Berichten: 31
Taal: Esperanto
RiotNrrd (Profiel tonen) 29 juni 2012 23:12:57
Tio dirita, mi fiere kaj senrestrikte konfesas ke mi malamegas "ĥ", kaj, se eble, feliĉe dancos sur ĝia tombo!
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
La sono ne ĝenas min, eĉ ete. Kvankam, mi trovas la literon, aspekte, tre, tre malbelega. Ĉiu vido trafas miajn okulojn kiel tranĉaj vitreroj. "H" kaj "h" klare estas ĉapele maltaŭgaj pro ilaj fostoj.
Do, ne ĝenas min anstataŭigi tiujn literaĉojn kun "k"oj. Sed, tiam, kiam ni faras tion, ni ankaŭ perdas la sonon, kaj tiu ĝenas min iom. Mi preferus ke Z uzis, por la sono de "ĥ", (eble) "c" kun alia ĉapelo. Eble la unu sur "ŭ". Aŭ alia. Ĉiukaze, ne gravas.
Li ne faris, kaj ni ne faros. Do, mi anticipas ke "ĥ" iam malaperos, kaj, perdete, la sono kunprene.
Ivancillo (Profiel tonen) 30 juni 2012 05:18:56
yugary (Profiel tonen) 30 juni 2012 06:22:30
RiotNrrd (Profiel tonen) 30 juni 2012 06:23:15
Mi malŝatas la h-sistemo, ekzemple, sed eble ĝi povus havi ian uzon. Ni povus fari kutimon, en kiu "kh" = la sono de "ĥ" ("hh" stultas, kaj ni ne pluparolos).
arkheologio
khemio
ekho
khameleono
ktp
Ni vidas "kh", ni konas uzi "ĥ". La sono vivos, la litero mortos, kaj ni... ni povos danci.
yugary (Profiel tonen) 30 juni 2012 07:30:10
bartlett22183:Vespero_:Nur afero de praktiko."Afero de praktiko?" Mi ne tuj komprenis kion vi volis diri. Ŝajnas ke vi uzis la vorton "praktiko" kvazaŭ ĝi estus samsenca kun la angla vorto "practice". Mi supozas ke vi volis diri "afero de sinekzercado". En esprimoj kiaj "medicina praktiko" ["medical practice"] aŭ "jura praktiko" ["law practice"], Esperanto kaj la angla ja uzas la parencajn vortojn "praktiko" kaj "practice", sed parolante pri tio kion oni faradas por pli bone lerni ion, en Esperanto oni diras "sin ekzerci pri/al io".
Chainy (Profiel tonen) 30 juni 2012 09:50:58
yugary:Mi ne certas, kiel eblas miskompreni tion. Dum oni ekzercadas sian konon de io, oni ja ankaŭ praktikas tion! Kaj dum praktikado, oni ja ankaŭ ekzercadas sin...bartlett22183:Nur afero de praktiko."Afero de praktiko?" Mi ne tuj komprenis kion vi volis diri.
vortaro.net:ekzerci = Lertigi per ripetata praktikado
Chainy (Profiel tonen) 30 juni 2012 11:04:53
yugary:La kulpuloj en tiu "litermortigado" estas plejparte la franclingvanoj kaj anlglalingvanoj, kiuj pretekstas ke la prononco de Ĥ estas malfacila.Anglalingvanoj en Britujo ne trovas tiun sonon malfacila, ĉar ni ĉiuj scias pri la skota vorto "Loch". Do kulpas ne ni!
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Mi ankaŭ ne tute komprenas, kial franclingvanoj trovus tiun sonon malfacila, ĉar laŭ miaj oreloj ili ofte prononcas 'r' en tre simila maniero kiel 'ĥ'. Ekzemple, "Je suis parti". Eble en tia franca 'r' la ĉeesto de komenca 'k' estas iom malpli forta ol en 'ĥ', sed la sono vere ŝajnas tre simila.
Laŭ mia opinio, se ŝanĝi ĥ al k ne ŝanĝas la signifon de vorto, tiam kial ne fari tian ŝanĝon? Ĉiuj bone komprenas tian ŝanĝon kaj por multaj la 'k' estas preferinda sono.
黄鸡蛋 (Profiel tonen) 30 juni 2012 11:12:38
RiotNrrd:Se ni dezirus perdi la literojn "Ĥ" kaj "ĥ", sed dezirus savi la sonon, estas fareblaĵoj.Kaj Esperanto unupaŝe alproksimiĝos al "pli natura" lingvo, kaj al sia morto.
Mi malŝatas la h-sistemo, ekzemple, sed eble ĝi povus havi ian uzon. Ni povus fari kutimon, en kiu "kh" = la sono de "ĥ" ("hh" stultas, kaj ni ne pluparolos).
arkheologio
khemio
ekho
khameleono
ktp
Ni vidas "kh", ni konas uzi "ĥ". La sono vivos, la litero mortos, kaj ni... ni povos danci.
Chainy (Profiel tonen) 30 juni 2012 11:24:39
RiotNrrd:Se ni dezirus perdi la literojn "Ĥ" kaj "ĥ", sed dezirus savi la sonon, estas fareblaĵoj.Kial ni volus tion? Ĉiuokaze, ni bezonas 'ĥ' por certaj vortoj, kaj mi ne vidas problemon kun tiu litero.
Chainy (Profiel tonen) 30 juni 2012 11:28:50
黄鸡蛋:Kaj Esperanto unupaŝe alproksimiĝos al "pli natura" lingvo, kaj al sia morto.Belega troigo! Mencio pri iu propono ne uzi aŭ anstataŭigi la literon 'ĥ', kaj vi jam parolas pri morto!
Laŭ mi, estas evidente, ke ni neniam perdos tiun literon. Kaj certe ne estas problemo, se iuj preferas 'k' en certaj vortoj.