去目錄頁

Ĥ kontraŭ K: Kiun preferas vi ?

Tempodivalse, 2012年6月25日

讯息: 28

语言: Esperanto

yugary (显示个人资料) 2012年6月30日上午6:22:30

Mi preferas uzi Ĥ-on kiam ĝi estas etimologie ĝusta. Mi do diras (kaj skribas) "teĥnika," "meĥanika," "arĥitekturo," ktp. Mi tre domaĝas Ĥ-on, trovante ĝian forigon bedaŭrinda. La kulpuloj en tiu "litermortigado" estas plejparte la franclingvanoj kaj anlglalingvanoj, kiuj pretekstas ke la prononco de Ĥ estas malfacila. Ĉiu lingvo enhavas sonojn kiujn alilingvanoj trovas malfacilaj. Tamen estas interese kaj edife ampleksigi sian regadon de fremda elparolado, ĉu ne? Mi do esperas ke prosperos al Ĥ travivi la atakojn kontraŭ si.

RiotNrrd (显示个人资料) 2012年6月30日上午6:23:15

Se ni dezirus perdi la literojn "Ĥ" kaj "ĥ", sed dezirus savi la sonon, estas fareblaĵoj.

Mi malŝatas la h-sistemo, ekzemple, sed eble ĝi povus havi ian uzon. Ni povus fari kutimon, en kiu "kh" = la sono de "ĥ" ("hh" stultas, kaj ni ne pluparolos).

arkheologio
khemio
ekho
khameleono
ktp

Ni vidas "kh", ni konas uzi "ĥ". La sono vivos, la litero mortos, kaj ni... ni povos danci.

yugary (显示个人资料) 2012年6月30日上午7:30:10

bartlett22183:
Vespero_:Nur afero de praktiko.
"Afero de praktiko?" Mi ne tuj komprenis kion vi volis diri. Ŝajnas ke vi uzis la vorton "praktiko" kvazaŭ ĝi estus samsenca kun la angla vorto "practice". Mi supozas ke vi volis diri "afero de sinekzercado". En esprimoj kiaj "medicina praktiko" ["medical practice"] aŭ "jura praktiko" ["law practice"], Esperanto kaj la angla ja uzas la parencajn vortojn "praktiko" kaj "practice", sed parolante pri tio kion oni faradas por pli bone lerni ion, en Esperanto oni diras "sin ekzerci pri/al io".

Chainy (显示个人资料) 2012年6月30日上午9:50:58

yugary:
bartlett22183:Nur afero de praktiko.
"Afero de praktiko?" Mi ne tuj komprenis kion vi volis diri.
Mi ne certas, kiel eblas miskompreni tion. Dum oni ekzercadas sian konon de io, oni ja ankaŭ praktikas tion! Kaj dum praktikado, oni ja ankaŭ ekzercadas sin...

vortaro.net:ekzerci = Lertigi per ripetata praktikado

Chainy (显示个人资料) 2012年6月30日上午11:04:53

yugary:La kulpuloj en tiu "litermortigado" estas plejparte la franclingvanoj kaj anlglalingvanoj, kiuj pretekstas ke la prononco de Ĥ estas malfacila.
Anglalingvanoj en Britujo ne trovas tiun sonon malfacila, ĉar ni ĉiuj scias pri la skota vorto "Loch". Do kulpas ne ni! ridulo.gif

Mi ankaŭ ne tute komprenas, kial franclingvanoj trovus tiun sonon malfacila, ĉar laŭ miaj oreloj ili ofte prononcas 'r' en tre simila maniero kiel 'ĥ'. Ekzemple, "Je suis parti". Eble en tia franca 'r' la ĉeesto de komenca 'k' estas iom malpli forta ol en 'ĥ', sed la sono vere ŝajnas tre simila.

Laŭ mia opinio, se ŝanĝi ĥ al k ne ŝanĝas la signifon de vorto, tiam kial ne fari tian ŝanĝon? Ĉiuj bone komprenas tian ŝanĝon kaj por multaj la 'k' estas preferinda sono.

Chainy (显示个人资料) 2012年6月30日上午11:24:39

RiotNrrd:Se ni dezirus perdi la literojn "Ĥ" kaj "ĥ", sed dezirus savi la sonon, estas fareblaĵoj.
Kial ni volus tion? Ĉiuokaze, ni bezonas 'ĥ' por certaj vortoj, kaj mi ne vidas problemon kun tiu litero.

Chainy (显示个人资料) 2012年6月30日上午11:28:50

黄鸡蛋:Kaj Esperanto unupaŝe alproksimiĝos al "pli natura" lingvo, kaj al sia morto.
Belega troigo! Mencio pri iu propono ne uzi aŭ anstataŭigi la literon 'ĥ', kaj vi jam parolas pri morto!

Laŭ mi, estas evidente, ke ni neniam perdos tiun literon. Kaj certe ne estas problemo, se iuj preferas 'k' en certaj vortoj.

darkweasel (显示个人资料) 2012年7月1日上午8:55:20

Ambaŭ literoj eblas en multaj vortoj, kaj tio ne estas malbona afero.

Mi mem uzas ĥ preskaŭ ĉie, kie ĝi eblas. Tamen vere ĉiu faru laŭplaĉe.

Jen alia fadeno pri la sama temo: Pri la sorto de ĥ-vortoj

回到上端