Kial Ido suksecis pli malbone ol Esperanto?
de raffadalbo, 2012-julio-27
Mesaĝoj: 31
Lingvo: Esperanto
Nikologos (Montri la profilon) 2012-julio-28 19:09:05
fajrkapo:Dankon por la klarigo!Nikologos: ... ke mi inventis sufikson!Jes, vivendos estas bone, kaj vi povas diri ...se I.L. vivendos en la estonteco, sed pli bonas: devos vivi en la estonteco, por mi estas pli klare.
Do, "vivendos" ŝajnas pli korekta, ĉu ne?
Rilate al tiu fadeno, mi akaŭ lernis per Vikipedio que "-end" devenas el Ido!
Mi tre dubas ke -end devenas el Ido, ĉar Ido devenas el Esperanto, kaj -end estis baza sufikso
Mim mem miregis kiam mi legis ke devenas el Ido (ĉi tie: -end- en Vikipedio). Ĝi ne citas fonton.
Mi ankoraŭ ne scias se vere devenas el Ido, sed laŭ la Akademio de Esperanto, ĝi aldoniĝis ofiaciale al la Esperanta vortaro en la jaro 1953 : Akademia Vortaro - END/.
Ĝi ne precizas ĝian devenon, sed laŭ la dato, ĝi almenaŭ ŝajnas ebla.
Tempodivalse (Montri la profilon) 2012-julio-29 04:13:11
Laŭ mi, la reformoj Idaj prenas per siaj "plibonigoj" unu paŝon antaŭen, sed samtempe du paŝojn malantaŭen. Unuflanke al mi plaĉas ke ĝiaj kreintoj forigis la devigan adjektivakordon, kaj forprenis la cirkumfleksojn - ĉio ĉi, interalie, estas tre natura metodo simpligi la lingvon. (Laŭmemore Zamenhof mem kelkaj jaroj post la kreado de EO cedis ke tio estus tre logika, sed je tiu tempo jam estis tro malfrue ŝanĝi ion ajn.) Se la ŝanĝoj haltus tie, mi eble preferus Idon.
Sed Ido ne nur forviŝas la pli konfuzigajn partojn de EO, sed ankaŭ aliajn, pli dezirindajn partojn. Ekzemple, ĉe Ido la afikso mal- strange malaperas, kaj estas anstataŭita per kompleksa aro de malsamaj antonimoj. Plue, kunmetaĵoj permesatas malpli ofte (en Ido ne plu ekzistas "malliberejo", "mansanulejo", ktp). La korelativa tabelo ĵetitas el la fenestro. Verboj kaj kelkaj diftongoj iĝas neregularaj prononce (ekz en verbinfinitivoj, la akcento falas sur la lasta silabo: esAR anstataŭ la esperanta ESti). En rezulto, kvankam oni povas argumenti ke Ido estas pli "eŭrope sonanta", la ŝanĝoj neniel ĝin plifaciligas. Male - nun komencanto devigatas ellerni radikojn duoble, kaj perdas tre utilan metodon tuje elpensi novajn vortojn laŭbezone.
Do, mi ankoraŭ Esperanton pli preferas; sed mi respektas Idon kiel lingvon simile kapablan. Vi demandas: kial ĝi malsukcesis tiamaniere? Tion mi precize ne scias sed, laŭ mia studado de l' historio Ida, mi suspektas ke la aŭtoritatemaj, agresivaj sintenoj de Courtat kaj aliuloj malpliigis ties reputaciojn inter la Esperantistaro, kaj sekve la reputacio de ilia kreaĵo. Krome, la plejparto de Esperantistoj certe komprenis la neceson unuiĝi, kaj ne spliti ĉien pro etaj malkonsentoj, kiel okazis ĉe la antaŭa Volapuko-movado.
cellus (Montri la profilon) 2012-julio-29 05:13:38
Nikologos:Oni ne forgesu ke multaj lingvaj konoj estas rezulto de edukado. Ne estas certe que hispana analfabeto povus tre bone compreni tekston en interlingua, dum kiam svedo kun lingua edukado post la gimnazio povas facile compreni saman tekston.
Nu, ankaŭ pro tiu kialo, mi ne trafe komprenas kial Skandinavio estas la centro de la Interlingvaa movado...
Mi mem lernis interlingua-n kaj opinias ke mi parolas ĝin bone. La reguleco en interlingua estas alispeca ol en esperanto. Se oni havas bonan konon de la fremdaj vortoj en sia nacia lingvo kaj iom da scio pri la angla, franca aŭ latina oni facile komprenas interlingua/n.
Mi povas eĉ imagi ke la parolantoj de latindevenaj lingvoj povas esti ĝenitaj de la granda simileco de interlingua al ilia lingvo, sed kiam mi demandis parolantojn de la hispana lingvo, ili diris al mi ke ili perceptis interlingua-n kiel ia stranga dialekto, kiun ili tamen komprenis!
La aktiva uzo de la lingvo ne estas pli malfacila ol tiu de esperanto por svedo kun certa eduko. Kompreneble por ĉino aŭ japano oni devus fari tute alian lernomaterialon. Sed la interesa demando estas, ĉu multaj ĉinoj kiuj scias esperanton NE SICAS ankaŭ la anglan, eĉ ne teorie. Ĉinoj en lernu, informu min! Ĉu vi NUR scias esperanton kiel fremdan lingvon_
Persone mi spertas esperanton kiel iomete pli fleksibla ol interlingua, sed ĉiu lingvo havas siajn limojn kaj principojn, kiujn oni devas sekvi.
marcuscf (Montri la profilon) 2012-julio-29 05:58:04
Mi aldonas al la mesaĝo de Tempodivalse ke Ido havas la prefikson “des”, sed strange la kreintoj preferis aldoni multajn bazajn parojn sen “des” kaj lasis la prefikson nur por maloftaj vortparoj. La esperanta strategio, kie la baza vortprovizo instruas la lernanton pri la uzmaniero de afiksoj ŝajnas al mi pli bona.
Mi aprezas pri Ido la jenon:
- Pronomoj kiuj sone pli diferencas unu de la aliaj (mi ne ŝatas ekzakte la elekton de pronomoj, mi ŝatas la ideon havi malsimilajn sonojn por la pronomoj).
- Simile al la supra listero, la sona diferenco inter 6 kaj 7.
- La nedeviga akuzativo, kvankam ne nepra reformo laŭ mi, vere faciligas la lernadon de multaj personoj.
- La facileco krei pasivan frazon (sufikso “es” - ŝajnas ke ĝi ne estas vera sufikso, sed simple estas la verbo “esar”) forigas la heziton elekti inter -ita kaj -ata (mi ja komprenas la uzon de ita/ata, sed parole mi ofte hezitas kaj devas iom pensi por elekti la pli bonan - kelkfoje homoj tro uzas -iĝ- nur por eviti ita/ata).
- La simetrio inter viroj kaj inoj. Mi ĝojas ke Esperanto iras tiu-direkten koncepte, bedaŭrinde ankoraŭ ne vorte: oni uzas multajn vortojn neŭtre, sed mankas la vira sufikso por marki virecon. Bonvole pardonu min pro la mencio pri ĉi tiu temo Oni ne lasu la diskuton “gliti” tiu-temen, mi petas.
- La verbaj infinitivoj kun -ir, -ar, -or estas interesaj, ĉar ili evitas la bezonon aldoni “ke” plus pronomon, kiam oni simple volas pasintecan/futuran infinitivon.
- La manko de ĉapeloj estas plibonigo, tamen la stranga uzo de y/i kaj w/u estas malplibonigo (vidu sube).
- ktp
Mi malamas pri Ido la jenon:
- La kompleksaj teknikaj solvoj por problemoj kiujn Ido mem kreis: ekzemple, la plurala artikolo "le", la kompleksaj reguloj pri akcento de vortoj kiuj finiĝas per ia, ie, io, iu, nur pro tio ke ili pli ŝatis la aspekton de “radio” ol “radyo” (aŭ “radjo”, se ili ne ŝanĝus la sonon de la litero “j”)
- Oni ankoraŭ devas uzi akuzativon por rilataj pronomoj (ekz. kiujn → quin, se mi ne eraras), kio laŭ mi estas pli malfacila ol la akuzativo en simplaj frazoj Subj-Verb-Obj. En Esperanto, oni almenaŭ povas trejni la koncepton de akuzativo per bazaj frazoj antaŭ ol lerni kiel uzi “kiun/kiujn” en subfrazoj.
- Pluraj formoj por unu vorto: il(u), el(u), a(d), (i)ca, nur por supoza belsoneco. Mi rimarkis ke frua Esperanto uzis tre ofte «l'» (en la Unua Libro), sed oni poste rezignis pri tio ĉar la simpleco uzi ĉiam «la» estas pli facila kaj tute ne malbelsona. Oni lasis «l'» nur por poezio.
- La fuŝo pri korelativoj. Esperanto trafis, Ido maltrafis.
- La troa ŝanĝo de vortprovizo kaj afiksaro. Mi ne volas relerni ĉion! Oni ne simple ŝanĝas la vortoprovizon de sukcesa planlingvo (vidu bildon)
- ktp
marcuscf (Montri la profilon) 2012-julio-29 05:59:44
(*) malgraŭ troa laŭdo al Interlingua, laŭ mia gusto - mi ne eltenas ĝian neregulan ortografion. Ĝuste tion estis mia unua ŝato pri Esperanto, mi ne rezignus regulan ortografion favore al Interlingua.
Nikologos (Montri la profilon) 2012-julio-29 14:44:45
cellus:Dankon por via respondo.
Mi povas eĉ imagi ke la parolantoj de latindevenaj lingvoj povas esti ĝenitaj de la granda simileco de interlingua al ilia lingvo, sed kiam mi demandis parolantojn de la hispana lingvo, ili diris al mi ke ili perceptis interlingua-n kiel ia stranga dialekto, kiun ili tamen komprenis!
Pri tiu temo supre, kiel franclingvano kiu ankaŭ scias la hispanan (kaj povas sufiĉe bone legi la portugalan kaj, malpli bone, la italan), la simileco de Interlingvao kun naturaj latinidaj lingvoj ne estas ĝeno por mi.
Fakte, mi ŝategas latinidajn lingvojn kaj vidas Interlingvaon kiel miksado el iliaj belecoj. Pro tiu kialo, legi Interlingvae estas por mi agrabla, eĉ sed samtempe kelkfoje iomete stranga. Sed tiu estas tute persona opinio.
Tempodivalse (Montri la profilon) 2012-julio-29 15:45:13
Nikologos:Ankaŭ Interlingvaon mi studetis, pensante ke eble ĝi helpos min lerni la hispanan/portugalan. Estas interese vidi, kiamaniere grupo de profesiaj lingvistoj aliras la problemojn de planlingvo. El ĉiuj artefaritaj lingvoj, Interlingvao al miaj okuloj aspektas la plej "natura". Sed ju pli lingvo havas l' avantaĝon de "natureco", des pli ĝi neeviteble kunligitas kun vortkreado malpli regula. Esperanto estas pli facile ĉi tie, sed la regulareco foje rezultas en eta monotoneco - ekzemple, en la oftofta uzado de -oj kaj -ojn kiam oni listadas multajn substantivojn.
Pri tiu temo supre, kiel franclingvano kiu ankaŭ scias la hispanan (kaj povas sufiĉe bone legi la portugalan kaj, malpli bone, la italan), la simileco de Interlingvao kun naturaj latinidaj lingvoj ne estas ĝeno por mi.
Fakte, mi ŝategas latinidajn lingvojn kaj vidas Interlingvaon kiel miksado el iliaj belecoj. Pro tiu kialo, legi Interlingvae estas por mi agrabla, eĉ sed samtempe kelkfoje iomete stranga. Sed tiu estas tute persona opinio.
marcuscf:Mi rimarkis ke frua Esperanto uzis tre ofte «l'» (en la Unua Libro), sed oni poste rezignis pri tio ĉar la simpleco uzi ĉiam «la» estas pli facila kaj tute ne malbelsona. Oni lasis «l'» nur por poezio.Ankoraŭ mi elizas la artikolon tie, kie ĝi staras antaŭ rea litero "a", aŭ post "de". En kelkaj frazetoj (ekz. <> ) ankaŭ mi emas elizi. Valoras belsono. Eble tio estas jam arĥaika ekster poezio, sed en verkoj de Zamenhof kaj aliaj EOistoj de l' komenca dudeka jarcento tian uzadon oni trovas nemalofte, kaj la fundamentreguloj tiaĵojn ne malpermesas.
lagtendisto (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-01 17:02:19
cellus (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-02 08:32:16
IALA sendis demandaron al sciencistoj en kelkaj landoj kaj petis ilin elekti la formon de la nova lingvo kiun ili plej ŝatis. La plimulto subtenis la proponon pri la varianto kiu finfine estis la formo en kiu interlingua estis publikigita, do uzante la "classican orthographion" kiun oni trovas en la ortografioj de la angla kaj franca lingvoj. Malgraŭ ke la Interlingŭaa gramatiko de Gode kaj Blaire mencias pli simplan ortografion oni ne montras tiun en ekzemploj. Kion oni montras estas pli latinidlingva varianto – bone kun pli simpla ortografio – sed ankaŭ tia ortografio kiu postulas ŝanĝojn en la gramatiko mem de la lingvo.
Pri la valoro de la demandaro al la sciencistoj pri kiun formon ili preferas de la lingvo estis certaj duboj – mi nun ne memoras ĉu la nombro da respondoj estis nesufiĉa aŭ kiu estis la kaŭzo – ĝi tamen fariĝis la ĉefa normo de la lingvo.
Ŝajnas al mi ke la prefero de la klasika ortografio dependas de tio ke oni konas ĝin kaj ke la grafika bildo do estas la sama je kiu oni alkutimiĝis.
Kune kun la iama presidanto de la Sveda Interlingua Societo mi publikigis unu rakonteton de Conan Doyle, kie mi uzis simpligitan ortografion de interlingua sed ne la varianton de Blaire laŭ la gramatiko, sed la normala formo de la lingvo sen la ph, rh kaj th.
En la Angla–interlingua vortaro oni inkluzivis vortojn de jam ekzistantaj helplingvoj se tiuj konformis al lingvohistoriaj, etimologiaj faktoj. Tial oni trovas en la moderna interlingŭao ofte la formon "ma" = sed, de okcidental kaj novial, "ci" ankaŭ de okcidentalo.
Ke oni ne uzis la alternativajn "ce" por "iste" = tiu mi ne scias. Mi kredas ke la kaŭzo de la elekto dependis de "opinikreantoj".
cellus (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-03 04:40:39