Tästä sisältöön

Sendependa Katalunio

fajrkapo :lta, 27. kesäkuuta 2012

Viestejä: 64

Kieli: Esperanto

fajrkapo (Näytä profiilli) 27. kesäkuuta 2012 14.10.48

Hodiaŭ mi vidis en televida informo ke pli ol duono el la katalunianoj jam volas esti sendependaj. Dudek kaj iom volas federalan ŝtaton, kaj dudek kaj iom volas resti same.
La sendependkialo estas klare la lingvo.
Mi opinias ke fine Katalunio estos propra lando, kiel kiam Portugalio fariĝis sendependa el Hispanio. La katalunianoj nun parolas du lingvojn same, sed se Katalunio fariĝus sendependa, homoj nur parolos la katalunianan. Bedaŭrinde, en la estonto katalunianoj kaj la aliaj hispanianoj probable parolos inter ni en la angliana. Domaĝe.

En tiu ĉi enketo mi nur metas jes-on aŭ ne-n. Mi ne metas ĉi tie Eble-n, ĉar mi preferas jes-on aŭ ne-n kiel dum oficiala voĉdonado.

cxevino (Näytä profiilli) 27. kesäkuuta 2012 14.15.25

Llibertat per Catalunya ha frankiz evid Breiz!
Liberecon por Katalunio kaj liberecon por Bretonio!

cellus (Näytä profiilli) 27. kesäkuuta 2012 15.28.24

Ĉu la katalunanoj ankaŭ volas ke ilia lando lasos la Eŭropan Union? Se ili volas resti en la Unio, eble ne estas tiel grava afero. Interne de la Unio ne estus pli grava ol kiam Svedaj komunumoj ŝanĝas ilian teritorion aŭ volas esti membroj en alia gubernio (län).

Eble la tempo fasis por la nacilaingvaj projektoj. Eble jam la angla lingvo estas la plej grava lingvo en Eŭropo, se ni tion volas aŭ ne!

cxevino (Näytä profiilli) 27. kesäkuuta 2012 17.46.00

cellus:Ĉu la katalunanoj ankaŭ volas ke ilia lando lasos la Eŭropan Union? Se ili volas resti en la Unio, eble ne estas tiel grava afero. Interne de la Unio ne estus pli grava ol kiam Svedaj komunumoj ŝanĝas ilian teritorion aŭ volas esti membroj en alia gubernio (län).

Eble la tempo fasis por la nacilaingvaj projektoj. Eble jam la angla lingvo estas la plej grava lingvo en Eŭropo, se ni tion volas aŭ ne!
La sendependeco de Katalunio estos problemo ne al Katalunio mem sed ja al Hispanio/Kastilio, kiu perdos grandan parton de sia PIB (ĉefe se Vaskio kaj Galicio faros same)... La cikadoj devos iĝi formikoj, kaj la valuto reiĝos "pezeto"...

fajrkapo (Näytä profiilli) 27. kesäkuuta 2012 20.24.39

cxevino: La sendependeco de Katalunio estos problemo ne al Katalunio mem sed ja al Hispanio/Kastilio, kiu perdos grandan parton de sia PIB (ĉefe se Vaskio kaj Galicio faros same)... La cikadoj devos iĝi formikoj, kaj la valuto reiĝos "pezeto"...
Katalunio estos kiu havos grandajn problemojn, unue ĉar multaj naciaj entreprenoj, nun estas en Katalunio nivele nacia, kaj do tiuj entreprenoj devos reveni al Madrido aŭ alia grava hispana urbo. Hispanio nun havas 46 milionoj pli malpli, kaj nur 7 estas kalanunianoj. Do, Katalunio havos entreprenojn en sia estonta lando por 7 milionoj, ne por 46. Tio supozus multajn postenojn por La estonta Hispanio, kaj multajn malpostenojn por la estonta Katalunio.
Due, la kataluniana lingvo ne estas parolata en landoj en aliaj kontinentoj, Kiel Portugalio, Francio, aŭ Hispanio. Imagu ekzemple se jam la italiana, kiu ankaŭ ne estas parolata en landoj alikontinente, estas lingvo malmulte studata de aliaj landanoj, kaj ili estas pli ol 60 milionoj, kiu studos la katalanan-katalunianan?, malmultaj homoj. Nu, nun ankaŭ malmultaj homoj studas ĝin, sed almenaŭ nun Katalunio estas eble la plej grava parto de Hispanio, kaj ĝi ankoraŭ ricevas multe da studentoj por lerni la kastilianan, kaj multe da laborantoj alilande kiuj ankaŭ lernas la kastilianan en Katalunio. Alimaniere Katalunio estos eta lando kun eta lingvo.
Same mi povas diri por Vaskio, kaj ankaŭ por Galicio. Sen ili Hispanio sekvos estante granda kaj grava lando, kaj nur kun unu lingvo, sed la aliaj estos etaj landoj kun etaj lingvoj. Mi ne volus ke ili sendependiĝus, sed se ili volas, demokratie oni devas akcepti ĝin, sed ne estus iu dramo por Hispanio, kaj oni ne povas devigi iun.

antoniomoya (Näytä profiilli) 27. kesäkuuta 2012 22.15.54

Miaopinie, ke kelkaj etaj teritorioj aŭ regionoj, ĉu en Hispanujo,ĉu en alia lando, celu la sendependecon, estas nur reveni al eksvalida estinteco, al tempo kiam tiu lando mem estis dividita en pluraj etaj ŝtatoj.

Hodiaŭ, kiam la ĝenerala kaj antaŭenira emo de la homaro estas konstrui pli kaj pli grandaj supernacioj (vidu, ekzemple, la Eŭropa Unuiĝo), iri malantaŭen al la pasinta tempo estas retroiri plurajn jarcentojn. Tiel simple, malgraŭ aliaj eblaj opinioj.

Amike.

Victor_Gelu (Näytä profiilli) 28. kesäkuuta 2012 0.52.06

La sendependeco de Katalunio estas necesa se ni volas daŭrigi paroli nian lingvon, la lingvo modelo lernejo en Katalunio estis granda modelo de sukceso kiun plimulto konsentis, kaj nun por la plendo de tri familioj, ni devas ŝanĝi, estas ĉi demokratio? Tio estas groteska afero!La hispana registaro estas dediĉita al kreado problemoj anstataŭ ripari la reala problemoj!

La afero estas ke ataki la katalana popolo donas voĉdonjo en Madrido (kaj en aliaj partoj de la Hispano, kompreneble) kaj ni devas toleri la tuta absurdeco.

Bedaŭrinde, ni ne povas atendi ke niaj hispanaj amikoj konsciis kion vere faras ŝian registaro.

Sendependeco nun!

Demokratio, socia justeco kaj amikeco kun ĉiuj popoloj de la mondo (inkludita la hispana popolo, kompreneble)

alonsososo (Näytä profiilli) 29. kesäkuuta 2012 19.23.38

Victor_Gelu:La sendependeco de Katalunio estas necesa se ni volas daŭrigi paroli nian lingvon kompreneble)
Lingvoproblemoj ne nepre devas direkti al sendependeco. En Svislando 4 diferaj lingvoj ne kaŭsas nesolveman politikan problemon. La hispana registaro devas juste agi.

fajrkapo (Näytä profiilli) 29. kesäkuuta 2012 21.17.00

alonsososo:Lingvoproblemoj ne nepre devas direkti al sendependeco. En Svislando 4 diferaj lingvoj ne kaŭsas nesolveman politikan problemon. La hispana registaro devas juste agi.
Prave, krom la hispana registaro jam havas 5 jarcentojn de historia kunado, dum kiuj katalunianoj povis ĉiam paroli sian lingvon kune kun la kastiliana, krom kiam estis Franko de 1939 al 1975.
Ambaŭ lingvoj estas latinidaj, kaj sufiĉe similaj por ne povi esti kune. Katalunio povas esti perfekte dulingva sen ia problemo.

robbkvasnak (Näytä profiilli) 29. kesäkuuta 2012 21.59.50

Se iu parto de iu lando en la Eŭropa Unio sendependiĝas de la pli granda lando fakte ne gravus ĉar tiu nova ŝtato restus en la EU. Samkiel ĉe ni - se norda Florido kaj suda Florido disiĝus (kion mi volas) ni ankoraŭ estus usonanoj! Nur mi loĝus tiam en pli demokrata ŝtato kun malpli influo de religiaj fanatikuloj.

Takaisin ylös