Al la enhavo

Kiel vi prononcas la nomojn de via lando,de via cxefurbo kaj de aliaj landojn?

de troyshadow, 2012-junio-13

Mesaĝoj: 53

Lingvo: Esperanto

Epovikipedio (Montri la profilon) 2012-junio-17 18:07:37

fajrkapo:
Epovikipedio:
Sed, ke ni respektu USONO, ĉar ĝi venas el nia kreinto.
Jes, mi ŝatas Usono-n, kaj eble Z nomis ĝin tiel por eviti uŝa, usa, usao, uŝao, uŝaoj, ktp
Ke ni respektu la decidon de Zamenhof, tiun de diri en Esperanto USONO por la USA. Tio estas kion mi volis diri.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-junio-17 18:35:04

Epovikipedio:UŜA ne respektas la regulojn ĉar ĉiuj simplaj vortoj finiĝas per O, nur la adjektivoj finiĝas per A. Ĝi nur povas esti adjektivo.
... kaj mallongigoj povas finiĝi kiel ajn.

Tamen UŜA ne ebligus belan adjektivan formon, kaj tial estas bone, ke tiu lando nomiĝas Usono.

Belmiro (Montri la profilon) 2012-junio-17 19:10:19

Jen kion mi trovis en Reta Vortaro:

Granda ŝtato Nordamerika, federanta 50 subŝtatojn; la federa ĉefurbo estas Vaŝin(g)tono: saluton al vi, Usono, plej potenca reprezentanto de la nova mondo [2].

Rim.: Malgraŭ la impreso kiun oni povas ricevi el PIV, en Esperanto la vorto Usono ne estas mallongigo de la Esperanta vortgrupo „Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko“, sed plenvalora vorto, proponita ekster Esperantujo de usonanoj Frank Lloyd Wright kaj James Duff Law kaj aliaj laŭ la angla vortgrupo „United States of North America“ (en la formo „Usonia“), ĉe la limo inter 19/20 jc. Ĝi tamen plej firme enradikiĝis en Esperanto.

troyshadow (Montri la profilon) 2012-junio-17 22:58:36

sxajne,ke nur ruslingve distingas la lando Meksiko kaj gxia cxefurbo:la lando estas 'meksika' kaj la urbo estas 'mehiko'
mi tute ne certas,sed eble aperis pro tio,ke ruse la literon 'h' aspektas kiel la latinan 'ks'

Kaj cxu vi scias,ke ekzistas teorio pri tio,ke la nomo 'Berlin' devenas el la praslava lingvo?

darkweasel (Montri la profilon) 2012-junio-18 05:46:07

troyshadow:sxajne,ke nur ruslingve distingas la lando Meksiko kaj gxia cxefurbo:la lando estas 'meksika' kaj la urbo estas 'mehiko'
Nu, en la germana oni ja malofte nomus la urbon Mexiko. Fakte tre multaj germanlingvanoj nomas ĝin per ĝia anglalingva (!) nomo Mexico City - kial ajn, ĝi ja eĉ ne troviĝas en anglalingva lando.
troyshadow:
Kaj cxu vi scias,ke ekzistas teorio pri tio,ke la nomo 'Berlin' devenas el la praslava lingvo?
Nu, ankaŭ la nomo de la aŭstra urbo Graz devenas de slava lingvo.

sergejm (Montri la profilon) 2012-junio-18 09:27:04

troyshadow:Cxinio-kitaj(interesas,kion tio signifas cxine?)
Kitaj estas nomo de mongola gento, kiu vivis norde de Ĉinio, en nuna Manĝurio.
Rusaj komercistoj ofte ne povis atingi Ĉinion mem, pro tio nomo de tiu gento iĝis nomo de Ĉinio.

cxevino (Montri la profilon) 2012-junio-18 13:07:40

troyshadow:sxajne,ke nur ruslingve distingas la lando Meksiko kaj gxia cxefurbo:la lando estas 'meksika' kaj la urbo estas 'mehiko'
mi tute ne certas,sed eble aperis pro tio,ke ruse la literon 'h' aspektas kiel la latinan 'ks'
Tute ne. Mexico en la hispana prononciĝas kiel [mb]e[/b]ĥiko]. Sed la x iame prononciĝis kiel ŝ... kaj daŭre en la portugala en kiu Mexico prononciĝas [mb]e[/b]ŝiko]... (same pri Texas = [Teĥas], antaŭe [Teŝas]...)

Ankaŭ la franca distingas Le Mexique (la lando) de Mexico (la urbo)... Kaj en la portugala oni diras O Mexico (la lando) e A Cidade de Mexico (la urbo)...

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-junio-18 15:31:49

Forigite

troyshadow (Montri la profilon) 2012-junio-19 05:10:27

al mi sxajnas strange,ke hispanolingve Londono estas Londres-gxi ja neniam nomitis tiel,cxu ne?

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-junio-19 07:32:30

troyshadow:al mi sxajnas strange,ke hispanolingve Londono estas Londres-gxi ja neniam nomitis tiel,cxu ne?
Jes, estas strange Londres, ĉar la origina nomo estis el la latina Londinium, do la hispana nomo devus esti Londinio-londinjo, Londino, aŭ simila...Ĉiukaze Londes, sed ne Londres.Ankaŭ en la itala estas Londra...

Reen al la supro