Mergi la conținut

Ĝi ĝustas?

de stuff, 26 iunie 2012

Contribuții/Mesaje: 7

Limbă: Esperanto

stuff (Arată profil) 26 iunie 2012, 01:15:37

Ĝi ĝustas diri "Mi estas malsata simila la lupo?" Tiu estas la nomo de kanton mi ŝatas.

黄鸡蛋 (Arată profil) 26 iunie 2012, 01:44:26

stuff:Ĉu ĝustas diri "Mi estas malsata simila la lupo?" Tiu estas la nomo de la kanto kiun mi ŝatas.
Bedaŭrinde, ne ĝustas. Ĝusta esprimo estas "Mi estas malsata simile al lupo".

dombola (Arată profil) 26 iunie 2012, 03:45:41

stuff:Ĝi ĝustas diri "Mi estas malsata simila la lupo?" Tiu estas la nomo de kanton mi ŝatas.
Ankaŭ bone estas uzi kiel-esprimon.
Mi malsatas kiel lupo.

Vidu ĉi tiujn esprimojn el Ekzercaro de Fundamento de Esperanto:
― Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. §33
― Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro. §37

Ĉu eblas vidi tiun kanton per "youtube" aŭ aliloke interrete?

fajrkapo (Arată profil) 26 iunie 2012, 07:15:42

dombola:
Ankaŭ bone estas uzi kiel-esprimon.
Mi malsatas kiel lupo.
Ankaŭ la kunmetaĵo eblus: mi lupmalsatas, okulumo.gif

vidas vandenis (Arată profil) 26 iunie 2012, 07:26:35

dombola:
stuff:Ĝi ĝustas diri "Mi estas malsata simila la lupo?" Tiu estas la nomo de kanton mi ŝatas.
Ankaŭ bone estas uzi kiel-esprimon.
Mi malsatas kiel lupo.

Vidu ĉi tiujn esprimojn el Ekzercaro de Fundamento de Esperanto:
― Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. §33
― Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro. §37

Ĉu eblas vidi tiun kanton per "youtube" aŭ aliloke interrete?
Ĉu eblas: 'Mi malsatas kvazaŭ lupo'?

Ondo (Arată profil) 26 iunie 2012, 08:41:52

vidas vandenis: Ĉu eblas: 'Mi malsatas kvazaŭ lupo'?
Jes, eblas, sed tio rakontas la aferon kiel fikcian aŭ ŝajnan similecon. Simplan, konkretan komparon oni esprimas ĉi tiel:

Mi estas malsata kiel lupo.
Mi malsatas kiel lupo.

Ankaŭ aliaj formoj ja eblas.

La originan frazon 黄鸡蛋 korektis tute ĝuste.

Mustelvulpo (Arată profil) 29 iunie 2012, 15:38:36

vidas vandenis: Ĉu eblas: 'Mi malsatas kvazaŭ lupo'?
Por mi, tio komunikas la ideon ke vi volas ĉasi bestojn kaj manĝi ilin sen kuiri. Mi kredas ke "Mi malsatas kiel lupo" estas pli bone por diri ke vi ege malsatas. Sed, en la frazo " Mi havas grandajn dentojn kvazaŭ lupo," "kvazaŭ" estas pli bona vorto ol "kiel."

Înapoi mai sus