Sisu juurde

Mi tre ŝatas vortojn

kelle poolt fajrkapo, 7. juuli 2012

Postitused: 36

Keel: Esperanto

Techandra (Näita profiili) 8. juuli 2012 2:47.26

Mi pensas, ke estas tre utile havi almenaŭ unu aŭ du aliajn vortojn por esprimi diference ideojn.
Ekzemple, la rakonto "Gerda malaperis" estas tre taŭga por komencantoj. Sed por kiuj iom pli lernis la lingvon, tia ripetema stilo estas enuiga :/

darkweasel (Näita profiili) 8. juuli 2012 10:16.21

fajrkapo:
Nu, per tiu sinteno por kio paroli pri io ajn?, se ĉi tio estas tiom obskura kiel vi diras, nenio sencas ĉi tie...
Mi volis per tio nur klarigi, kial mi ne penos nun tro argumenti mian vidpunkton. Mi tute ne volis malhelpi la diskuton.

fajrkapo (Näita profiili) 8. juuli 2012 10:56.53

Techandra:Mi pensas, ke estas tre utile havi almenaŭ unu aŭ du aliajn vortojn por esprimi diference ideojn.
Ekzemple, la rakonto "Gerda malaperis" estas tre taŭga por komencantoj. Sed por kiuj iom pli lernis la lingvon, tia ripetema stilo estas enuiga :/
Jes, vi pravas. Esti facila lingvo ne signifas esti simpla, enua, monotona lingvo, aŭ havi nur malmulte da vortoj.
Fakte, oni povus esprimi preskaŭ ĉion per la esperanta afikssistemo, sed kvankam ĝi estas tre taŭga sistemo, mi opinias ke lingvo ne povas limiĝi nur al tio, ĉar kiam vi jam tute scias uzi afiksojn oni povas fali en enurisko kaj estas tre utila havi duoblan sistemon por formi vortojn: per afiksoj kaj per propraj vortoj, ekzemple, povi diri malgrandegulo aŭ nano, grandegulo aŭ giganto, ktp.
Multfoje la afikssistemo formas tre longajn vortojn, aŭ tuj malkompreneblajn kiel mal-grand-eg-ul-o. Tiel, nano estas multe pli facila, ĉikaze, do, ambaŭ sistemoj estas utilaj, necesaj, kaj belaj.

DW, Kial vi ne penos nun tro argumenti vian vidpunkton?

raffadalbo (Näita profiili) 8. juuli 2012 12:38.03

Techandra:Mi pensas, ke estas tre utile havi almenaŭ unu aŭ du aliajn vortojn por esprimi diference ideojn.
Ekzemple, la rakonto "Gerda malaperis" estas tre taŭga por komencantoj. Sed por kiuj iom pli lernis la lingvon, tia ripetema stilo estas enuiga :/
Ankaŭ mi konsentas kun Techandra kaj fajrkapo - kondiĉe ke oni ne troigas.

Verdire, ofte la sinonimoj ne signifas precize la samon, sed nur proksimume la samon (ĉi tie estas ankaŭ bona ekzemplo: proksimume aŭ neprecize?). Do, vortoj kiuj ŝajnas sinonimoj aŭ naskiĝas kiel veraj sinonimoj igas la lingvon pli riĉa.

Sed sinonimoj ne devas kaŝi nescion aŭ pigrecon: oni ne devas aldoni novan vorton nur ĉar oni ne konas la korektan vorton.

Kaj mi kredas ke nepre oni devas eviti sinonimojn en baza Esperanto. Estas pli facile lerni langvon kun malmultaj fiksaj vortoj. Tia simpla lingvo estas tre taŭga por la baza internacia komunikado, eĉ por komerca kaj turisma komunikado.

Kontraŭe, romanoj kaj paroladoj kompleksaj nepre bezonas vortriĉecon.

fajrkapo (Näita profiili) 8. juuli 2012 13:42.26

raffadalbo:Verdire, ofte la sinonimoj ne signifas precize la samon, sed nur proksimume la samon (ĉi tie estas ankaŭ bona ekzemplo: proksimume aŭ neprecize?). Do, vortoj kiuj ŝajnas sinonimoj aŭ naskiĝas kiel veraj sinonimoj igas la lingvon pli riĉa.

Sed sinonimoj ne devas kaŝi nescion aŭ pigrecon: oni ne devas aldoni novan vorton nur ĉar oni ne konas la korektan vorton.

Kaj mi kredas ke nepre oni devas eviti sinonimojn en baza Esperanto. Estas pli facile lerni langvon kun malmultaj fiksaj vortoj. Tia simpla lingvo estas tre taŭga por la baza internacia komunikado, eĉ por komerca kaj turisma komunikado.

Kontraŭe, romanoj kaj paroladoj kompleksaj nepre bezonas vortriĉecon.
+1, okulumo.gif
En la unua mesaĝo mi parolis pri kapkuseno o litkuseno, sed mi havas litkusenojn, malsamaj al LA litkuseno, kaj kapkusenojn malsamaj al LA kapkuseno, ekzemple tiuj uzataj en la buso aŭ aŭto dum veturado. Do estus pli ekzakta kunmetaĵo kiel dormokuseno, aŭ kaplitdormokuseno (senfinaj vortoj), sed ĉiel, propra vorto estus bona opcio laŭ mi.

antoniomoya (Näita profiili) 8. juuli 2012 16:12.08

Techandra:Mi pensas, ke estas tre utile havi almenaŭ unu aŭ du aliajn vortojn por esprimi diference ideojn.
Ĉio kio oni povas diri en Esperanto uzante bazajn radikojn,oni devas diri per ili. Ĉu ni ne volis regulan, klaran kaj facil-lerneblan lingvon?

Techandra:Ekzemple, la rakonto "Gerda malaperis" estas tre taŭga
por komencantoj. Sed por kiuj iom pli lernis la lingvon, tia ripetema
stilo estas enuiga.
Eble. Do, tiuj studintoj nur devas studi aliajn pli malfacilajn tekstojn, ne reveni malantaŭen.

fajrkapo:Multfoje la afikssistemo formas tre longajn vortojn, aŭ tuj malkompreneblajn kiel mal-grand-eg-ul-o. Tiel, nano estas multe pli facila, ĉikaze, do, ambaŭ sistemoj estas utilaj, necesaj, kaj belaj.
Jes, tute certe, kaj baldaŭ vi havos esperantan vortaron tiel granda kiel
la angla vortaro, kaj pro la samaj kaŭzoj.

Amike.

novatago (Näita profiili) 8. juuli 2012 16:31.16

fajrkapo:Mi opinias ke tiuj formataj per "mal-" (malfermi, malvarma, malbona) estas idealaj por tiuj kiuj komencas lerni la lingvon, aŭ kiuj ankoraŭ ne estas ekspertaj; Aliflanke la aliaj (ovri, frida, mava) estas por ekspertuloj, veteranoj, kc.
Ĉi tio estas ĝuste la afero. Ĉu malsimpligi la lingvon donas avantaĝojn? Simple ne.

Tio, krom diri ke oni bezonas esti "brava" por eĉ sugesti ke Esperanto estas malriĉa lingvo laŭ sia vortaro.

Ĝis, Novatago.

fajrkapo (Näita profiili) 8. juuli 2012 17:18.15

Aliaj demandoj estus ankaŭ:
1 ĉu Esperanto aldonos pli da vortoj?, aŭ
2 ĉu Eo iam fermos sian vortprovizon? aŭ
3 ĉu Eo nur aldonos vortojn por novaj aferoj kiujn homo inventos aŭ malkovros?

mi opinias ke 1 kaj 3, sed ne 2, ĉar lingvo neniam povas fermiĝi, do ne devas esti tiom ĝene aldoni novajn vortojn.
Por mi facila lingvo estas tiu kiu estas facile komprenebla, ju pli simileco inter skribado kaj inter parolado des pli komplenebleco, kaj tiu kiu havas neregulecoj de verboj, substantivoj, adjektivoj, numeroj, ktp, sed ne estas malfacila pro ĝia nombro da vortoj, ĉiam kiam ne estu giganta aŭ neebla vortaro.

novatago (Näita profiili) 8. juuli 2012 21:36.55

fajrkapo:
mi opinias ke 1 kaj 3, sed ne 2, ĉar lingvo neniam povas fermiĝi, do ne devas esti tiom ĝene aldoni novajn vortojn.
Ĉu tio estas kialo por malfaciligi lingvon, kiu naskiĝis por esti facile lernebla? Ne.

Ĝis, Novatago.
Cuando uno aprende un idioma, se adapta a como lo hablan los que ya lo hablan; no les obliga a cambiarlo por una cuestión de opinión. Hay que recordar y entender que el esperanto solo tiene sentido de existir si todos aprendemos y hablamos el mismo esperanto.

galvis (Näita profiili) 8. juuli 2012 23:08.33

Kelkaj novaj vortoj estas ŝarĝo por la homoj
kiuj parolas en eŭropaj lingvoj. Sed kion
ni povas diri pri la personoj de Azio ?
kiujn ne konas la latinajn nek la grekajn
radikojn. Regi bazan Esperanton ne estas tiom
facila por ili, kaj mi pensas ke ne ankaŭ
por ni. Pro tio mi opinias ke grandigi la
kvanton da vortoj, farus pli malfacila la
lernadon.

Tagasi üles