目次へ

Mi tre ŝatas vortojn

fajrkapo,2012年7月7日の

メッセージ: 36

言語: Esperanto

fajrkapo (プロフィールを表示) 2012年7月14日 21:24:27

Mi faras etan resumo pri la voĉdonoj, kvankam ankoraŭ estas malsufiĉa samplo, sed eble ĝi estas reprezenta en Esperantio:

-9 jes
-5 ne
-4 indiferenta

TUTO: 18

Nu, ŝajnas ke al la plimulto de esperantistoj ĉi tie plaĉas la vortoj, malsamaj vortoj por esprimi ideon, kvankam ne troe. Nur sufiĉa vario por iaj vortoj...
Ĉiel, ĉi tiuj rezultoj ankoraŭ povus ŝanĝi.
Dankon al ĉiuj.

novatago (プロフィールを表示) 2012年7月15日 8:56:41

Techandra:Aldoni vortojn al Esperanto ne igos ĝin MALREGULA, la reguloj kiuj simpligas la lernadon ne estos ŝanĝitaj.
Kompreneble ne, sed tiu ne estas la afero. La afero estas aldoni vortojn nenecese. Multaj personoj plendas pro la grandega larĝo de la Esperanta vortaro, aldoni vortojn nenecese, ne malreguligos, sed ja stulte malfaciligos la lingvon kaj ĝian lernadon.

Tio ne signifas ke oni ne aldonu bezonatajn vortojn. Eble vi nur legis "Gerda malaperis", mi ne scias pri tio. Tiu libro estas lernolibro. La vortoj uzataj tie, estas nur por montri kiel funkcias la lingvon kaj kiel oni povas uzi ĝin. Tamen tio ne signifas ke oni uzu la vorton "kaŝobservisto" por diri "spiono" (kies radiko fakte estas en la baza radikaro kaj ankaŭ en Gerda malaperis) ĉar spiono ne nur observas kaŝe, ankaŭ aŭskultas, sploras, kaj faras ĉion, kio estas necesa por spioni; eĉ mortigi se ĝi estas necesa.

Unu afero estas aldoni bezonatan vorton, kiu precizigas signifon (Zamenhof mem multe faris tion) aŭ ĝi rilatas al io tute nova; alia afero estas aldoni vorton, kiu ne aldonas ion novan kaj ĝia ekzisto neniel helpas.

Ĝis, Novatago.

fajrkapo (プロフィールを表示) 2012年7月15日 11:37:37

novatago: Unu afero estas aldoni bezonatan vorton, kiu precizigas signifon (Zamenhof mem multe faris tion) aŭ ĝi rilatas al io tute nova; alia afero estas aldoni vorton, kiu ne aldonas ion novan kaj ĝia ekzisto neniel helpas.

Ĝis, Novatago.
Multfoje ja aldonas ion kiel vortojn pli mallongajn aŭ simple varion por povi priskribi vorton nur per alia vorto, estas pli komforta nano ol malgrandegulo, kaj estas interese priskribi ega se vi jam konas giganta, ekzemple.

Sed vi pravas ke alifoje ne estas necese aldoni novajn vortojn kiam esperantaj jam ekzistaj vortoj bonfunkcias, "Ne estas necese ripari ion kiu ne estas rompa"

novatago (プロフィールを表示) 2012年7月22日 12:00:25

fajrkapo:Multfoje ja aldonas ion kiel vortojn pli mallongajn aŭ simple varion por povi priskribi vorton nur per alia vorto, estas pli komforta nano ol malgrandegulo, kaj estas interese priskribi ega se vi jam konas giganta, ekzemple.
Mi ne konsentas kun tia rezonado ĉar malgrandegulo povus esti perfekte etulo, sen aldoni novan vorton. Tio fakte povus esti bona ekzemplo por neutila vorto se ĝi estus uzata tiel, kiel vi diras (nano havas pli konkretan signifon ol simple etulo). Krome estas personoj, kiuj opinias longan la vorton "maldekstra". Ĝi ne estas longa, tamen eĉ se tiu estus tiel, aŭ aliaj estas vere longaj, kial tio necesigas aldoni pli mallongaj vortojn? Un foje pli, tio ĉi estas diskuto pri estetikaĵoj.

Ĝis, Novatago.

fajrkapo (プロフィールを表示) 2012年7月23日 7:36:58

novatago: Krome estas personoj, kiuj opinias longan la vorton "maldekstra". Ĝi ne estas longa, tamen eĉ se tiu estus tiel, aŭ aliaj estas vere longaj, kial tio necesigas aldoni pli mallongaj vortojn? Un foje pli, tio ĉi estas diskuto pri estetikaĵoj.
Jes, ĝi estus la lingva ekonomio. Unue mi ŝatis tion, sed poste mi vidis ke ĝi nur malfaciligas la komprenon: tre mallongaj vortoj estas nek tre belaj nek facile kompreneblaj. Eble ĝi estas iom utilaj por iaj rimoj kaj iaj kantoj. Tial, oni metis la regulon pri la malmeto de la fina o en esperantaj vortoj por poezio aŭ kanto, tio estas, por tre konkreta uzo, sed ne por ĝenerala uzo.

Aliflanke estetikaĵo estas grava en lingvo, kaj tio dependas de ĝiaj vortoj.

Sahaquiel (プロフィールを表示) 2012年7月23日 10:33:11

fajrkapo:
novatago: Krome estas personoj, kiuj opinias longan la vorton "maldekstra". Ĝi ne estas longa, tamen eĉ se tiu estus tiel, aŭ aliaj estas vere longaj, kial tio necesigas aldoni pli mallongaj vortojn? Un foje pli, tio ĉi estas diskuto pri estetikaĵoj.
Jes, ĝi estus la lingva ekonomio. Unue mi ŝatis tion, sed poste mi vidis ke ĝi nur malfaciligas la komprenon: tre mallongaj vortoj estas nek tre belaj nek facile kompreneblaj. Eble ĝi estas iom utilaj por iaj rimoj kaj iaj kantoj. Tial, oni metis la regulon pri la malmeto de la fina o en esperantaj vortoj por poezio aŭ kanto, tio estas, por tre konkreta uzo, sed ne por ĝenerala uzo.

Aliflanke estetikaĵo estas grava en lingvo, kaj tio dependas de ĝiaj vortoj.
Tamen. kio estas bela estetike, ŝanĝas de unu homo al alia. Kio por unuj estas beleco por aliaj la sama afero estas malbelecego. Pro tio ni ne povas krei novajn vortojn, nur por la "estetika neceso". Novaj vortoj nepre kie vere estas bezonataj, ne por mallongigi.

先頭にもどる