?
Dankon.
Hyperboreus (Vise profilen) 13. jun. 2012 17.43.34
HaleBopp (Vise profilen) 14. jun. 2012 11.02.10
Mia demando estas tiu, ĉu mi rajtas skribi :
"Mi atendis vin hieraŭ. Sed vi ne venis min viziti." ?
Aŭ mi diru :
"Mi atendis vin hieraŭ. Tamen vi ne venis min viziti."
Aŭ mi skibu :
"Mi atendis vin hieraŭ, sed vi ne venis min viziti."
Mi ankaŭ trovis multajn ekzemplojn kun konjunkcio komence de frazo en Tekstaro (kiel mi trovas similajn ekzemplojn en la franca). Sed (tamen ? ) tio ne pruvas, ke estas tute bonstile.
darkweasel (Vise profilen) 14. jun. 2012 15.54.29
HaleBopp:Mia demando ne temas pri subfrazoj, kiuj antaŭiras ĉeffrazojn.Nu, la dua ekzemplo de Hyperboreus estas ja ĝuste tio.
Mia demando estas tiu, ĉu mi rajtas skribi :
"Mi atendis vin hieraŭ. Sed vi ne venis min viziti." ?
cellus (Vise profilen) 14. jun. 2012 19.47.12
En la sveda Biblio estas multaj tiaj frazoj.
En la lernejo oni ne permesis al ni komenci frazon per Kaj ekzemple, sed nuntempe mi aŭdis la opinion de spertaj lingvistoj ke oni tute bone povas komenci frazon per Kaj, Sed, aŭ Ĉar.
Mi supozas ke la Kaj... indikas ke estas subkomprenita frazo aŭ antaŭa frazo, pro ia kaŭzo finita per punkto, kio rezultigas komencon per Kaj...
Mi ne kredas ke oni povas diri kio validu en-esperante, sed ke oni povas lasi ĉiu skribanto esti influata de la stilistiko en sia lingvo. Almenaŭ tiel longe kiel oni ne malebligas komprenon.
HaleBopp (Vise profilen) 15. jun. 2012 09.20.19
Fakte, mi ankaŭ lernis, kiel Cellus en la lernejo, ke oni ne komencu frazon per konjunkcio. Sed aperas, laŭ kion mi legis lastatempe, ke konjunkcioj ligas vortojn, vortgrupojn, subfrazojn, kaj ankaŭ frazojn. Do oni tute rajtas uzi konjunkcio komence de frazo. Tiuokaze la konjunkcio artikas la frazon, kiun ĝi komencas kun la antaŭan. La nura celo, kion ni trafu, estas
logikeco kaj klareco de la teksto, t.e. komprenebleco.
Estas ĉi tie interesa franca teksto, pri la problemo.
nikko (Vise profilen) 15. jun. 2012 15.36.23