Přejít k obsahu

Mi tre ŝatas vortojn

od uživatele fajrkapo ze dne 7. července 2012

Příspěvky: 36

Jazyk: Esperanto

fajrkapo (Ukázat profil) 7. července 2012 12:39:29

Spite ke la unua intenco de Esperanto estis ne havi grandan vortaron por esti facila kaj lernebla lingvo, malsamaj vortoj por esprimi la saman ideon tre plaĉas al mi, ĉar mi opinias ke ili riĉigas kaj beligas lingvon.
Estas interese kelkfoje por mi havi la eblon povi diri ion per malsamaj vortoj kaj ne nur per unu kaj ĝia vortarpriskribo, ekzemple malliberejo, aŭ prizono aŭ karcero, malsanulejo aŭ hospitalo, maljuna aŭ olda, malvarma aŭ frida, malfermita aŭ ovrita, ktp. Eble kelkfoje inverse kiel litejo, anstataŭ hotelo.
Ankaŭ tre plaĉus al mi se ĉe iuj kunmetaĵoj oni povus uzi nekunmetaĵon, kiel kapkuseno aŭ litkuseno.

Estas vortoj kie tio ĉi ne estas preskaŭ necese, kiel arbo, rizo, akvo, birdo, ktp, ktp, ĉar ili estas tre bazaj vortoj, male al aliaj pli kompleksaj vortoj kiel tiuj supraj, eble ankaŭ ne estus necese malsamaj vortoj tie, sed ili tre plaĉas al mi, kaj krom mi opinias ke tio ne estas tiom malfacilaĵo por lingvo, sed riĉaĵo, kaj la homa menso necesas sinonimojn kaj antonimojn, samsignifajn kaj malsamsignifajn vortojn, fakte ĝi estas realo kiu trudiĝas.

Por tiuj hispanparolantoj mi metas ĉi tie fadenon kie oni parolas pri ĉi tioVia teksto...

Sahaquiel (Ukázat profil) 7. července 2012 21:07:17

En la hispana mi tre ŝatas samsignifajn vortojn kaj malsamsignifajn vortojn, sed en Esperanto ne. ĉar tio plikomplikigas la lingvon, kaj laŭ mi ne beligas ĝin, almenaŭ ne ĉiam. Lasu Esperanto estu simplan kaj plenpovan tiel.

darkweasel (Ukázat profil) 7. července 2012 21:34:55

Kie estas oportune kaj klare uzi kunmetaĵon, oni uzu ĝin.

fajrkapo (Ukázat profil) 7. července 2012 21:41:08

Sahaquiel:En la hispana mi tre ŝatas samsignifajn vortojn kaj malsamsignifajn vortojn, sed en Esperanto ne. ĉar tio plikomplikigas la lingvon, kaj laŭ mi ne beligas ĝin, almenaŭ ne ĉiam. Lasu Esperanto estu simplan kaj plenpovan tiel.
Jes, mi komprenas vin. Ĉiel, mi tradukos tie ĉi la opinion de la forumano Hispanio, en la sama ligilo kiu mi antaŭe metis, ĉar mi tre ŝatas tiun ĉi vidpunkton:

"Mi konsentas pri la "pruntitaj" sinonimoj.
Sed devu esti samekzistado (coexistencia) inter la vortoj formataj per "mal-" kaj la aliaj.

Mi opinias ke tiuj formataj per "mal-" (malfermi, malvarma, malbona) estas idealaj por tiuj kiuj komencas lerni la lingvon, aŭ kiuj ankoraŭ ne estas ekspertaj; Aliflanke la aliaj (ovri, frida, mava) estas por ekspertuloj, veteranoj, kc.

Parenteze, estas bone scii ambaŭ kieloj. Oni neniam scias".

darkweasel (Ukázat profil) 7. července 2012 22:03:50

Fakte pruntitajn internaciajn vortojn por specialaj aĵoj mi trovas multe malpli ĝenaj ol abomenaĵoj kiel ovri, kiuj utilas eble en poezio, sed certe ne en ĝenerala uzado, eĉ ne fare de "spertuloj".

Esperanto devas resti simpla, kaj ideale ne havu "stilon de komencantoj" tre kontrastan al "stilo de spertuloj".

Tamen por kio utilas tiu ĉi diskuto ...? Ĉiuokaze decidas la granda parolantaro, ne ni en iu obskura fadeno de retforumo.

fajrkapo (Ukázat profil) 7. července 2012 22:27:49

darkweasel:Fakte pruntitajn internaciajn vortojn por specialaj aĵoj mi trovas multe malpli ĝenaj ol abomenaĵoj kiel ovri, kiuj utilas eble en poezio, sed certe ne en ĝenerala uzado, eĉ ne fare de "spertuloj".

Esperanto devas resti simpla, kaj ideale ne havu "stilon de komencantoj" tre kontrastan al "stilo de spertuloj".

Tamen por kio utilas tiu ĉi diskuto ...? Ĉiuokaze decidas la granda parolantaro, ne ni en iu obskura fadeno de retforumo.
Nu, per tiu sinteno por kio paroli pri io ajn?, se ĉi tio estas tiom obskura kiel vi diras, nenio sencas ĉi tie...

La Spertulstilo kiel vi diras estus kaj estas limata al iuj konkretaj vortoj, ne estas iun problemo, same kiel mi tute ne scias ĉiujn esperantajn bazajn aŭ simplajn vortojn, kaj ekzemple, ovri mi ne komprenas kial povas esti abomenaĵo, ĉiel ĝi estas en PIV kaj estas Esperanta vorto, kaj alikiele ke oni ne estu preninte tiun vorton kaj aliajn samstile. (malfermi ankaŭ povus esti abomenaĵo por aliaj por diri la malon al fermi, aŭ malbona, malvarma, kc).

Epovikipedio (Ukázat profil) 7. července 2012 22:45:16

Fakte, mi ne ŝatas iujn ajn vortojn, nur tiujn de la pra-esperanto.

(Noto: Jen mia mesaĝo pri Pra-esperanto: klaku)

Sahaquiel (Ukázat profil) 7. července 2012 23:38:01

fajrkapo:
Sahaquiel:En la hispana mi tre ŝatas samsignifajn vortojn kaj malsamsignifajn vortojn, sed en Esperanto ne. ĉar tio plikomplikigas la lingvon, kaj laŭ mi ne beligas ĝin, almenaŭ ne ĉiam. Lasu Esperanto estu simplan kaj plenpovan tiel.
Jes, mi komprenas vin. Ĉiel, mi tradukos tie ĉi la opinion de la forumano Hispanio, en la sama ligilo kiu mi antaŭe metis, ĉar mi tre ŝatas tiun ĉi vidpunkton:

"Mi konsentas pri la "pruntitaj" sinonimoj.
Sed devu esti samekzistado (coexistencia) inter la vortoj formataj per "mal-" kaj la aliaj.

Mi opinias ke tiuj formataj per "mal-" (malfermi, malvarma, malbona) estas idealaj por tiuj kiuj komencas lerni la lingvon, aŭ kiuj ankoraŭ ne estas ekspertaj; Aliflanke la aliaj (ovri, frida, mava) estas por ekspertuloj, veteranoj, kc.

Parenteze, estas bone scii ambaŭ kieloj. Oni neniam scias".
Mi pensas ke spertulo scius uzi la lingvon sen aĉigi ĝin per nebezonataj sinonimoj. Mal- estas unu el plej plenpovaj iloj de Esperanto, ne nur uzinda sed uzenda. La lingvo devu esti la saman por komecantoj ol spertuloj. Se spertuloj ekas uzi novajn vortojn ke komencantoj ne komprenus per la simpla studado de la regula Esperanto, tiu dialektigus la lingvon.

Sahaquiel (Ukázat profil) 7. července 2012 23:39:28

Kaj pri PIV, ĝi enhavas vortaĉojn kiel snajpero.... Lasttempe ŝajnas ke PIV angligas kaj francigas Esperanton.

Tempodivalse (Ukázat profil) 8. července 2012 0:55:46

Kaj pri PIV, ĝi enhavas vortaĉojn kiel snajpero.... Lasttempe ŝajnas ke PIV angligas kaj francigas Esperanton.
Jen vorto precipe malŝatata de mi. Sendube ekzistas kunigo de vortoj zamenhofaj kiu esprimus la signifon saman, ĉu? "Kaŝpafisto" aŭ "precizpafisto", laŭbezone, neete pli taŭgas.

La nuntempa emo enigi tiajn novvortismojn en la lingvon estas rezistinda. Kvankam mi ĝenerale konsentas ke Esperanto enhavu kelkajn sinonimojn por kapabli bonstile kaj malmonotone skribi, al mi ŝajnas ke ne ekzistu tiom da ili kiom en lingvoj naciaj; ĉar tio la lingvon malfaciligas. Ni balancon bezonas.

Certe, al mi plaĉas havi sinonimojn de oftaj adjektivoj kiel "granda" (ega, gargantua, kolosa, ktp). Pere de ili, la lingvo iĝas multkolora kaj fleksebla en la manoj de spertulo; oni ne devigatas ripeti la saman vorton en unu paragrafo pro manko de alivortoj. Sed por tre detalaj terminoj, plej indas elpensi kunmetaĵojn (kiel en la ĉi-supra ekzemplo de "snajpero" ) anstataŭ ekuzi anglaĵojn netuje kompreneblajn.

Zpět na začátek