Đi đến phần nội dung

-Iĝi

viết bởi Riano, Ngày 17 tháng 7 năm 2012

Tin nhắn: 18

Nội dung: Esperanto

Riano (Xem thông tin cá nhân) 03:24:06 Ngày 17 tháng 7 năm 2012

Ofte, mi legas "fariĝi" kiam sufiĉus por mi "iĝi." Ĉu oni do povas klarigi al mi, ĉu la signifo angla estas "to be made"? Ekzemple, "La teraso fariĝis tute malhela." (Paŝoj al Plena Posedo, Paŝo Dekkvara) ĉu la signifo angla estas "The terrace *was made* totally dark."?

Ankaŭ mi fojfoje vidas, ke oni diras ekzemple, "Li vidiĝas" anstataŭ "Li estas vidata". Ĉu ili estas same? Se ne, kiel akcepteble estas diri -iĝi anstataŭ -ata/ita/ota?

Antaŭdankon!

P.S: Malsamteme: ĉu oni povas klarigi al mi la malsamon inter percepti kaj rimarki? Ambaŭ estas difinata kiel "to notice".

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 06:59:06 Ngày 17 tháng 7 năm 2012

iĝi = fariĝi

esti x-ata = iu alia x-as la subjekton
x-iĝi = eble iu alia x-as la subjekton, eble la subjekto mem "kulpas"

Por la diferenco inter rimarki kaj percepti mi rekomendas la Retan Vortaron.

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 08:42:45 Ngày 17 tháng 7 năm 2012

Ekzemple, "La teraso fariĝis tute malhela." (Paŝoj al Plena Posedo, Paŝo Dekkvara) ĉu la signifo angle estas "The terrace *was made* totally dark."?
Ne. Pli bona traduko estus The terrace became dark or grew dark.

La demando - kiu au kiel la teraso fariĝis malhela estas ne respondebla. Tamen, ĉu ne la teraso fariĝis malluma pli ol malhela?

tommjames (Xem thông tin cá nhân) 09:44:19 Ngày 17 tháng 7 năm 2012

Riano:kiel akcepteble estas diri -iĝi anstataŭ -ata/ita/ota?
Oni povas uzi -iĝ anstataŭ vera pasivo precipe kiam oni ne zorgas pri la agento de la ago. Se oni diras pasivan frazon "la fenestro estis rompita", tio signifas ke iu rompis la fenestron. Sed en "la fenestro rompiĝis", tio signifas ke ĝi simple fariĝis en rompan staton. Pro tio ke la frazo temas pri ŝanĝiĝo de stato, tia frazo plej ofte uziĝas kiam oni ne zorgas pri la kaŭzinto, kaj ne volas atentigi lin. (Rimarku ke en tiu lasta frazo mi ĝuste tiel uzis "uziĝas" ).

En iuj lingvoj tia frazkonstruo nomiĝas "meza voĉo". PAG uzas la terminon "mediala"; ie inter aktiva kaj pasiva.

Por montri la kaŭzinton en tia frazo oni kutime uzus "pro", do "la fenestro rompiĝis pro la tertremo", sed certe ne "la fenestro rompiĝis de la tertremo". La ĉi-lasta estas fuŝfrazo evitinda.

marcuscf (Xem thông tin cá nhân) 14:03:21 Ngày 17 tháng 7 năm 2012

Laŭ mia lingvosento, “-iĝi” kaj “esti -ita/-ata” ne estas egalaj.

“-iĝi” signifas “per si mem”, “al si mem”, “ŝanĝi sin en novan staton”, “ĉi tiu verbo ne havas objekton”, foje “oni ne scias la aganton”, kaj aliaj variaĵoj de signifoj.

“esti -ita/-ata” signifas “io simple estas en la stato -ita/-ata”, “iu alia (nekonato) kaŭzis tion” aŭ “iu alia (menciita per la prepozicio «de») kaŭzis tion”, kaj tiel plu.

En kelkaj okazoj, la diferenco estas tre subtila (aŭ tute ne ekzistas), kaj ne indas pensi pri ĝi. Sed ĝenerale mi pensas ke oni ne povas simple anstataŭigi pasivon per -iĝi senpense.

La pluvo komenciĝis ≠ La pluvo estis komencita (kiu komencis la pluvon??)

tommjames (Xem thông tin cá nhân) 14:26:53 Ngày 17 tháng 7 năm 2012

La pluvo komenciĝis ≠ La pluvo estis komencita (kiu komencis la pluvon??)
+1, bona ekzemplo!

Riano (Xem thông tin cá nhân) 15:01:54 Ngày 17 tháng 7 năm 2012

sudanglo:
Tamen, ĉu ne la teraso fariĝis malluma pli ol malhela?
Ne. Se vi volas kontroli, tio troviĝas je la paĝo 99 je la komenco de la paĝo.

Dankon al vi ĉiuj pro/por viaj klarigoj.

Sed, ekzemple, en la profilo de Erinja, ŝi diras: (la angla kiel ĝi paroliĝis antaŭ la norman-franca invado de 1066). Ĉu "kiel ĝi estis parolata" povus esti ĝusta ankaŭ?

Dankon!

P.S: Ĉu mi neniam diru iĝi sen prefikso?

tommjames (Xem thông tin cá nhân) 15:43:48 Ngày 17 tháng 7 năm 2012

Ĉu "kiel ĝi estis parolata" povus esti ĝusta ankaŭ?
Jes, tio estus tute ĝusta.

Hyperboreus (Xem thông tin cá nhân) 15:45:08 Ngày 17 tháng 7 năm 2012

Forigite

Riano (Xem thông tin cá nhân) 17:41:16 Ngày 17 tháng 7 năm 2012

Hyperboreus:
Riano:P.S: Ĉu mi neniam diru iĝi sen prefikso?
Ĉu ne? Ekzemple "Danke al tiu ĉi kurso, Sinjoro X iĝis kompetentulo de tiu ĉi fako."
Ĉu fariĝi estas la samo kiel iĝi, do?

Quay lại