Sisu juurde

Famaj esperantistoj

kelle poolt robbkvasnak, 22. juuli 2012

Postitused: 30

Keel: Esperanto

antoniomoya (Näita profiili) 22. juuli 2012 16:31.16

Svedo kiu rilatas angle kun koreo kaj brazilano sentas sin nur svedo kiu uzas la anglan, li ne sentas sin anglalingvano. Kontraste, svedo kiu rilatas per Esperanto kun koreo kaj brazilano sentas sin esperantisto kaj sentas ke ankaŭ la du aliaj estas esperantistoj, kaj ke la tri apartenas al iu speciala kultursfero. Eĉ se oni ege bone regas la anglan, neanglalingvano ne sentas ke tio havigas al li anglosaksan identecon. Kun Esperanto okazas la malo.

(Majstro Claude Piron)

darkweasel (Näita profiili) 22. juuli 2012 17:05.17

Tjeri:Esperantisto estas ne tiu, kiun tiel nomas deklaracio de iu aŭ ie, sed tiu, kiu nomas sin tiel.
Laŭ via logiko, ankaŭ homo estas nur tiu, kiu sin mem nomas tiel; se mi ne nomus min homo, mi ne estus homo.

Aŭ ĉu mi ion miskomprenis?

Tjeri (Näita profiili) 22. juuli 2012 17:35.14

Se plaĉas al vi konfuzi homojn kun iliaj pensoj, faru laŭplace.
Sed mi ne estas esperantisto, kaj ne rajtigas vin nomi min tiel, ĝias tiam, kiam mi ŝanĝos mian ideon pri tio.

darkweasel (Näita profiili) 22. juuli 2012 18:12.52

Tjeri:
Sed mi ne estas esperantisto
Strange. De kie vi havas vian bonan tradukilon, do?

Fenris_kcf (Näita profiili) 22. juuli 2012 18:55.47

Kelkaj difinas Esperantiston kiel persono, kiu scipovas Esperanton.
Aliaj difinas lin kiel persono, kiu sekvas la internan ideon.
Aliaj difinas lin tute alie.

Evidente mankas klara difino por "Esperantisto".

darkweasel (Näita profiili) 22. juuli 2012 20:24.42

Fenris_kcf:
Evidente mankas klara difino por "Esperantisto".
Tute ne, estas tre klara difino en la Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo kaj mi ne komprenas, kio estas la problemo pri ĝi.

raffadalbo (Näita profiili) 24. juuli 2012 11:57.23

darkweasel:
Fenris_kcf:
Evidente mankas klara difino por "Esperantisto".
Tute ne, estas tre klara difino en la Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo kaj mi ne komprenas, kio estas la problemo pri ĝi.
Se vi legos "Esperantisto" en la Ea vikipedio, vi komprenos.

Ĉu oni kiu konas Esperanton kaj NE konsentas kun la Bulonja Declaracio estas Esperantisto?

Ĉu oni rajtas koni kaj Esperanton kaj malkonsenti kun Zamenhofo (krom la 16 reguloj)?

raffadalbo (Näita profiili) 24. juuli 2012 11:59.18

Verdire, mi ne malkonsentas kun Zamenhofo - Nur mi havas dubojn pri tiu temo. ridulo.gif

darkweasel (Näita profiili) 24. juuli 2012 12:28.26

raffadalbo:
Ĉu oni kiu konas Esperanton kaj NE konsentas kun la Bulonja Declaracio estas Esperantisto?

Ĉu oni rajtas koni kaj Esperanton kaj malkonsenti kun Zamenhofo (krom la 16 reguloj)?
Dufoje jes - laŭ la menciita Bulonja Deklaracio.

cellus (Näita profiili) 25. juuli 2012 4:59.36

raffadalbo:ne estas precize la samo ol la sufikso "-ist".
Ĉu oni ne diras "la sama kiel". Almenaŭ estis tiel kiam mi lernis esperanton. Sed la lingvo evoluiĝas.

Tagasi üles