Đi đến phần nội dung

Mi tre ŝatas vortojn

viết bởi fajrkapo, Ngày 07 tháng 7 năm 2012

Tin nhắn: 36

Nội dung: Esperanto

robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 23:20:48 Ngày 08 tháng 7 năm 2012

Vole-nevole oni aldonos vortojn al Esperanto. Kiam Zamenhof publikigis la unuan lernolibron la 26an de julio de 1887, oni ne havis aviadilojn, nek televidilojn, nek komputilojn. Nun oni havas Ipodojn, ktp. La homaro ade inventos novajn aĵojn aŭ malkovros novajn malsanojn aŭ bestojn, ktp. Ni devos havi vortojn por ili. Ekzemple "bradipo" - en la germana "Faultier" - jes E povus uzi tiun principon kaj uzi "pigrabesto" sed ĉu tio estas facile komprenebla vorto? Mi ankaŭ preferus la vorton "oklukuracisto" al "oftomologo", sed E jam havas tiujn vortojn kaj mi ne kredas ke la uzantaro ne simple lasos fali ilin.

Epovikipedio (Xem thông tin cá nhân) 01:22:03 Ngày 09 tháng 7 năm 2012

robbkvasnak:Vole-nevole oni aldonos vortojn al Esperanto. Kiam Zamenhof publikigis la unuan lernolibron la 26an de julio de 1887, oni ne havis aviadilojn, nek televidilojn, nek komputilojn. Nun oni havas Ipodojn, ktp. La homaro ade inventos novajn aĵojn aŭ malkovros novajn malsanojn aŭ bestojn, ktp. Ni devos havi vortojn por ili. Ekzemple "bradipo" - en la germana "Faultier" - jes E povus uzi tiun principon kaj uzi "pigrabesto" sed ĉu tio estas facile komprenebla vorto? Mi ankaŭ preferus la vorton "oklukuracisto" al "oftomologo", sed E jam havas tiujn vortojn kaj mi ne kredas ke la uzantaro ne simple lasos fali ilin.
Vi pravas.

Kaj kie vi legis ke Esperanto estis pulikigita la 26an de julio 1887 ?

cellus (Xem thông tin cá nhân) 19:50:50 Ngày 09 tháng 7 năm 2012

Snajpero ne estas nur angla vorto. se mi bone memoras ĝi ankaŭ ekzistas en la rusa kaj pola lingvoj. Se oni volus esti pli purisma oni povus ja paroli pri kaŝpafisto aŭ embuskpafisto.

robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 19:57:57 Ngày 09 tháng 7 năm 2012

Epovikipedio:
robbkvasnak:

Kaj kie vi legis ke Esperanto estis pulikigita la 26an de julio 1887 ?
http://eo.wikipedia.org/wiki/Unua_Libro

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 20:52:14 Ngày 09 tháng 7 năm 2012

novatago:
Cuando uno aprende un idioma, se adapta a como lo hablan los que ya lo hablan; no les obliga a cambiarlo por una cuestión de opinión. Hay que recordar y entender que el esperanto solo tiene sentido de existir si todos aprendemos y hablamos el mismo esperanto.
Sed tie ĉi eĉ ne estas la hispanlingva forumparto! shoko.gif

fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 23:36:53 Ngày 09 tháng 7 năm 2012

novatago:Kiam oni lernas lingvon, oni adaptiĝas al kielo jam parolata de tiuj kiuj jam parolas ĝin; oni ne devigas ilin ŝanĝi ĝin pro opiniafero. Oni devas memori kaj kompreni ke Esperanto nur ekzistosencas se ĉiuj lernas kaj parolas la saman Esperanton
Esperante

Techandra (Xem thông tin cá nhân) 00:32:31 Ngày 10 tháng 7 năm 2012

antoniomoya:
Techandra:Mi pensas, ke estas tre utile havi almenaŭ unu aŭ du aliajn vortojn por esprimi diference ideojn.
Ĉio kio oni povas diri en Esperanto uzante bazajn radikojn,oni devas diri per ili. Ĉu ni ne volis regulan, klaran kaj facil-lerneblan lingvon?
Aldoni vortojn al Esperanto ne igos ĝin MALREGULA, la reguloj kiuj simpligas la lernadon ne estos ŝanĝitaj. Temas pri povi elekti inter iuj (ne tro multaj) vortoj tiun, kiu estas la plej taŭga laŭ la okazo. Ekzemple, per bazaj radikoj oni povus diri "kaŝobservisto observas nin!" sed sonas pli bone "spiono observas nin!". Kaj en poezio estas tre grava afero.
Ŝajne, kion vi plej timas estas havi enorman, grandegan, gigantan vortaron. Sed mi pensas, ke ne indas prizorgi tion ĉar ĉiam E-a vortaro nepre estos pli eta ol ĉiu ajn de nacia lingvo. Kaj ne ni, kiuj skribas ĉi tie kontrolos la kvanton da vortoj kreataj kaj kreotaj, ili nur ekestos uzataj se estas bezonataj.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 05:46:59 Ngày 10 tháng 7 năm 2012

fajrkapo:
novatago:Kiam oni lernas lingvon, oni adaptiĝas al kielo jam parolata de tiuj kiuj jam parolas ĝin; oni ne devigas ilin ŝanĝi ĝin pro opiniafero. Oni devas memori kaj kompreni ke Esperanto nur ekzistosencas se ĉiuj lernas kaj parolas la saman Esperanton
Esperante
Mi scias - mi nur surpriziĝis, ĉar mi tiel ofte vidis tiun subskribon en la hispanlingva forumparto. okulumo.gif

antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 06:51:50 Ngày 10 tháng 7 năm 2012

darkweasel:
fajrkapo:
novatago:Kiam oni lernas lingvon, oni adaptiĝas al kielo jam parolata de tiuj kiuj jam parolas ĝin; oni ne devigas ilin ŝanĝi ĝin pro opiniafero. Oni devas memori kaj kompreni ke Esperanto nur ekzistosencas se ĉiuj lernas kaj parolas la saman Esperanton
Esperante
Mi scias - mi nur surpriziĝis, ĉar mi tiel ofte vidis tiun subskribon en la hispanlingva forumparto. okulumo.gif
Jes, temas pri "vosteto" kiun Novatago aldonis al sia subskribo. Mi havas iun hispanan amikon kiu ankaŭ faras tion, kaj vi legas la saman (fojfoje faman) frazon ĉiufoje ke vi ricevas retpoŝton de li.

Amike.

fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 10:20:43 Ngày 10 tháng 7 năm 2012

Techandra:
Aldoni vortojn al Esperanto ne igos ĝin MALREGULA, la reguloj kiuj simpligas la lernadon ne estos ŝanĝitaj. Temas pri povi elekti inter iuj (ne tro multaj) vortoj tiun, kiu estas la plej taŭga laŭ la okazo. Ekzemple, per bazaj radikoj oni povus diri "kaŝobservisto observas nin!" sed sonas pli bone "spiono observas nin!". Kaj en poezio estas tre grava afero.
Ŝajne, kion vi plej timas estas havi enorman, grandegan, gigantan vortaron. Sed mi pensas, ke ne indas prizorgi tion ĉar ĉiam E-a vortaro nepre estos pli eta ol ĉiu ajn de nacia lingvo. Kaj ne ni, kiuj skribas ĉi tie kontrolos la kvanton da vortoj kreataj kaj kreotaj, ili nur ekestos uzataj se estas bezonataj.
Tute prave!, kaj bonega ekzemplo tiu pri spiono.

Quay lại