Kiu estas patrujo de Zamenhof?
od uživatele RUSTICUSVULGARIS ze dne 23. června 2012
Příspěvky: 5
Jazyk: Esperanto
RUSTICUSVULGARIS (Ukázat profil) 23. června 2012 9:08:10
En sia parolado en 1907 j. en Londono Zamenhof diris tion.
„Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel juna knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de tero iam povos anstataŭi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore kaj pli sincere amas [...]“
En letero de Josifo (onklo de Zamenfof) al Zamenhof. Onklo Josifo nomas sian nevon (Zamenhofon) kiel judo de Litovio. La letero estis skribita 1876 j. marto 16.
En letero al loka kongresa komitato en Krakovo Zamenhof skribas " Mi estas hebreo kaj naskiĝis en Litovio".
Do eble patrujo de Zamenhof estas Litovio.
Sunjo (Ukázat profil) 23. června 2012 9:29:51
Zamenhof naskiĝis en la Ulica Zielona 6 en la urbo Bjalistoko, kiu situis tiam en la Rusa Imperio (nun en Pollando). Lia naskiĝtago estis la 3-a de decembro laŭ la julia kalendaro, la 15-a de decembro laŭ la gregoria kalendaro kaj la 19-a de kislevo laŭ la juda.
Li estis filo de lingvoinstruisto Mordeĥaj Zamenhof (kiu ruse preferis Marko) kaj Rozalio (naskita Sofer). Lia familio estis judoj el la Granda Duklando de Litovio, sed ne konsideris sin litovlingvanoj. Liadire, li estis "ruslanda hebreo".
RUSTICUSVULGARIS (Ukázat profil) 23. června 2012 11:16:43
Jes familio de Zamenhof ne konsideris sin litovlingvanoj, sed tio ne estas grave. Ekzemple, en nuna Litovio loĝas multe da poloj, kiuj denaske parolas pole, sed ili konsideras, ke ilia patrujo estas Litovio.
alonsososo (Ukázat profil) 25. června 2012 19:40:42
antoniomoya (Ukázat profil) 25. června 2012 20:46:27
Zamenhof esti terano, kaj li laboris tutvive por la bono de siaj sam-monduloj, ĉu ne vere?
Naskiĝi en iu eta parteto de la Tero aŭ en iu alia, kial tiom gravas?
Tio kio vere gravas estas KION vi faras por la homaro.
Zamenhof estis homarano, terano, kaj hodiaŭ li certe prifajfus ĉu li naskiĝis en Pollando, Ruslando, Litovalando aŭ Usonalando.
Almenaŭ tion mi pensas...
Amike.