Tästä sisältöön

Vivu Sankta Fermino!

fajrkapo :lta, 7. heinäkuuta 2012

Viestejä: 8

Kieli: Esperanto

fajrkapo (Näytä profiilli) 7. heinäkuuta 2012 18.00.51

"Unua de januaro, dua de februaro,
tria de marto, kvara de april´,
kvina de majo, sesa de junio
sepa de julio, ¡SANKTA FERMIN´!

Al Pamplon´ devu iri ni,
kun unu ŝtrumpo, kun unu ŝtrumpo,
al Pamplon´ devu iri ni
kun unu ŝtrump´ kaj ŝtrumpetil´."

fajrkapo (Näytä profiilli) 8. heinäkuuta 2012 19.48.42

Mi metas la sekvan ligilon kun amuzaj kantetoj de Sankta Fermino:
Via teksto...
-El carrito del helao: La glaciaĵa ĉareto
-Todos queremos más: Ĉiuj ni volas plu
-Pobre de mi: Bedaŭrinda mi
-KAJ Uno de enero: Unua de januaro!!

Ĝuu la feston kaj vivu Hispanio!

fajrkapo (Näytä profiilli) 11. heinäkuuta 2012 12.37.00

La vilaĝbovinoj eskapis jam for ¡riau, riau! (bis).
kaj diris la urbestro: "nenui" foriru, "nenui" nun ŝercu, ke estas "brutareĉo" ¡riau, riau! (bis).
Ili nin lasis solajn, ni la de Tudelo, kaj tial ni kantas, tiel ajn maniere, ili nin lasis solajn, ni la de Kasteĥon´, ¡Kaj supre´l vinilo, kaj supre l´ vinilo, kaj supre´l alkohol! !
Unua de januaro, dua de februaro, tria de marto, kvara de april´...ridulo.gif
(nenui:neniu, brutareĉo: brutaraĉo...)

Las vacas del pueblo ya se han "escapao" ¡riau, riau! (bis).
Y ha dicho el "alcaide" que no salga "naide", que no anden con bromas, que es "mu mal ganao" ¡riau, riau! (bis).
Nos han "dejao" solos a los de Tudela, por eso cantamos, de cualquier manera, nos han "dejao" solos a los de Castejón, ¡arriba la bota, arriba la bota, arriba el porrón!
Uno de enero, dos de febrero, tres de marzo, cuatro de abril, cinco de mayo, seis de junio, siete de julio: San Fermín.
A Pamplona hemos de ir, con una media, con una media, a Pamplona hemos de ir, con una media y un calcetín.

Jen la ligilo kun la muziko: Via teksto...

dobri (Näytä profiilli) 11. heinäkuuta 2012 14.04.27

Ŝajnas al mi, ke dum la festo vi konsumis sufiĉe multe da alkoholo, ĉar viaj mesaĝoj restas por mi nekompreneblaj.

fajrkapo (Näytä profiilli) 11. heinäkuuta 2012 14.21.36

dobri:Ŝajnas al mi, ke dum la festo vi konsumis sufiĉe multe da alkoholo, ĉar viaj mesaĝoj restas por mi nekompreneblaj.
kiuj mesaĝoj?, kio estas nekomprenebla por vi? metu ekzemkplojn kaj mi klarigos al vi, ridulo.gif.
Parenteze, mi bedaŭrinde ne estas en la festo, kiu estas en la nordo, kaj mi estas sudano. Se mi estus en la festo vi ne tute vidus miajn ajnajn mesaĝojn, okulumo.gif

dobri (Näytä profiilli) 11. heinäkuuta 2012 14.32.29

Citaĵo:
La vilaĝbovinoj eskapis jam for ¡riau, riau! (bis).
kaj diris la urbestro: "nenui" foriru, "nenui" nun ŝercu, ke estas "brutareĉo" ¡riau, riau! (bis).
Ili nin lasis solajn, ni la de Tudelo, kaj tial ni kantas, tiel ajn maniere, ili nin lasis solajn, ni la de Kasteĥon´, ¡Kaj supre´l vinilo, kaj supre l´ vinilo, kaj supre´l alkohol! !
Unua de januaro, dua de februaro, tria de marto, kvara de april´...ridulo.gif
(nenui:neniu, brutareĉo: brutaraĉo...)

Mi ne certis, ĉu tio estas raporto el la festo aŭ vortoj de la kanto. Bovinoj kutime blekas:"bee". Neniam mi aŭdis bovinon diri:"riau!
Ĉu Tudelo kaj Kasteĥo estas nomoj de vilaĝoj? Vinilo laŭ PIV estas ĥemia kombinaĵo!

fajrkapo (Näytä profiilli) 11. heinäkuuta 2012 14.48.36

dobri:
Mi ne certis, ĉu tio estas raporto el la festo aŭ vortoj de la kanto. Bovinoj kutime blekas:"bee". Neniam mi aŭdis bovinon diri:"riau!
Ĉu Tudelo kaj Kasteĥo estas nomoj de vilaĝoj? Vinilo laŭ PIV estas ĥemia kombinaĵo!
Haha, ne amiko, estas la kantvortoj, ĉu vi ne vidis la ligilon...estas populara kaj kampa kanto, kaj riau riau ,diras la homoj de la festo.
Jes, Tudelo kaj Kasteĥon estas hispanaj urbetoj, vilaĝoj
Vinilo estas esperanta malamiko, ĉar mi volas diri: ilo por drinki vinon, vinilo, (hispane estas BOTA kaj PORRÖN, sed ne estas rekta traduko, tiel vinilo bonas ĉi nun.

fajrkapo (Näytä profiilli) 13. heinäkuuta 2012 19.48.43

BEDAŬRINDA MI:
"Bedaŭrinda mi, bedaŭrinda mi, jam finis la festoj de Sankta Fermin´!" Bis.

Pobre de mi: Bedaŭrinda mi, en la dua mesaĝo de ĉi tiu fadeno estas la muziko de ĉi tiu kanteto-
Ĝis la venonta jaro Sankta Fermino!!!

Takaisin ylös