目次へ

Pri la germana elparolo en Svislando

Ban_Ako,2012年6月19日の

メッセージ: 3

言語: Esperanto

Ban_Ako (プロフィールを表示) 2012年6月19日 13:40:44

Saluton al ĉiuj!
Mi nuntempe lernas la germanan tra lernolibroj, kiujn mi trovis rete kaj tra alia mi aĉetis. Mi planas vojaĝi al Svislando, konkrete al la germanparolanta parto el tiu lando, do mi volas demandi ĉu la elparolo de la svislandanoj multe diferenciĝas el la germana kaj ĉu mi devas lerni la lingvon senzorgante pri tio.
Kore dankon!

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2012年6月19日 14:54:01

Kiam la svisoj parolas la germanan normlingvon, ĝi estas sufiĉe facile komprenebla, la plej okulfrapaj diferencoj estas la pli longa kaj obtuza elparolo de akcentitaj vokaloj, ofta ŝanĝo de 's' al 'ŝ' kaj la elparolo de 'k' kiel 'kĥ'.
Sed la normgermana por la germanaj svisoj estas nur skriba lingvo, ĉiutage ili parolas altgermanajn (alemanajn) dialektojn, kiuj ankaŭ por multaj germanoj estas apenaŭ kompreneblaj.

Do vi devas esperi je la ĝentileco de la svisoj (sed kiel ne-germano vi verŝajne ne devas zorgi okulumo.gif).

Ban_Ako (プロフィールを表示) 2012年6月19日 21:30:40

Dankon! Mi trovis artikolon pri la Zurik-germana: http://en.wikipedia.org/wiki/Z%C3%BCrich_German
Mi legis la ĵurnalan pecon skribita en Zurik-germana kaj ĝi ŝajnis komprenebla, malgraŭ la malsama skribmaniero.
Cetere, ĉu vi scias se ekzistas iu ajn esperanta asocio aŭ loka grupo en Zürich?
Dankon, denove!

先頭にもどる