Ku rupapuro rw'ibirimwo

mortis al li

ca, kivuye

Ubutumwa 15

ururimi: Esperanto

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 19 Mukakaro 2012 09:17:17

zan:
La du "al" rolas simile, ĉu ne?
Jes, temas laŭ mi en ambaŭ okazoj pri tio, kion oni latine povas nomi dativus incommodi (dativo de la malavantaĝo).

sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 19 Mukakaro 2012 11:35:37

La esprimo 'mortas al X' ŝajnas al mi ne havi klaran signifon krom morti de la vidpunkto de X. Anglalingve 'be dead to someone' aŭ 'die on someone'.

'Morti al' neniel ŝajnas implici pli grandan suferon.

Kuraĝigante la motoron de mia antikva aŭto, eble mi povus diri 'ne mortu al mi nun'='daurigu vian funkcion, mi petas'.

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 19 Mukakaro 2012 13:09:25

sudanglo:
Kuraĝigante la motoron de mia antikva aŭto, eble mi povus diri 'ne mortu al mi nun'='daurigu vian funkcion, mi petas'.
Nu fakte temas pri la sama afero; nur ĉar la angla ne konas tiajn konstruojn, ne devas esti same en Esperanto - kaj ŝajne iuj alilingvanoj tie ĉi ja komprenas ilin. ridulo.gif

sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 20 Mukakaro 2012 09:34:09

Se vi serĉos la Tekstaron, vi trovos ke la esprimo 'morti al' estas uzata preskaŭ ekskluzive nur en la Biblio - kaj la ĝusta senco tie estas tute obskura.

zan (Kwerekana umwidondoro) 20 Mukakaro 2012 09:34:43

darkweasel: dativus incommodi (dativo de la malavantaĝo).
Dankegon pro via sciigo.ridulo.gif
La japana lingvo havas sintaksojn por esprimi senton bonan aŭ malbonan. Tiuj sintaksoj neuzeblas en Esperanto, kompreneble, kaj traduki tiujn al Esperanto estis malfacile por mi. Sed nun mi ĝojas, ke Esperanto havas similan manieron por esprimi tiajn sentojn.

sudanglo:'Morti al' neniel ŝajnas implici pli grandan suferon.
Kuraĝigante la motoron de mia antikva aŭto, eble mi povus diri 'ne mortu al mi nun'='daurigu vian funkcion, mi petas'.
Tio ne signifas grandan suferon sed same. Ĉar se via antikva aŭto mortus, vi iom ĝeniĝus.ridulo.gif

Subira ku ntango