Al la enhavo

Kontinentoj de la mondo en la ĉina - 世界洲

de Demian, 2012-junio-19

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2012-junio-19 16:34:47

Leginte la nomojn de la kontinetoj en la ĉina, mi ektrovis ion strangan. Temas pri la maniero, per kiu la nomoj de la kontinetoj estas tradukitaj en la ĉina.

Nomoj de kelkaj kontinentoj estas ekzaltaj, sed de aliaj estas

Vidu:

Nordameriko estas 比美洲 (Nord Bela Kontinento)
Sudameriko estas 南美洲 (Sud bela kontinento)
Aŭstralio estas 澳洲 (Beja kontinento)
Eŭropo estas 歐洲 (familia_nomo? kontineto)
Antartiko estas 南極洲 (Sud polusa kontinento)

Sed

Afriko estas 非洲 {mal (angle: un-, not, non-) kontinento}
Azio estas 亞洲 {malsupera/malbonkvalita (angle: inferior) kontinento}

Ĝi estas stranga, ĉu ne?

Tiuj, kiuj scias la ĉinan, bonvole korektu min se mi eraras.

kefga_x (Montri la profilon) 2012-junio-19 17:15:16

Demian:
Nomoj de kelkaj kontinentoj estas ekzaltaj, sed de aliaj estas

Vidu:

Nordameriko estas 比美洲 (Nord Bela Kontinento)
Sudameriko estas 南美洲 (Sud bela kontinento)
Aŭstralio estas 澳洲 (Beja kontinento)
Eŭropo estas 歐洲 (familia_nomo? kontineto)
Antartiko estas 南極洲 (Sud polusa kontinento)
Afriko estas 非洲 {mal (angle: un-, not, non-) kontinento}
Azio estas 亞洲 {malsupera/malbonkvalita (angle: inferior) kontinento}
Tiuj ne estas plennomo de kontinentoj. Nur etigaj nomo. Regardu:

亚美利加洲,简称美洲
澳大利亚联邦,通称澳洲
欧洲,全称欧罗巴洲
阿非利加洲,简称非洲

Estas nur fonetikaj nomoj. Eble antaŭ havis aliajn nomojn, mi ne scias.

karasutengu (Montri la profilon) 2012-junio-20 03:47:40

Demian: 比美洲 (Nord Bela Kontinento)
.
Norda ameriko estas ”北美洲” sed ne estas "比美洲”

Tiu signifas "norda" "ME(tiu ĉi nur esprimas prononcon)" "granda regiono."

vere "美" signifas belan , tamen ĉi hoje nur esprimas prononcon "ME".

zan (Montri la profilon) 2012-junio-21 06:45:40

德国,俄国,英国,美国,法国, tiuj estas bonsignifaj nomoj, kvankam ili simple devenas de la prononco. 非 kaj 亜 havas malbonajn signifojn, sed la ĉina lingvo ofte uzas tiajn kiel sonon. Tiam la malbonaj signifoj malaperas. 緋 konsistas el 糸(fadeno) kaj 非(mal), sed ĝi ne signifas malfadenon.
Sed tamen mi sentas stranga, ke Gvatemalo estas 危地马拉 t.e. danĝera tero. Eble ankaŭ ĝi devenas de la prononco. Tamen ĝi estas tro malbona signifo laŭ mia sento.

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-junio-21 17:17:29

Ĉu la dispartigo de la kontinentoj estas la sama kiel en okcidento? Mi iam vidis sur ĉina mapo, ke mezoriento estis en la eŭropa kontinento.

Demian (Montri la profilon) 2012-junio-23 09:07:06

黄鸡蛋:Kvankam sur la mapo Ĉinio estas en la centro, mezoriento estas ankoraŭ en Azio.
En Barataj mapoj, Barato estas la centro de la mondo. ridulo.gif

karasutengu (Montri la profilon) 2012-junio-25 03:45:04

Demian:
黄鸡蛋:Kvankam sur la mapo Ĉinio estas en la centro, mezoriento estas ankoraŭ en Azio.
En Barataj mapoj, Barato estas la centro de la mondo. ridulo.gif
En Japanaj mapoj, Japanio estas la centro de la mondo. (^_^)

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-junio-30 14:35:43

Fakte, la geografia centro de la mondo estas proksime de la egiptaj piramidoj (kiel en mia bildeto!)

kefga_x (Montri la profilon) 2012-junio-30 14:45:47

Altebrilas:Fakte, la geografia centro de la mondo estas proksime de la egiptaj piramidoj (kiel en mia bildeto!)
Se tiu ne estas blago, kiel vi tiun scias?

darkweasel (Montri la profilon) 2012-julio-01 09:03:34

La centro de la mondo estas Vieno la sekcopunkto de la ekvatoro kaj la nulmeridiano.

Reen al la supro