去目錄頁

Sendependa Katalunio

fajrkapo, 2012年6月27日

讯息: 64

语言: Esperanto

Altebrilas (显示个人资料) 2012年6月30日下午2:32:37

Se ili estus ankaŭ sendependaj de la bankoj, estus bona ideo.

Victor_Gelu (显示个人资料) 2012年7月1日上午12:16:53

Altebrilas:Se ili estus ankaŭ sendependaj de la bankoj, estus bona ideo.
Vi pravas, fakte mi pensas ke privataj bankoj devus esti malpermesita

cxevino (显示个人资料) 2012年7月1日上午4:05:03

Mi favoras sendependecon laŭ lingva/etnia aŭ geografia kriterioj, ne laŭ religiaj, ideologiaj, ekonomiaj k.c...

Sed je longa templimo mi antaŭvidas unuiĝon de la homaro en ununuran genton kun unu sama komuna lingvo.

antoniomoya (显示个人资料) 2012年7月1日上午6:29:23

cxevino:Mi favoras sendependecon laŭ lingva/etnia aŭ geografia kriterioj, ne laŭ religiaj, ideologiaj, ekonomiaj k.c...

Sed je longa templimo mi antaŭvidas unuiĝon de la homaro en ununuran genton kun unu sama komuna lingvo.
Se vi favoras sendependecon, ne gravas sub kiu kriterio, vi favoras disiĝon de homaj estaĵoj, kiam la historia emo estas al unuiĝo de ĉiuj en ununura mondo-lando.

Amike.

darkweasel (显示个人资料) 2012年7月1日上午8:46:07

robbkvasnak:ĉar tiu nova ŝtato restus en la EU.
Ne nepre. Nova lando ne anus dekomence en iuj ajn ŝtatkontraktoj, ankaŭ ne en tiu pri la EU. Ĝi tamen ja povus eniri la EU-on.

Via komparo al Usono estas maltrafa - Usono estas federacia lando, dum Eŭropo estas federacio de landoj kaj baziĝas sur ŝtatkontraktoj.

fajrkapo:homoj nur parolos la katalunianan. (...) probable parolos inter ni en la angliana.
senkulpa.gif shoko.gif demando.gif

DaniBCN (显示个人资料) 2012年7月1日下午5:14:59

antoniomoya:Miaopinie, ke kelkaj etaj teritorioj aŭ regionoj, ĉu en Hispanujo,ĉu en alia lando, celu la sendependecon, estas nur reveni al eksvalida estinteco, al tempo kiam tiu lando mem estis dividita en pluraj etaj ŝtatoj.

Hodiaŭ, kiam la ĝenerala kaj antaŭenira emo de la homaro estas konstrui pli kaj pli grandaj supernacioj (vidu, ekzemple, la Eŭropa Unuiĝo), iri malantaŭen al la pasinta tempo estas retroiri plurajn jarcentojn. Tiel simple, malgraŭ aliaj eblaj opinioj.

Amike.
Ĉu la lingvoj estas bonaj aŭ malbonaj laŭ se ĝi estas eta aŭ granda lingvo? Mi kredas que ĉiujn gingvojn estas grava por la homaro, la multparolataj kaj ankaŭ la malmultparolataj... Ĉu ne? Do la malmultparolataj lingvojn rajtas esti protektitaj...
Kiam okazos la sendependon de Katalunio, vi ankoraŭ povos paroli kun mi esperante au kastilie, ne timu pro tio okulumo.gif

auxro (显示个人资料) 2012年7月1日下午5:45:58

Estas interese ke jam nun en diversaj listoj de partoprenantoj de Esperanto aranĝoj (precipe junularaj) Katalunio estas indikata aparte krom Hispanio.

antoniomoya (显示个人资料) 2012年7月1日下午5:49:13

DaniBCN:Ĉu la lingvoj estas bonaj aŭ malbonaj laŭ se ĝi estas eta aŭ granda lingvo? Mi kredas que ĉiujn lingvojn estas grava por la homaro, la multparolataj kaj ankaŭ la malmultparolataj... Ĉu ne? Do la malmultparolataj lingvojn rajtas esti protektitaj...
Dani, mi tute respektas ĉiujn lingvojn, kaj volas ke neniu el ili malaperos.
Vi rajtas tut-juste paroli, konservi kaj protekti vian denaskan lingvon.
Sed havi apartan lingvon ne estas sufiĉa kialo, laŭ mi, por reklamacii
sendependecon kaj dividi la nunan landon en pluraj mez-epokaj regnetoj.

Amike.

robbkvasnak (显示个人资料) 2012年7月1日下午7:50:07

darkweasel:
robbkvasnak:ĉar tiu nova ŝtato restus en la EU.
Ne nepre. Nova lando ne anus dekomence en iuj ajn ŝtatkontraktoj, ankaŭ ne en tiu pri la EU. Ĝi tamen ja povus eniri la EU-on.

Via komparo al Usono estas maltrafa - Usono estas federacia lando, dum Eŭropo estas federacio de landoj kaj baziĝas sur ŝtatkontraktoj.
En la una tempo Usono tre similis al la hodiaŭa EU. Iom post iom, oni vidis ke necesis havi pli fortan federacion por eviti krizojn. Mi antaŭdiras ke EU iros en la saman direkton.

robbkvasnak (显示个人资料) 2012年7月1日下午7:52:26

Kiun rolon ludas Liĥtenstejno, San Marino, Monako kaj Andoro en EU? Ili ne estas membroj sed ŝajnas al mi ke ili devas vivi en giganta EU.

回到上端