לתוכן העניינים

Oficiala Esperanto

של fajrkapo, 22 ביוני 2012

הודעות: 14

שפה: Esperanto

cellus (הצגת פרופיל) 27 ביוני 2012, 11:36:35

Mi aŭdis la antaŭlastan papon deziri al la mondo feliĉan kristnaskon aŭ ĉu estis paskon, mi ne memoras, sed konsiderante la facilecon de esperanto, lia prezento estis sufiĉe malbona. Eble li havis nekapablajn instruistojn.

Nun je la fino de sia vivo la antaŭa papo estis tre malsana, kaj tio eble kaŭzis liajn problemojn. Oni devas laŭdi la bonan volon.

fajrkapo (הצגת פרופיל) 28 ביוני 2012, 19:16:46

cellus:Mi aŭdis la antaŭlastan papon deziri al la mondo feliĉan kristnaskon aŭ ĉu estis paskon, mi ne memoras, sed konsiderante la facilecon de esperanto, lia prezento estis sufiĉe malbona. Eble li havis nekapablajn instruistojn.

Nun je la fino de sia vivo la antaŭa papo estis tre malsana, kaj tio eble kaŭzis liajn problemojn. Oni devas laŭdi la bonan volon.
Jes, sed la paparo jam povus anstataŭi la latinan, kiu estas lingvo kiun preskaŭ neniu studas jam, per moderna, neŭtrala kaj praktika lingvo kiel Esperanto, almenaŭ tiel iuj komprenus la pastrojn kiam ili parolus en sia oficiala lingvo.

robbkvasnak (הצגת פרופיל) 28 ביוני 2012, 19:49:13

fajrkapo: Ĉu oni rajtus konstrui domon sur tiu danuba insulo?

fajrkapo (הצגת פרופיל) 28 ביוני 2012, 20:43:29

robbkvasnak:fajrkapo: Ĉu oni rajtus konstrui domon sur tiu danuba insulo?
Mi ne scias Robb. Estas la unua fojo kiu mi vidis tion en Vikipedio kiam mi serĉis pri Esperanta Insulo: Eble iu bulgara amiko povus nin informi pri tio.
Nu, estas jam 23 voĉdonoj, dek ne, kaj dek tri jes, ŝajnas gajni JES, kaj eble iu Orienteŭropa lando, kvankam Brazilo ankaŭ gajnas, Ĉiuj al Rio!

Ps: ankaŭ aliaj landoj gajnas, eble Belgio, Vatikano, Andoro, ktp.

לראש הדף