К содержанию

Pri Lernu!

от Epovikipedio, 11 июля 2012 г.

Сообщений: 5

Язык: Esperanto

Epovikipedio (Показать профиль) 11 июля 2012 г., 13:46:07

Mi ŝatas lernu!, mi ne volas forlasi ĉi tiun ttt-ejon. Sed, mi volas paroli pri io.

Pri mia mesaĝo La antaŭulo de Esperanto mi estis korektita de kelkaj uzantoj, do ili ne respektis la subjekton. Mi scias kion mi skribas ĉar mi parolas Esperanton je alta nivelo. Se "predecessor" estas "antaŭulo", mi uzos ĉi tiun vorton, eĉ se "antaŭulo" temas pri ulo.

Mi sentas ke kelkaj klaŭnoj korektos mian mesaĝon.

dobri (Показать профиль) 11 июля 2012 г., 14:08:49

Kara Epo!
Multaj homoj inkluzive min amuzas sin per diskutado en Lernu! Tial bonvolu ne ofendadi, kiam iu strebas korekti vin. Ne ĉiu regas la lingvon bonege!

fajrkapo (Показать профиль) 11 июля 2012 г., 14:34:02

Vi jam esprimis vian ĝenecon en tiu fadeno, ne reĝenu alifoje, por kio ĝi servas?. Se iu korektis vin pri la uzo de ulo por aĵoj, korektu lin dirante ke ja ulo povas esti uzata por aĵoj iafoje.
Ankaŭ ne ni necesas insulti unuj al la aliaj...)

darkweasel (Показать профиль) 11 июля 2012 г., 14:48:55

retforumo ne estas taŭga loko por ofendiĝi pro bagateloj ridulo.gif

raffadalbo (Показать профиль) 13 июля 2012 г., 20:15:25

darkweasel:retforumo ne estas taŭga loko por ofendiĝi pro bagateloj ridulo.gif
Darkweasel pravas, Epo!

Verdire, mi legis vian fadenon pri "pra-Esperanto" (tre interesan!) kaj mi konsentas ke pli multe da homoj parolis pri la gramatiko (precize pri "antaŭulo" ) ol pri la temo de la fadeno. Vi pravas plendi: la homoj estus devinta diskuti pri la sufikso "ulo" alie, ne en la sama fadeno.

Sed ĉiuj en tiu forumaro devas pacienci. Ni estas malsamaj homoj el malsamaj landoj kun malsamaj konoj; kaj ofte ni skribas sen profunda pripenso.

Do, mi rediras, Darkweasel pravas. Tiuj estas bagateloj kaj oni devas toleri ilin!
Amike ridulo.gif

Наверх