前往目錄

Kion sigifas ttt por la retadreso ?

貼文者: EoMy, 2012年7月4日

訊息: 9

語言: Esperanto

EoMy (顯示個人資料) 2012年7月4日上午2:37:22

Saluton karaj

La retadreso uzas www,kiu signifas world wide web, se la Esperanto versio estas ttt, la skolto paĝo de esperanto uzas ttt.

Mi scivolas kion estas ttt signifas.

Dankon antaŭe.

RiotNrrd (顯示個人資料) 2012年7月4日上午3:01:23

Tut-Tera Teksaĵo.

chrisim101010 (顯示個人資料) 2012年7月4日上午3:31:21

Kial ne uzas 'www'? Mi scias ke 'w' ne estas Esperanto litero, sed 'x' ankaŭ ne estas litero en Esperanto. Mi kredas ke 'w' ĝustas kuntexte. Naturaj lingvoj havas multaj aliaj literoj kuntexte.

RiotNrrd (顯示個人資料) 2012年7月4日上午4:15:44

chrisim101010:Kial ne uzas 'www'? Mi scias ke 'w' ne estas Esperanto litero, sed 'x' ankaŭ ne estas litero en Esperanto. Mi kredas ke 'w' ĝustas kuntexte. Naturaj lingvoj havas multaj aliaj literoj kuntexte.
Faru kiel vi deziras. Mi ne plendos.

Chainy (顯示個人資料) 2012年7月4日上午10:05:56

chrisim101010:Kial ne uzas 'www'? Mi scias ke 'w' ne estas Esperanto litero, sed 'x' ankaŭ ne estas litero en Esperanto. Mi kredas ke 'w' ĝustas kuntexte. Naturaj lingvoj havas multaj aliaj literoj kuntexte.
Ĉiukaze necesas skribi 'www' kaj ne 'ttt' en retadreso, do kompreneble ni uzu 'w'! Mi aŭdis, ke iuj prononcas tion 'vo vo vo' - PMEG diras ke la Akademio de Esperanto sugestis elparoli 'w' kiel la Esperanta 'v' aŭ 'ŭ'. Vidu ĉi tie

En la Komputada Leksikono oni sugestas jenan prononcon: vu-vu-vuo (sed mi suspektas, ke ne multaj fakte uzas tiun ĉi metodon - 'vo vo vo' ŝajnas al mi la plej bona maniero).

En Esperanto oni uzas 'TTT' en vortoj kiel: TTT-ejo, TTT-legilo, TTT-paĝo, ktp. Tamen, mi mem ne vere ŝatas tiun 'to to to', kaj mi ĝenerale uzas formojn kun 'ret/' por diri tiujn vortojn: retejo, retumilo, retpaĝo.

darkweasel (顯示個人資料) 2012年7月4日下午12:01:16

Chainy:Mi aŭdis, ke iuj prononcas tion 'vo vo vo' - PMEG diras ke la Akademio de Esperanto sugestis elparoli 'w' kiel la Esperanta 'v' aŭ 'ŭ'. Vidu ĉi tie
Nu, tie tamen temas pri elparolo de "w" en ne-Esperantaj vortoj kaj ne pri nomo por la litero "w".
Chainy:
En Esperanto oni uzas 'TTT' en vortoj kiel: TTT-ejo, TTT-legilo, TTT-paĝo, ktp. Tamen, mi mem ne vere ŝatas tiun 'to to to', kaj mi ĝenerale uzas formojn kun 'ret/' por diri tiujn vortojn: retejo, retumilo, retpaĝo.
Tamen la interreto kaj la TTT estas malsamaj aferoj. Al la interreto apartenas ankaŭ servoj kiel retpoŝto, IRC, XMPP ktp., dum la TTT estas - simple dirite - la HTTP-bazaj partoj de la interreto.

RetejoTTT-ejo ĉiuokaze ŝajnas al mi stranga vorto. Ĝi plej ofte uziĝas por retpaĝaro/TTT-paĝaro, sed vere -ej normale estas "loko por fari ion", aŭ "loko kie troviĝas io". Sekve retejo devus esti loko por uzi la interreton ("interreta kafejo").

Retumilo laŭ ReVo estas multe pli ĝenerala afero ol TTT-legilo (kvankam la tradukoj tion ne montras). Ankaŭ Thunderbird estas retumilo.

johmue (顯示個人資料) 2012年7月4日下午1:35:15

Chainy:
chrisim101010:Kial ne uzas 'www'? Mi scias ke 'w' ne estas Esperanto litero, sed 'x' ankaŭ ne estas litero en Esperanto. Mi kredas ke 'w' ĝustas kuntexte. Naturaj lingvoj havas multaj aliaj literoj kuntexte.
Ĉiukaze necesas skribi 'www' kaj ne 'ttt' en retadreso, do kompreneble ni uzu 'w'! Mi aŭdis, ke iuj prononcas tion 'vo vo vo' - PMEG diras ke la Akademio de Esperanto sugestis elparoli 'w' kiel la Esperanta 'v' aŭ 'ŭ'. Vidu ĉi tie
Mi ofte aŭdis "vavo". Do "vavo vavo vavo punkto lernu punkto net".

Ankaŭ PIV tion konas: http://vortaro.net/#vavo

Kirilo81 (顯示個人資料) 2012年7月5日下午6:54:53

vo estas jam la nomo de la litero v, oni nepre ne uzu ĝin por w. Ĝis nun mi aŭdis kaj uzis vavo, sed vu tre plaĉas al mi (pola nomo de la litero w).

En retejo -ej rolas kiel radiko, ne kiel sufiksoido (do estas reto-ejo, reta ejo, mi pensas.

darkweasel (顯示個人資料) 2012年7月5日下午9:06:07

Kirilo81:
En retejo -ej rolas kiel radiko, ne kiel sufiksoido (do estas reto-ejo, reta ejo, mi pensas.
Tial mi diris "stranga", ne "malĝusta".

回到上端