Messaggi: 8
Lingua: Esperanto
palaman (Mostra il profilo) 28 luglio 2012 12:12:00
Oni kontrolas: ĉu artefaritaj lingvoj kapablas esprimi pensojn, kiuj estas iomete ne trivialaj.
Mi proponas traduki la kontrol-sentencojn en Esperanton por pruvi ke nia lingvo ne estas malforta
Aparte mi petus anglolingvulojn, ĉar la frazoj estas ja anglalingvaj.
Persone mi timas traduki ion ne tute taŭge kaj do fari malbonon al nia lingvo.
Chainy (Mostra il profilo) 29 luglio 2012 00:49:02
Rilate geometrion, mi ne certas ĉu uzi 'periferio' aŭ 'cirkonferenco' aŭ eĉ 'perimetro'! ReVo kaj Vortaro.net ne vere helpas min kompreni la diferencon inter tiuj vortoj. Ĉu ili ĉiuj necesas?!
etala (Mostra il profilo) 29 luglio 2012 01:19:17
Chainy:Iuj el la frazoj sonas strangaj en la origina angla versio! Mi tamen tradukis iujn el ili...Ankaŭ mi opinias, ke iuj el la frazoj estas strangaj. Eble estas demonstro por la uzado de loĵbanaj rolvortetoj.
Rilate geometrion, mi ne certas ĉu uzi 'periferio' aŭ 'cirkonferenco' aŭ eĉ 'perimetro'! ReVo kaj Vortaro.net ne vere helpas min kompreni la diferencon inter tiuj vortoj. Ĉu ili ĉiuj necesas?!
Pri la geometria vorto, ĉu "ĉirkaŭlongo" taŭgus? Matematiko ne estas mia fako.
palaman (Mostra il profilo) 04 agosto 2012 10:45:36
Nun mi klare vidas ke mi prave agis alvokinte vin helpi - anstataŭ traduki memstare. Multaj frazoj estis komprenitaj de mi mise, ve...
Chainy (Mostra il profilo) 04 agosto 2012 14:08:16
palaman:Multaj frazoj estis komprenitaj de mi mise, ve...Tio min ne surprizas. Mi ne scias, kiu skribis la anglalingvajn frazojn, sed ili enhavas erarojn kaj nekutimajn parolturnojn. Do tiu listo ne estas vere bona 'testo' por konstruitaj lingvoj.
mschmitt (Mostra il profilo) 04 agosto 2012 18:28:08
Eble surprizas usonanojn, sed tuta la cetera mondo jam scias ke vortludoj ofte nur malbone tradukeblas. Ĉu tio estu provo por konstruitaj lingvoj aŭ pruvo konstruita por la supereco de la angla?
Chainy (Mostra il profilo) 04 agosto 2012 21:01:29
mschmitt:"Someday the USA will elect a woman president, and it won't be pretty."Sen kunteksto, estas malfacile kompreni tiun anglalingvan frazon, do ankoraŭ pli malfacilas traduki ĝin en Esperanton. Tio estas ofta problemo ĉe Tatoeba - kunteksto mankas.
Eble surprizas usonanojn, sed tuta la cetera mondo jam scias ke vortludoj ofte nur malbone tradukeblas. Ĉu tio estu provo por konstruitaj lingvoj aŭ pruvo konstruita por la supereco de la angla?
Bedaŭrinde, iuj tro rapidas oferti siajn interpretojn sen bona pripensado, kaj do nun ni havas plurajn sensencajn tradukojn!
Ne zorgu, mschmitt, tiu testo certe ne estas 'pruvo' pri supereco de ajna lingvo, certe ne de la angla - kiel mi diris, la originaj anglalingvaj frazoj enhavas erarojn kaj strangaĵojn. Mi ne scias, kiu skribis ilin, sed tiu certe ne regas la anglan tre bone.
cellus (Mostra il profilo) 05 agosto 2012 15:32:43