Więcej

strikodo - strekkodo

od cellus, 24 lipca 2012

Wpisy: 22

Język: Esperanto

cellus (Pokaż profil) 5 sierpnia 2012, 18:38:28

Estas ja bone se esperanto uzu vortformojn el plimulto da lingvoj, ĉar tiamaniere ĝia funkcio kiel pontlingvo plifaciliĝas.

En la sveda lingvo
streck = streko
kod = kodo.

Jen la rezultoj por barcode, kiam mi tradukigis ĝin per gugletradukilo:

angle: barcode
sveden = streckkod
danen = stregcode
norvegen = strekkode
finnen (suomen) = viivakoodi
estonen = vöötkoodi::
germanen = Strichcode
nederlanden = barcode
francen = code à barres
italen = codice a barre
hispanen = código de barras
portugalen = código de barras
rumanen = cod de bare
rusen = штрих-кода = ŝtriĥ-koda
polen = kod kreskowy
ĉeĥen = čárový kód*
slovaken = čiarový kód
slovenen = črtne kode

Ni nun povas traduki Sebran har ränder en la diversajn lingvojn kaj vidi kion ni ricevos.
Tio por kontroli ke neniu el la vortoj signifas strio!

* En la tradukilo la plurala genitivo estis donita. Mi donis la nominativon, kiel mi kredis. Se mi eraris, bonvolu instrui min!
:: Guglo unue donis barcode sed proponis ankaŭ vöötkoodi.

Ni povas konstati ke estas principe du grupoj, unu kiu sekvas la anglan, kiel franca, hispana, portugala kaj rumana.

Alia kiu tradukas la vorton "streko + kodo".

Se tio havas ian relevancon, la vorto strekokodo devas esti la ĝusta esperanta vorto.

cellus (Pokaż profil) 5 sierpnia 2012, 19:18:15

Pro ia stranga kaŭzo la programo igis ke mi sendis du mesaĝoj de la sama enhavo. Nun mi forigis la alian.

Chainy (Pokaż profil) 5 sierpnia 2012, 19:52:24

Mi rimarkas, ke vi uzas 'strekokodo' por eviti la duoblan 'k'. Tio estas verŝajne bona ideo. Fakte, mi ĵus trovis la vikipedian paĝon pri tiu ĉi temo, kaj ĝia aŭtoro certe konsentas kun vi: Strekokodo

Tamen, mi ne vere komprenas, kial vi tiel kontraŭas la uzadon de 'strikodo'. Tiu vorto estas en NPIV, kaj kelkaj aliaj vortaroj. Fakte, NPIV (vortaro.net) mencias nenion pri 'strekokodo'. Eble oni povus longe diskuti, kio ekzakte estas 'strio', kaj kial ĝi taŭgas aŭ ne taŭgas por traduko de 'bar code', sed mi suspektas, ke ĉiuj komprenus ambaŭ tiujn du formojn.

Estas interese, ke la difinoj de 'strio' malsamas en vortaro.net kaj ReVo. Tiu lasta donas kiel unuan difinon: "Larĝa streko."

sudanglo (Pokaż profil) 5 sierpnia 2012, 23:29:04

Sed nuntempe oni pli kaj pli vidas 'barcodes' kiuj konsistas nek el strioj nek el strekoj. Skan-kodo solvas la problemon.

Esperanto ne ĉiam imitas la aliajn Eŭropajn lingvojn eĉ kiam ili havas komunan formon, preferante anstataŭe propran konstruon.

Chainy (Pokaż profil) 6 sierpnia 2012, 18:22:38

sudanglo:Sed nuntempe oni pli kaj pli vidas 'barcodes' kiuj konsistas nek el strioj nek el strekoj. Skan-kodo solvas la problemon.
Jes, ankaŭ tiu estas bona propono. Fakte, ĉiuj tri formoj ŝajnas facile kompreneblaj.

cellus (Pokaż profil) 6 sierpnia 2012, 18:59:02

Chainy:Tamen, mi ne vere komprenas, kial vi tiel kontraŭas la uzadon de 'strikodo'.
Oni kiel eble plej multe sekvu la formojn uzataj en la plimulto da lingvoj. Tio igas ke esperanto pli bone funkcias en tradukado. Kaj en miaj okuloj la traduko "strtiokodo" aspektas pure amatora.

Chainy (Pokaż profil) 6 sierpnia 2012, 19:18:45

Chainy:
sudanglo:Sed nuntempe oni pli kaj pli vidas 'barcodes' kiuj konsistas nek el strioj nek el strekoj. Skan-kodo solvas la problemon.
Jes, ankaŭ tiu estas bona propono. Fakte, ĉiuj tri formoj ŝajnas facile kompreneblaj.
Povus tamen esti problemo se iu volus traduki jenon: Scan code

cellus (Pokaż profil) 6 sierpnia 2012, 19:19:22

sudanglo:Sed nuntempe oni pli kaj pli vidas 'barcodes' kiuj konsistas nek el strioj nek el strekoj. Skan-kodo solvas la problemon.
KIam la vorto skankodo estos uzata en multaj lingvoj, tiam oni ankaŭ povos uzi ĝin en esperanto.

sudanglo:Esperanto ne ĉiam imitas la aliajn Eŭropajn lingvojn eĉ kiam ili havas komunan formon, preferante anstataŭe propran konstruon.
Kompreneble. Nun la vorto streko kaj strio ambaŭ ekzistas en esperanto kaj oni povas elekti unu el ili por traduki la anglan bar. Eble kolono povus esti uzata kiel en bar chart, kiun mia sved-esperanta vortaro tradukas kiel kolona grafikaĵo.

La gajno estus ke oni havus unu kaj saman tradukon por bar kaj en bar code kaj en bar chart.

cellus (Pokaż profil) 6 sierpnia 2012, 19:33:13

Chainy:
Chainy:
sudanglo:Sed nuntempe oni pli kaj pli vidas 'barcodes' kiuj konsistas nek el strioj nek el strekoj. Skan-kodo solvas la problemon.
Jes, ankaŭ tiu estas bona propono. Fakte, ĉiuj tri formoj ŝajnas facile kompreneblaj.
Povus tamen esti problemo se iu volus traduki jenon: Scan code
Ĉu ne estas tiel ke scan code nur estas uzata en la signifo priskribita en la vikia artikolo en la angla lingvo kaj ke ĝi ne povas esti sinonimo de "bar code"?

cellus (Pokaż profil) 6 sierpnia 2012, 19:33:22

Wróć do góry