Tin nhắn: 3
Nội dung: Esperanto
Ban_Ako (Xem thông tin cá nhân) 13:40:44 Ngày 19 tháng 6 năm 2012
Mi nuntempe lernas la germanan tra lernolibroj, kiujn mi trovis rete kaj tra alia mi aĉetis. Mi planas vojaĝi al Svislando, konkrete al la germanparolanta parto el tiu lando, do mi volas demandi ĉu la elparolo de la svislandanoj multe diferenciĝas el la germana kaj ĉu mi devas lerni la lingvon senzorgante pri tio.
Kore dankon!
Kirilo81 (Xem thông tin cá nhân) 14:54:01 Ngày 19 tháng 6 năm 2012
Sed la normgermana por la germanaj svisoj estas nur skriba lingvo, ĉiutage ili parolas altgermanajn (alemanajn) dialektojn, kiuj ankaŭ por multaj germanoj estas apenaŭ kompreneblaj.
Do vi devas esperi je la ĝentileco de la svisoj (sed kiel ne-germano vi verŝajne ne devas zorgi
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Ban_Ako (Xem thông tin cá nhân) 21:30:40 Ngày 19 tháng 6 năm 2012
Mi legis la ĵurnalan pecon skribita en Zurik-germana kaj ĝi ŝajnis komprenebla, malgraŭ la malsama skribmaniero.
Cetere, ĉu vi scias se ekzistas iu ajn esperanta asocio aŭ loka grupo en Zürich?
Dankon, denove!