У садржају

La imperio Ido atakas esperantujon

од codesito, 28. јул 2012.

Поруке: 27

Језик: Esperanto

codesito (Погледати профил) 28. јул 2012. 22.58.53

La imperio Ido atakas esperantujon, mi petas al ĉiuj la kuraĝaj esperantujaj soldatoj halti la atakon de la Invadantoj, nia malgranda landeto estas serioze minacata, kaj ni dependas de via kuraĝa defendo por savi ĝin!

marcuscf (Погледати профил) 29. јул 2012. 06.20.52

*plaf* -- esperantisto paŝas sur blato.

Jen! Jam ĉesis la atako. Mi atestas ke la Ida blato mortis.

Qharles (Погледати профил) 29. јул 2012. 07.24.54

marcuscf:*plaf* -- esperantisto paŝas sur blato.

Jen! Jam ĉesis la atako. Mi atestas ke la Ida blato mortis.
Ne malstreĉu jam. Eble la blato nur estis skolto. Serĉu aliajn insektojn kaj raportu. Kaj se vi vidas homan militistaron, ankaŭ sciigu al ni.

codesito (Погледати профил) 29. јул 2012. 07.56.06

Qharles:
marcuscf:*plaf* -- esperantisto paŝas sur blato.

Jen! Jam ĉesis la atako. Mi atestas ke la Ida blato mortis.
Ne malstreĉu jam. Eble la blato nur estis skolto. Serĉu aliajn insektojn kaj raportu. Kaj se vi vidas homan militistaron, ankaŭ sciigu al ni.
Vi pravis, la atako ĉesis mOmente, sed malbonaj novaĵoj:
La popoloj klingon kaj navi aliiĝis al la idistoj, nun ili havas potencan armeon kaj atakas nin el la norda kaj suda flankoj, multaj el niaj soldatoj jam mortis, sed vi devas rezisti la atakon de tiuj sovaĝuloj, ili ne faras kaptulojn, la lukto estas je vivo aŭ morto.

vincas (Погледати профил) 29. јул 2012. 09.05.04

codesito:La imperio Ido atakas esperantujon, mi petas al ĉiuj la kuraĝaj esperantujaj soldatoj halti la atakon de la Invadantoj, nia malgranda landeto estas serioze minacata, kaj ni dependas de via kuraĝa defendo por savi ĝin!
Do ni aliĝu al Unio de batalemaj esperantistoj

fajrkapo (Погледати профил) 29. јул 2012. 10.49.55

Ni bezonas idan ŝercon por mallevigi la febron!!

codesito (Погледати профил) 29. јул 2012. 12.37.01

fajrkapo:Ni bezonas idan ŝercon por mallevigi la febron!!
Idan ŝercon? Frenezulo! Estis precize la idaj ŝercoj kio ĉagrenigis ilin tiamaniere!

Mi, kiel generalo de la esperantuja armeo ordonas al ĉiuj la soldatoj ne malantŭeniri antaŭ la atako de tiuj sovaĝuloj, kun pacienco, peno kaj ŝvito, la venko estos nia!

vincas (Погледати профил) 29. јул 2012. 12.44.39

Mi ne dirus, ke atakas imperio, nur kelkaj idistoj time eliris el sia marĉo.

fajrkapo (Погледати профил) 29. јул 2012. 12.57.42

codesito: Idan ŝercon? Frenezulo! Estis precize la idaj ŝercoj kio ĉagrenigis ilin tiamaniere!

Mi, kiel generalo de la esperantuja armeo ordonas al ĉiuj la soldatoj ne malantŭeniri antaŭ la atako de tiuj sovaĝuloj, kun pacienco, peno kaj ŝvito, la venko estos nia!
Jes Sinjor´!! ni atendas viajn ordonojn! vi estas la Altega Generalo de tiu ĉi Esperantuja Fadeno, Sinjor´!

codesito (Погледати профил) 29. јул 2012. 13.38.37

Al la tuta esperantujo, malbonaj novaĵoj:

La armeo de la idistoj apogata de la klingon kaj navi popoloj venkis nian malgrandan armeon kaj finfine konkeris esperantujon, la lukto estis sovaĝa kaj multaj el niaj soldatoj mortis. Nun, la venkintoj postulas al la supervivantoj elekti inter du opcioj:
1. Lerni la lingvojn ido, klingon kaj navi.
2. Morti.
Mi bedaŭras pro la tragedio kiun ni suferas, sed kelkfoje la vivo estas terura.

Вратите се горе