Đi đến phần nội dung

Konjunkcio komence de frazo

viết bởi HaleBopp, Ngày 13 tháng 6 năm 2012

Tin nhắn: 7

Nội dung: Esperanto

HaleBopp (Xem thông tin cá nhân) 13:44:28 Ngày 13 tháng 6 năm 2012

Saluton!

En la franca, oni ne komencu frazon per konjunkcio kiel "sed", "aŭ", "kaj", "do", "nu", "nek", "ĉar", ĉar ties rolo estas kunligi subfrazojn. Tiajn konjunkciojn oni nur uzu meze de frazo. Uzi ilin komence de frazo ne estas vere malpermesite, sed estas malbona stilo.
En la franca, komence de frazo, oni anstataŭas "sed" per "tamen", "kaj" per "plie" aŭ "krome", "do" per "konsekvence", ktp, kiuj estas adverboj.

Mi scivolas, ĉu oni povas uzi tiujn kunligajn vortetojn komence de frazo en bonstila Esperanto.

Kion vi pensas?

Dankon.

Hyperboreus (Xem thông tin cá nhân) 17:43:34 Ngày 13 tháng 6 năm 2012

Forigite

HaleBopp (Xem thông tin cá nhân) 11:02:10 Ngày 14 tháng 6 năm 2012

Mia demando ne temas pri subfrazoj, kiuj antaŭiras ĉeffrazojn.
Mia demando estas tiu, ĉu mi rajtas skribi :
"Mi atendis vin hieraŭ. Sed vi ne venis min viziti." ?

Aŭ mi diru :
"Mi atendis vin hieraŭ. Tamen vi ne venis min viziti."
Aŭ mi skibu :
"Mi atendis vin hieraŭ, sed vi ne venis min viziti."

Mi ankaŭ trovis multajn ekzemplojn kun konjunkcio komence de frazo en Tekstaro (kiel mi trovas similajn ekzemplojn en la franca). Sed (tamen ? okulumo.gif ) tio ne pruvas, ke estas tute bonstile.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 15:54:29 Ngày 14 tháng 6 năm 2012

HaleBopp:Mia demando ne temas pri subfrazoj, kiuj antaŭiras ĉeffrazojn.
Mia demando estas tiu, ĉu mi rajtas skribi :
"Mi atendis vin hieraŭ. Sed vi ne venis min viziti." ?
Nu, la dua ekzemplo de Hyperboreus estas ja ĝuste tio.

cellus (Xem thông tin cá nhân) 19:47:12 Ngày 14 tháng 6 năm 2012

HaleBopp, ĉu la franca traduko de la Biblio enhavas multajn frazojn de la tipo: Kaj okazis ke la junulino Maria estis vizitata de la Sankta Spirito."?

En la sveda Biblio estas multaj tiaj frazoj.

En la lernejo oni ne permesis al ni komenci frazon per Kaj ekzemple, sed nuntempe mi aŭdis la opinion de spertaj lingvistoj ke oni tute bone povas komenci frazon per Kaj, Sed, aŭ Ĉar.

Mi supozas ke la Kaj... indikas ke estas subkomprenita frazo aŭ antaŭa frazo, pro ia kaŭzo finita per punkto, kio rezultigas komencon per Kaj...

Mi ne kredas ke oni povas diri kio validu en-esperante, sed ke oni povas lasi ĉiu skribanto esti influata de la stilistiko en sia lingvo. Almenaŭ tiel longe kiel oni ne malebligas komprenon.

HaleBopp (Xem thông tin cá nhân) 09:20:19 Ngày 15 tháng 6 năm 2012

Dankon al ĉiuj pro viaj respondoj.
Fakte, mi ankaŭ lernis, kiel Cellus en la lernejo, ke oni ne komencu frazon per konjunkcio. Sed aperas, laŭ kion mi legis lastatempe, ke konjunkcioj ligas vortojn, vortgrupojn, subfrazojn, kaj ankaŭ frazojn. Do oni tute rajtas uzi konjunkcio komence de frazo. Tiuokaze la konjunkcio artikas la frazon, kiun ĝi komencas kun la antaŭan. La nura celo, kion ni trafu, estas
logikeco kaj klareco de la teksto, t.e. komprenebleco.

Estas ĉi tie interesa franca teksto, pri la problemo.

nikko (Xem thông tin cá nhân) 15:36:23 Ngày 15 tháng 6 năm 2012

Subfrazo povas antaŭiri ĉeffrazon, tiam oni povas komenci ĝin per konjunkcio. Oni ankaŭ povas uzi "sed" kaj kelkajn aliajn konjunkcion en la komenco de aparta propozicio kiel ĝeneraligan ligon al ĉiuj antaŭe skribitaj frazoj, kial ne?

Quay lại