Kion sigifas ttt por la retadreso ?
از EoMy, 4 ژوئیهٔ 2012
پستها: 9
زبان: Esperanto
EoMy (نمایش مشخصات) 4 ژوئیهٔ 2012، 2:37:22
La retadreso uzas www,kiu signifas world wide web, se la Esperanto versio estas ttt, la skolto paĝo de esperanto uzas ttt.
Mi scivolas kion estas ttt signifas.
Dankon antaŭe.
RiotNrrd (نمایش مشخصات) 4 ژوئیهٔ 2012، 3:01:23
chrisim101010 (نمایش مشخصات) 4 ژوئیهٔ 2012، 3:31:21
RiotNrrd (نمایش مشخصات) 4 ژوئیهٔ 2012، 4:15:44
chrisim101010:Kial ne uzas 'www'? Mi scias ke 'w' ne estas Esperanto litero, sed 'x' ankaŭ ne estas litero en Esperanto. Mi kredas ke 'w' ĝustas kuntexte. Naturaj lingvoj havas multaj aliaj literoj kuntexte.Faru kiel vi deziras. Mi ne plendos.
Chainy (نمایش مشخصات) 4 ژوئیهٔ 2012، 10:05:56
chrisim101010:Kial ne uzas 'www'? Mi scias ke 'w' ne estas Esperanto litero, sed 'x' ankaŭ ne estas litero en Esperanto. Mi kredas ke 'w' ĝustas kuntexte. Naturaj lingvoj havas multaj aliaj literoj kuntexte.Ĉiukaze necesas skribi 'www' kaj ne 'ttt' en retadreso, do kompreneble ni uzu 'w'! Mi aŭdis, ke iuj prononcas tion 'vo vo vo' - PMEG diras ke la Akademio de Esperanto sugestis elparoli 'w' kiel la Esperanta 'v' aŭ 'ŭ'. Vidu ĉi tie
En la Komputada Leksikono oni sugestas jenan prononcon: vu-vu-vuo (sed mi suspektas, ke ne multaj fakte uzas tiun ĉi metodon - 'vo vo vo' ŝajnas al mi la plej bona maniero).
En Esperanto oni uzas 'TTT' en vortoj kiel: TTT-ejo, TTT-legilo, TTT-paĝo, ktp. Tamen, mi mem ne vere ŝatas tiun 'to to to', kaj mi ĝenerale uzas formojn kun 'ret/' por diri tiujn vortojn: retejo, retumilo, retpaĝo.
darkweasel (نمایش مشخصات) 4 ژوئیهٔ 2012، 12:01:16
Chainy:Mi aŭdis, ke iuj prononcas tion 'vo vo vo' - PMEG diras ke la Akademio de Esperanto sugestis elparoli 'w' kiel la Esperanta 'v' aŭ 'ŭ'. Vidu ĉi tieNu, tie tamen temas pri elparolo de "w" en ne-Esperantaj vortoj kaj ne pri nomo por la litero "w".
Chainy:Tamen la interreto kaj la TTT estas malsamaj aferoj. Al la interreto apartenas ankaŭ servoj kiel retpoŝto, IRC, XMPP ktp., dum la TTT estas - simple dirite - la HTTP-bazaj partoj de la interreto.
En Esperanto oni uzas 'TTT' en vortoj kiel: TTT-ejo, TTT-legilo, TTT-paĝo, ktp. Tamen, mi mem ne vere ŝatas tiun 'to to to', kaj mi ĝenerale uzas formojn kun 'ret/' por diri tiujn vortojn: retejo, retumilo, retpaĝo.
Retejo aŭ TTT-ejo ĉiuokaze ŝajnas al mi stranga vorto. Ĝi plej ofte uziĝas por retpaĝaro/TTT-paĝaro, sed vere -ej normale estas "loko por fari ion", aŭ "loko kie troviĝas io". Sekve retejo devus esti loko por uzi la interreton ("interreta kafejo").
Retumilo laŭ ReVo estas multe pli ĝenerala afero ol TTT-legilo (kvankam la tradukoj tion ne montras). Ankaŭ Thunderbird estas retumilo.
johmue (نمایش مشخصات) 4 ژوئیهٔ 2012، 13:35:15
Chainy:Mi ofte aŭdis "vavo". Do "vavo vavo vavo punkto lernu punkto net".chrisim101010:Kial ne uzas 'www'? Mi scias ke 'w' ne estas Esperanto litero, sed 'x' ankaŭ ne estas litero en Esperanto. Mi kredas ke 'w' ĝustas kuntexte. Naturaj lingvoj havas multaj aliaj literoj kuntexte.Ĉiukaze necesas skribi 'www' kaj ne 'ttt' en retadreso, do kompreneble ni uzu 'w'! Mi aŭdis, ke iuj prononcas tion 'vo vo vo' - PMEG diras ke la Akademio de Esperanto sugestis elparoli 'w' kiel la Esperanta 'v' aŭ 'ŭ'. Vidu ĉi tie
Ankaŭ PIV tion konas: http://vortaro.net/#vavo
Kirilo81 (نمایش مشخصات) 5 ژوئیهٔ 2012، 18:54:53
En retejo -ej rolas kiel radiko, ne kiel sufiksoido (do estas reto-ejo, reta ejo, mi pensas.
darkweasel (نمایش مشخصات) 5 ژوئیهٔ 2012، 21:06:07
Kirilo81:Tial mi diris "stranga", ne "malĝusta".
En retejo -ej rolas kiel radiko, ne kiel sufiksoido (do estas reto-ejo, reta ejo, mi pensas.