Zum Inhalt

Pensi + infinitivo: ĉu tio eblas?

von Ilmen, 5. Juli 2012

Beiträge: 5

Sprache: Esperanto

Ilmen (Profil anzeigen) 5. Juli 2012 11:57:00

Saluton al ĉiuj!

Antaŭ kelkaj semajnoj oni diris al mi en la kanalo ##esperanto tion, ke la frazero "pensi fari [ion]", kiuj mi ĵus tie uzis, sonis neĝusta al ĝi.
Mi do volus scii ĉu eblas uzi igi infinitivon sekvi la verbon "pensi" tiel, kiel en la frazo "mi pensas fari tion" (alivorte "mi pensas, ke mi faros tion"
). Tia strukturo eblas franclingve: oni povas diri "Je pense faire cela" (vort-laŭe "Mi pensas fari tion"), sed mi ankoraŭ ne trovis ajnan similan uzon de la verbo "pensi" Esperantlingve, do mi ne scias ĉu tio eblas ankaŭ en Esperanto.

Dankon antaŭe por via klarigo.
ridulo.gif

 
Posttempa aldono: Verŝajne estas seriozaj problemoj de mesaĝ-koda traktado tiudiskuteje. shoko.gif

tommjames (Profil anzeigen) 5. Juli 2012 12:25:18

Kaj "pensi fari [ion]" kaj "mi pensas fari tion (alivorte mi pensas, ke mi faros tion)" ŝajnas perfekte bonaj al mi.

Estas iuj trafoj en Tekstaro.com, per serĉesprimo \bpens\VF \w{3,}i\b

TatuLe (Profil anzeigen) 5. Juli 2012 15:46:00

Ilmen:"Je pense faire cela" (vort-laŭe "Mi pensas fari tion")
Ĉu tio estas samsignifa al "Mi intencas fari tion"?

cellus (Profil anzeigen) 5. Juli 2012 17:50:53

Same kiel vi povas diri "mi intencas fari tion" vi ankaŭ povas diri "mi pensas fari tion".

Ilmen (Profil anzeigen) 5. Juli 2012 18:24:53

Laŭ mi "mi pensas fari tion" kaj "mi intencas fari tion" ne tute samas. Mi perceptas "mi pensas fari tion" kiel prezentanta iomete malpli certan ideon, iomete malfortan intencon. Bona alivortigo estus eble "mi konsideras fari tion", kvankam ĉi tiu estas eble iomete malpli certa pri la realigo de la ago.

Ĉiukaze, dankon al vi pro la konfirmo pri la formo "pensi [infinitivo]".
^^

Zurück nach oben