Naar de inhoud

Ĝi ĝustas?

door stuff, 26 juni 2012

Berichten: 5

Taal: Esperanto

stuff (Profiel tonen) 26 juni 2012 01:15:37

Ĝi ĝustas diri "Mi estas malsata simila la lupo?" Tiu estas la nomo de kanton mi ŝatas.

dombola (Profiel tonen) 26 juni 2012 03:45:41

stuff:Ĝi ĝustas diri "Mi estas malsata simila la lupo?" Tiu estas la nomo de kanton mi ŝatas.
Ankaŭ bone estas uzi kiel-esprimon.
Mi malsatas kiel lupo.

Vidu ĉi tiujn esprimojn el Ekzercaro de Fundamento de Esperanto:
― Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. §33
― Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro. §37

Ĉu eblas vidi tiun kanton per "youtube" aŭ aliloke interrete?

fajrkapo (Profiel tonen) 26 juni 2012 07:15:42

dombola:
Ankaŭ bone estas uzi kiel-esprimon.
Mi malsatas kiel lupo.
Ankaŭ la kunmetaĵo eblus: mi lupmalsatas, okulumo.gif

Ondo (Profiel tonen) 26 juni 2012 08:41:52

vidas vandenis: Ĉu eblas: 'Mi malsatas kvazaŭ lupo'?
Jes, eblas, sed tio rakontas la aferon kiel fikcian aŭ ŝajnan similecon. Simplan, konkretan komparon oni esprimas ĉi tiel:

Mi estas malsata kiel lupo.
Mi malsatas kiel lupo.

Ankaŭ aliaj formoj ja eblas.

La originan frazon 黄鸡蛋 korektis tute ĝuste.

Mustelvulpo (Profiel tonen) 29 juni 2012 15:38:36

vidas vandenis: Ĉu eblas: 'Mi malsatas kvazaŭ lupo'?
Por mi, tio komunikas la ideon ke vi volas ĉasi bestojn kaj manĝi ilin sen kuiri. Mi kredas ke "Mi malsatas kiel lupo" estas pli bone por diri ke vi ege malsatas. Sed, en la frazo " Mi havas grandajn dentojn kvazaŭ lupo," "kvazaŭ" estas pli bona vorto ol "kiel."

Terug naar boven