去目錄頁

Vorta ordo en Esperanto?

awake, 2007年9月22日

讯息: 11

语言: Esperanto

awake (显示个人资料) 2007年9月22日下午6:43:12

Teorie, oni povas uzi iun ajn vortan ordon en Esperanto.

viro kaptis fiŝon
viro fiŝon kaptis
fiŝon kaptis viro
fiŝon viro kaptis

ktp

Tamen, normale, oni uzas la unuan (SVO). Mi ofte scivolis, ĉu Zamenhof intencis, ke oni uzu la vortan ordon de sia denaska lingvo? Aŭ, ĉu Zamenhof intencis ke la SVO-a ordo estu la plej uzita de la komenco de nia lingvo.

Eble, la unuaj esperantistoj havis denaskajn lingvojn je SVO-a ordo, kaj ili igas tiun ordon esti establita? Efektive, Zamenhof Mem uzis la SVO-an ordon; do aliaj homoj nature estus emita kopii lin.

Simajro (显示个人资料) 2007年9月22日下午7:50:15

Kara amiko, Zamenhof elektis la SVO-an ordon por Esperanto ĉar efektive ĝi estas la plej ofte uzata en la mondaj lingvoj.

sandman85 (显示个人资料) 2007年9月26日下午9:57:13

Multaj lingvoj uzas diferenca vortorton, ke Zamenhof kompromisis kaj permesis multaj vortorton. Tio helpas por nekonfuzas parolantojn de Esperanto.

Mi denaske parolas Angla, ke mi uzas la SVO vortorton. Sed multaj homoj estas familiara kun diferenca vortortojn, ke ili nebezonas por lernas nova vortortojn.

Sxak (显示个人资料) 2007年9月27日下午2:13:40

Simajro:Kara amiko, Zamenhof elektis la SVO-an ordon por Esperanto
Sed laŭ mia scio Zamenhof nniam elektis tian vortordon... Mi memoras, ke li aprobis slavan vortodon, kiu ofte sed en ĉiam estas SVO
Kaj nun mi trovis tion...
Zamenhof:
Kelkaj Esperantistoj pensas, ke mi uzas en miaj verkoj stilon slavan. Tia opinio estas tute erara. Estas vero, ke slavoj ofte posedas en Esperanto pli bonan stilon, ol germanoj aŭ romanoj; sed tio ĉi venas ne de tio, ke la stilo en Esperanto estas slava, sed nur de tio, ke la slavaj lingvoj havas vortordon pli simplan kaj sekve ankaŭ pli proksiman al la vortordo en Esperanto. La vera stilo Esperanta estas nek slava, nek germana, nek romana, ĝi estas — aŭ almenaŭ devas esti — nur stilo simpla kaj logika.

horsto (显示个人资料) 2007年9月27日下午5:48:27

Ŝak:

Dankon ŝak por tiu klarigo. Estas ĉiam plezuro legi la klaran kaj logikan stilon de tekstoj de Zamenhof.

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年10月28日下午9:40:24

Rusa lingvo pro sia enhavo de akuzativo ne ĉiam uzas "rektan vortordon" (SVO).
Ekzemple, la rusa ĉiam uzas en dialogoj de verkaĵoj jenan ordon - VSO.
Tio estas: "diris li" aŭ "respondis ŝi" aŭ "klarigis estro la situacion" kaj similaj.

mnlg (显示个人资料) 2007年10月29日上午12:17:20

Interese, T. Kaj kion oni kutime uzas en parolo?

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年10月29日上午6:22:20

mnlg:Interese, T. Kaj kion oni kutime uzas en parolo?
Tio dependas de situacio, sed plej ofte, certe, estas uzata SVO-ordo.
Kiam necesas ion emfazi, tion oni faras aŭ intonacie, aŭ starigante necesan vorton antaŭe.

Меня Вы спросили о порядке слов в русском языке.
Min vi demandis pri vortordo en la rusa.

Matthieu (显示个人资料) 2007年10月29日上午9:15:24

Do ĉiaj vortordoj eblas, kiel en Esperanto?

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年10月29日上午11:10:54

Mutusen:Do ĉiaj vortordoj eblas, kiel en Esperanto?
Almenaŭ en la rusa - jes.

回到上端