Mesaĝoj: 36
Lingvo: Esperanto
fajrkapo (Montri la profilon) 2012-julio-14 21:24:27
-9 jes
-5 ne
-4 indiferenta
TUTO: 18
Nu, ŝajnas ke al la plimulto de esperantistoj ĉi tie plaĉas la vortoj, malsamaj vortoj por esprimi ideon, kvankam ne troe. Nur sufiĉa vario por iaj vortoj...
Ĉiel, ĉi tiuj rezultoj ankoraŭ povus ŝanĝi.
Dankon al ĉiuj.
novatago (Montri la profilon) 2012-julio-15 08:56:41
Techandra:Aldoni vortojn al Esperanto ne igos ĝin MALREGULA, la reguloj kiuj simpligas la lernadon ne estos ŝanĝitaj.Kompreneble ne, sed tiu ne estas la afero. La afero estas aldoni vortojn nenecese. Multaj personoj plendas pro la grandega larĝo de la Esperanta vortaro, aldoni vortojn nenecese, ne malreguligos, sed ja stulte malfaciligos la lingvon kaj ĝian lernadon.
Tio ne signifas ke oni ne aldonu bezonatajn vortojn. Eble vi nur legis "Gerda malaperis", mi ne scias pri tio. Tiu libro estas lernolibro. La vortoj uzataj tie, estas nur por montri kiel funkcias la lingvon kaj kiel oni povas uzi ĝin. Tamen tio ne signifas ke oni uzu la vorton "kaŝobservisto" por diri "spiono" (kies radiko fakte estas en la baza radikaro kaj ankaŭ en Gerda malaperis) ĉar spiono ne nur observas kaŝe, ankaŭ aŭskultas, sploras, kaj faras ĉion, kio estas necesa por spioni; eĉ mortigi se ĝi estas necesa.
Unu afero estas aldoni bezonatan vorton, kiu precizigas signifon (Zamenhof mem multe faris tion) aŭ ĝi rilatas al io tute nova; alia afero estas aldoni vorton, kiu ne aldonas ion novan kaj ĝia ekzisto neniel helpas.
Ĝis, Novatago.
fajrkapo (Montri la profilon) 2012-julio-15 11:37:37
novatago: Unu afero estas aldoni bezonatan vorton, kiu precizigas signifon (Zamenhof mem multe faris tion) aŭ ĝi rilatas al io tute nova; alia afero estas aldoni vorton, kiu ne aldonas ion novan kaj ĝia ekzisto neniel helpas.Multfoje ja aldonas ion kiel vortojn pli mallongajn aŭ simple varion por povi priskribi vorton nur per alia vorto, estas pli komforta nano ol malgrandegulo, kaj estas interese priskribi ega se vi jam konas giganta, ekzemple.
Ĝis, Novatago.
Sed vi pravas ke alifoje ne estas necese aldoni novajn vortojn kiam esperantaj jam ekzistaj vortoj bonfunkcias, "Ne estas necese ripari ion kiu ne estas rompa"
novatago (Montri la profilon) 2012-julio-22 12:00:25
fajrkapo:Multfoje ja aldonas ion kiel vortojn pli mallongajn aŭ simple varion por povi priskribi vorton nur per alia vorto, estas pli komforta nano ol malgrandegulo, kaj estas interese priskribi ega se vi jam konas giganta, ekzemple.Mi ne konsentas kun tia rezonado ĉar malgrandegulo povus esti perfekte etulo, sen aldoni novan vorton. Tio fakte povus esti bona ekzemplo por neutila vorto se ĝi estus uzata tiel, kiel vi diras (nano havas pli konkretan signifon ol simple etulo). Krome estas personoj, kiuj opinias longan la vorton "maldekstra". Ĝi ne estas longa, tamen eĉ se tiu estus tiel, aŭ aliaj estas vere longaj, kial tio necesigas aldoni pli mallongaj vortojn? Un foje pli, tio ĉi estas diskuto pri estetikaĵoj.
Ĝis, Novatago.
fajrkapo (Montri la profilon) 2012-julio-23 07:36:58
novatago: Krome estas personoj, kiuj opinias longan la vorton "maldekstra". Ĝi ne estas longa, tamen eĉ se tiu estus tiel, aŭ aliaj estas vere longaj, kial tio necesigas aldoni pli mallongaj vortojn? Un foje pli, tio ĉi estas diskuto pri estetikaĵoj.Jes, ĝi estus la lingva ekonomio. Unue mi ŝatis tion, sed poste mi vidis ke ĝi nur malfaciligas la komprenon: tre mallongaj vortoj estas nek tre belaj nek facile kompreneblaj. Eble ĝi estas iom utilaj por iaj rimoj kaj iaj kantoj. Tial, oni metis la regulon pri la malmeto de la fina o en esperantaj vortoj por poezio aŭ kanto, tio estas, por tre konkreta uzo, sed ne por ĝenerala uzo.
Aliflanke estetikaĵo estas grava en lingvo, kaj tio dependas de ĝiaj vortoj.
Sahaquiel (Montri la profilon) 2012-julio-23 10:33:11
fajrkapo:Tamen. kio estas bela estetike, ŝanĝas de unu homo al alia. Kio por unuj estas beleco por aliaj la sama afero estas malbelecego. Pro tio ni ne povas krei novajn vortojn, nur por la "estetika neceso". Novaj vortoj nepre kie vere estas bezonataj, ne por mallongigi.novatago: Krome estas personoj, kiuj opinias longan la vorton "maldekstra". Ĝi ne estas longa, tamen eĉ se tiu estus tiel, aŭ aliaj estas vere longaj, kial tio necesigas aldoni pli mallongaj vortojn? Un foje pli, tio ĉi estas diskuto pri estetikaĵoj.Jes, ĝi estus la lingva ekonomio. Unue mi ŝatis tion, sed poste mi vidis ke ĝi nur malfaciligas la komprenon: tre mallongaj vortoj estas nek tre belaj nek facile kompreneblaj. Eble ĝi estas iom utilaj por iaj rimoj kaj iaj kantoj. Tial, oni metis la regulon pri la malmeto de la fina o en esperantaj vortoj por poezio aŭ kanto, tio estas, por tre konkreta uzo, sed ne por ĝenerala uzo.
Aliflanke estetikaĵo estas grava en lingvo, kaj tio dependas de ĝiaj vortoj.