לתוכן העניינים

Kial Ido suksecis pli malbone ol Esperanto?

של raffadalbo, 27 ביולי 2012

הודעות: 31

שפה: Esperanto

Nikologos (הצגת פרופיל) 28 ביולי 2012, 12:49:51

mihxil:Mi ne proponas ŝanĝi ĝin. Ido enhavas kelkajn plibonigojn, sed ankaŭ en miaj okuloj kelkajn sufiĉe naŭtralajn aŭ eĉ malplibonigajn ŝanĝojn. Kaj ĉiuokaze la pli vigla komunumo de esperanto kaj jaman investon en esperanto zorgas ke mi ne sentas bezonon idistiĝi. Kaj mi supozas ke tiel veris por multaj.
Mi esence samopinias. Esperanto bonegas, sed ne perfektas. Kaj tio normalas. Pefekteco ne (aŭ eble prekaŭ ne) ekzistas en la mondo. Neperfekteco ne estas kialo pro ne uzi la lingvo. Se ni ĉiam esperus perfektecon por fari iojn, ni neniam farus ilin! Esperanto estas uzebla, havas komununon, kaj mi estas kontenta tiel.

Nikologos (הצגת פרופיל) 28 ביולי 2012, 13:37:30

cellus:Saĝaĵo de la interlinguaistoj estis ke ili tute neis ke interlingua estas rivalo de esperanto. "La du lingvoj havas tute diversajn konceptojn", oni diris.
Jes, Interlinvao estas sufiĉe interesa, sed ĝia bazkoncepto malsamas ol tiu ĉi de Esperanto.
Ĝi estas bazita je ĝeneralaj principoj, estas pli natursameca kaj malpli regula ol Esperanto. Laŭ mi ĝi estas unurigarde pli facile komprenebla de Okcidenteŭropanoj (speciale latinidolingvanoj), sed eble ne pli facile parolebla. Ĝi ankaŭ ŝajnas malpli fleksebla ol Esperanto (el tiu, kiun mi scias, ĝi ne permesas la facilan kaj efikan aldonon de pre- kaj sufiksoj kiel Esperanto) por vortkreado.

Pro tio mi pensas, ke se Interlingvao vivondus estontecen, ĝia ĉefa uzado povus esti kiel pontlingvo inter latinidolingvanoj, speciale por pasiva legado, ĉar ĝi estas facilege komprenebla de ili. Tamen, oni povus diri, ke Esperanto facile pouvus uziĝi same, kaj kun pli ega parolantbazo ekstere el latinidolingvujo, do la avantaĝo eble ne estus tiel ega. Mi ne certas...
Nu, ankaŭ pro tiu kialo, mi ne trafe komprenas kial Skandinavio estas la centro de la Interlingvaa movado...

fajrkapo (הצגת פרופיל) 28 ביולי 2012, 15:56:19

Nikologos:
Pro tio mi pensas, ke se Interlingvao vivondus estontecen...
Kio estas tio? vivondus, ĉu pralatina? ridulo.gif

mihxil (הצגת פרופיל) 28 ביולי 2012, 16:08:19

vincas:Nu eble tio estas problemo, sed ni devus plibonigi programojn de komputiloj aŭ poŝtelefonoj kaj tiel solvi problemojn.
Ni devus nenion se simple esperanto ne havus supersignojn. Ke ni devus plibonigi programojn ktp estas laŭ mi pli malpli la difino de tio ke temas pri problemo. Ŝajne necesas solvo, sekve temas pri problemo.

mihxil (הצגת פרופיל) 28 ביולי 2012, 16:18:48

fajrkapo:Mi diris ke si vi ne povas uzi, aŭ ne ŝatas ĉapelitajn, vi (ajn vi) povas uzi h-sistemon.
La h-sistemo malplaĉas min. Sed ĉiuokaze ne gravas. Mi simple petas ke vi agnosku ke temas pri problemo.

fajrkapo:Ankaŭ se vi ne scias akuzativon, kaj ĝi estas tiom malfacila por vi,
Mi tute ne diris tion. Mi diris ke mi konstatis ke multaj eraras pri ĝi, kaj ke tio neniam ajn kaŭzas miskomprenon. Tial mi pensas ke ĝi estas malbona ideo. Kial vi klarigas al mi ke ĝi estas 'neniel malfacile' por lerni kaj ke ekzistas eĉ pli malbonaj aferoj en naciaj lingvoj? Tio ne koncernas la aferon. La fakto simple restas ke esperanto sen deviga akuzativo funkcius same bone, sed homoj farus malpli da eraroj. Sekve ĝi estus pli simpla, kaj sekve do pli bonus.

Mi komprenas kiel funkcias la akuzativo, mi simple ne povas ne vidi ĝin precipe kiel ĝenon, kiu alportas apenaŭ utilon.

Kaj eĉ se vi ne samopinius, almenaŭ mia opinio estas tute ebla, kaj neniel estas tiel ke la akuzativo estas ia absoluta bono de esperanto.

Kaj se vi volas pruvi vian nezelotecon kaj kritikivan menson, do bonvolu anstataŭe ekzempli pri tio kion vi trovus plibonigebla en esperanto. Ne povas esti ke ĝi estas perfekta, ĉu.

Nikologos (הצגת פרופיל) 28 ביולי 2012, 16:25:11

fajrkapo:
Nikologos:
Pro tio mi pensas, ke se Interlingvao vivondus estontecen...
Kio estas tio? vivondus, ĉu pralatina? ridulo.gif
Nu, mi ne certas... ridego.gif Mi ne tute certis ankaŭ skribante tiujn vortojn.

Eble oni pli bone dirus "se Interlingvao devas (super)vivi en la estonteco" aŭ io tia...

Kiel vi dirus tion?

Nikologos (הצגת פרופיל) 28 ביולי 2012, 16:47:06

Nikologos:
fajrkapo:
Nikologos:
Pro tio mi pensas, ke se Interlingvao vivondus estontecen...
Kio estas tio? vivondus, ĉu pralatina? ridulo.gif
Nu, mi ne certas... ridego.gif Mi ne tute certis ankaŭ skribante tiujn vortojn.

Eble oni pli bone dirus "se Interlingvao devas (super)vivi en la estonteco" aŭ io tia...

Kiel vi dirus tion?
Bone, mi ĵus ekkonsciis, ke mi inventis sufikson! ridulo.gif
Do, "vivendos" ŝajnas pli korekta, ĉu ne?

Rilate al tiu fadeno, mi akaŭ lernis per Vikipedio que "-end" devenas el Ido!

vincas (הצגת פרופיל) 28 ביולי 2012, 17:28:09

mihxil:Ni devus nenion se simple esperanto ne havus supersignojn. Ke ni devus plibonigi programojn ktp estas laŭ mi pli malpli la difino de tio ke temas pri problemo. Ŝajne necesas solvo, sekve temas pri problemo.
Sed ne nur unu Esperanto havas tiun "problemon" :]

fajrkapo (הצגת פרופיל) 28 ביולי 2012, 17:28:36

Nikologos: ... ke mi inventis sufikson! ridulo.gif
Do, "vivendos" ŝajnas pli korekta, ĉu ne?

Rilate al tiu fadeno, mi akaŭ lernis per Vikipedio que "-end" devenas el Ido!
Jes, vivendos estas bone, kaj vi povas diri ...se I.L. vivendos en la estonteco, sed pli bonas: devos vivi en la estonteco, por mi estas pli klare.
Mi tre dubas ke -end devenas el Ido, ĉar Ido devenas el Esperanto, kaj -end estis baza sufikso

darkweasel (הצגת פרופיל) 28 ביולי 2012, 19:04:41

fajrkapo:
Mi tre dubas ke -end devenas el Ido, ĉar Ido devenas el Esperanto, kaj -end estis baza sufikso
Dubu do, sed tio estas fakto. -end estis oficialigita nur en 1953 - kaj ŝajnas ekzisti ankaŭ en Ido.

לראש הדף