Al la enhavo

"to trick"

de Riano, 2012-julio-22

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

cellus (Montri la profilon) 2012-julio-23 06:50:40

Riano:

Sed ĉu vi do povas doni al mi pli ĝustan tradukon por "to trick someone someone into doing something"?
Mistifiki iun fari ion.
Misgvidi iun fari ion.
Truki iun fari ion.
Eble eĉ:
Trompi iun fari ion.

sudanglo (Montri la profilon) 2012-julio-23 11:59:41

To trick someone into doing something ŝajnas al mi porti la ideon de miskredigo (deceit).

La vorto en Esperanto kiu pleje portas tiun signifon estas 'trompi'. Artifiko kaj truko ŝajne pli rilatas al kreo de iluzio - oni ne necese estas plene trompata per tiaj aferoj, tamen la ŝajnigo povas esti foje trompa.

Li trompe (per trompo) persvadis min subskribi la kontrakton.
Li trompis al mi subskribi la kontrakton.
Li trompe igis min subskribi.
Mi estis trompita al subskribo.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-julio-24 07:04:50

Forigite

sudanglo (Montri la profilon) 2012-julio-24 08:54:33

HB, la elekto de la ĝusta prepozicio ĉi tie estas iom tikla. Mi ne trovis subtenon serĉante la Tekstaron por 'trompi al', sed 'al' ŝajnis al mi la plej taŭga rilate ĝian uzon kun aliaj verboj.

(Sed kio devigas vin al tio?... — kriis la princo
Li mem salutis la rekrutojn kaj instigis ilin al diligenteco
)

Mi havas nenion principe kontraŭ la akuzativo post 'trompi' en ĉi tiu strukturo. Mi simple proponis diversajn alternativojn por vidi la reagon de aliaj - vidi kiun ili preferas. Sed mi devas diri ke serĉante la Tekstaron mi ankaŭ ne trovis subtenon por 'trompi iun X-i'.

Mi havas la impreson ke en multaj Eŭropaj lingvoj, kiel ankau en la angla, ĉi tiu strukturo utiligas prepozicion, sed tio estas malforta argumento por insisti ke ankaŭ Esperanto faru tiel.

cellus (Montri la profilon) 2012-julio-24 17:44:32

Riano:
RiotNrrd:La Benson vortaro donas "trompi" kaj "friponi" por "to trick (ruse, deceit, artifice)" (ambaŭ transitivaj).
Dankon, sed la problemo ne vere estas trovi vorton kiu signifas "to trick" sed tio, ke mi ne scias kiel traduki "to trick someone into doing something," uzante tiujn (multajn!) verbojn.

La listo ĝis nun: friponi, trompi, truki, mistifi, mistifiki, ruze igi, artifike igi.
ĉu ne "ruze instigi iun fari ion" aŭ "trompe persvadi iun fari ion".

Reen al la supro