Pri Lernu!
Epovikipedio-tól, 2012. július 11.
Hozzászólások: 5
Nyelv: Esperanto
Epovikipedio (Profil megtekintése) 2012. július 11. 13:46:07
Pri mia mesaĝo La antaŭulo de Esperanto mi estis korektita de kelkaj uzantoj, do ili ne respektis la subjekton. Mi scias kion mi skribas ĉar mi parolas Esperanton je alta nivelo. Se "predecessor" estas "antaŭulo", mi uzos ĉi tiun vorton, eĉ se "antaŭulo" temas pri ulo.
Mi sentas ke kelkaj klaŭnoj korektos mian mesaĝon.
dobri (Profil megtekintése) 2012. július 11. 14:08:49
Multaj homoj inkluzive min amuzas sin per diskutado en Lernu! Tial bonvolu ne ofendadi, kiam iu strebas korekti vin. Ne ĉiu regas la lingvon bonege!
fajrkapo (Profil megtekintése) 2012. július 11. 14:34:02
Ankaŭ ne ni necesas insulti unuj al la aliaj...)
darkweasel (Profil megtekintése) 2012. július 11. 14:48:55
raffadalbo (Profil megtekintése) 2012. július 13. 20:15:25
darkweasel:retforumo ne estas taŭga loko por ofendiĝi pro bagatelojDarkweasel pravas, Epo!
Verdire, mi legis vian fadenon pri "pra-Esperanto" (tre interesan!) kaj mi konsentas ke pli multe da homoj parolis pri la gramatiko (precize pri "antaŭulo" ) ol pri la temo de la fadeno. Vi pravas plendi: la homoj estus devinta diskuti pri la sufikso "ulo" alie, ne en la sama fadeno.
Sed ĉiuj en tiu forumaro devas pacienci. Ni estas malsamaj homoj el malsamaj landoj kun malsamaj konoj; kaj ofte ni skribas sen profunda pripenso.
Do, mi rediras, Darkweasel pravas. Tiuj estas bagateloj kaj oni devas toleri ilin!
Amike