შინაარსის ნახვა

Sendependaj Eŭskio kaj Galegio

codesito-ისა და 30 ივლისი, 2012-ის მიერ

შეტყობინებები: 41

ენა: Esperanto

Paulinho (მომხმარებლის პროფილი) 25 აგვისტო, 2012 14:28:57

Mi kredas je tio: La problemoj de la pasinteco estis gravaj sed oni devus superi... Tio estas nature malfacile diri. Mi scias ke mi ne estas ano de popolo humiligita de alia popolo. Sed mi scias ke hodiaŭ estas kondiĉoj pli bonaj de respekto al malsamuloj... Mi ne amus vidi Hispanio, aŭ Belgio, aŭ Francio dispartigitaj. Mi amus vidi eŭropan unuecon transiri la ekonomion kaj fariĝi homa unueco. Sonĝi estas permisita....

Bonvolu: Kiel oni dirus esperante Castela?

Zato (მომხმარებლის პროფილი) 25 აგვისტო, 2012 15:37:17

cellus:Estus interese scii ĉu la postuloj de sendependeco de la regionoj de iu lando ĝenerale estas kaŭzataj de realaj faktoj, ke la centro de la lando vere elsuĉas (ekspluatas) la provincojn. Ofte la provincoj aŭ la partoj de iu lando havas la plej grandan avantaĝon kiam ili enspecas multon sed ankoraŭ ricevas subtenon de la centro. Kiel sendependa la provinco devas zorgi pri ĉio, kaj mi suspektas ke tio kelkfoje estos pli multekosta ol kiam oni estas ligita al la centro de la lando.
Demandu pri tio, ekzemple, finnojn! Finnlando longe estis la regiono de Svedio, kaj poste de Rusio. Kial finnoj preferas tiun damnan sendependecon? Kial ili nun ne volas esti la regiono de Svedio aŭ de Rusio, malgraŭ subteno de la centro? Kial ili batalis kaj mortis dum militoj, defendante sian propran landon? Kaj kial ili festas la 6-an de decembro (tago, kiam ili deklaris sian sendependecon) kiel Nacia tago?
cellus:La membrolandoj de la Eŭropa Unio aliris al la unio libervole. Ofte eĉ post referendumoj. Ili komprenis ke estas avantaĝo aparteni al pli granda aro da landoj. Unuopa homo ne kapablas multon, sed homoj povas kune fari miraklojn. Devas esti la sama afero pri landoj, ĉu ne?
Pri kio vi diras, pri landoj aŭ pri regionoj de landoj? Estas ja la diferenco: aliri al unio libervole aŭ esti regiono de iu lando perforte, sen rajto eliri el "unio".
cellus:Se la hispanaj provincoj disiras de Hispanio sed ankoraŭ estas membroj de la Unio, tiam la diferenco eble ne estos tiel granda. Signifus nur ke la Unio ricevas pli da membroŝtatoj!
Por nacioj, kiuj loĝas en tiuj provincoj, tio estus ebleco survivi.
cellus:Konsideru la fakton ke la Baltiaj landoj eliris el la Spovetunio kaj nur post kelkaj jaroj aliĝis al la Eŭropa Unio! Ili komprenis ke oni estas pli forta kaj sekura kune kun aliaj.
Ĉu vi komprenas, ke en Sovetunio ne ekzistis la Baltiaj landoj? Ili ne estis landoj, ili estis nur provincoj de Sovetunio, kiu estis fakte ne unio, sed imperio. Ili ne povis eliri el Sovetunio, ili estis tie perforte. Nun ili estas landoj, kaj ili estas liberaj, ĉar ili eniris en Eŭropa Unio laŭvole, ĉar ili rajtas eliri el ĝi, se ili volus tion. Ankaŭ Hispanaj provincoj ne estas landoj. Nacioj, kiuj loĝas tie, ne estas liberaj, ĉar ili ne rajtas eliri el imperio, ili estas tie perforte. Kial nacioj, kiuj volas sendependecon, devas nepre batali por ĝi? Kial ili ne povas atingi sendependecon pace?

Hyperboreus (მომხმარებლის პროფილი) 25 აგვისტო, 2012 17:48:14

Forigite

codesito (მომხმარებლის პროფილი) 25 აგვისტო, 2012 20:11:55

Mia lasta mesaĝo en ĉi faden':

Nutriĝu per via sensenca malamo kaj envio al mia lando, mizeruloj ĉiam ekzistis kaj ekzistos, neniu povos eviti tion. Ni daŭre iros nian vojon antaŭe, kiel revemaj hidalgoj. Mi ne povas kompreni vian malamon al malproksima malgranda lando pri kies unueco kaj nomo iu el vi mokeme ŝercas. Sed kiel iu fama homo diris, KE ILI PAROLU PRI NI, EĈ MALBONE!

Hyperboreus (მომხმარებლის პროფილი) 25 აგვისტო, 2012 20:54:10

Forigite

cellus (მომხმარებლის პროფილი) 26 აგვისტო, 2012 11:06:55

Zato:]Demandu pri tio, ekzemple, finnojn!
Por la klareco mi traktos viajn demandojn en aparta mesaĝo.

cellus (მომხმარებლის პროფილი) 26 აგვისტო, 2012 11:32:54

Pri Finnlando:
Finlando estis antaŭ la paco kun Rusujo en 1809 parton de Svedujo, ĝi estis Svedujo en la sama maniero kiel la granda norda parto Norrland de la hodiaŭa Sveduo.

Kiam Rusujo konkeris Finnlandon ĝi fariĝis Granda Princlando sub la rusa caro kie ankoraŭ la Svedaj leĝoj havis oficialan staton.

Multaj svedlingvaj personoj partoprenis en la 19-a jarcento en la movado por kreado finnan nacion. Fama estas la diraĵo de la svedlingva A. I. Arwidsson: ”Svedoj ni ne plu povas esti, rosoj ni ne volas fariĝi, ni do fariĝu finnoj.” Ke homoj kiuj ne apartenas al iu nacio luktas por nova nacio ne estas unikaĵo en la historio. La svedlingva poeto kaj verkisto Johan Ludvig Runeberg skribis poezian epozon pri la rus-finna milito 1808-1809 kie la subleŭtenanto Stål rakontas pri la milito. La invokacio de tiu poemaro fariĝis poste la teksto de la nacia himno de Finnlando, Nia lando. Ĝi estas skribita en la sveda lingvo.

Cetere la festado de la 17-a de majo en Norvegio iniciatis bierfaristo de Jutlando en Danujo.

Mi estas konvinkita ke multaj origine hispanlingvaj personoj lernis kaj lernas la baskan lingvon en Baskujo.

Pripensenda estas la fakto ke Finlando sukcesis sian projekton igi la popolan lingvon la oficiala lingvo en la lando, liingvo kiun parolas la granda plimulto en la lando. Komparu tion kun Irlando. Kial ili ne sukcesis, kial la ira lingvo ŝajnas sufiĉe margina lingvo?

Mi havas hipotezon, sed mi lasos ĝin por iu pli malfrua okazo.

cellus (მომხმარებლის პროფილი) 26 აგვისტო, 2012 11:40:02

Aliĝi aŭ ne al la Eŭropa Unio.
Kiam Danujo fariĝis membroŝtato de le Eŭropa Unio ankaŭ Groenlando fariĝis membro de la Unio, sed la groenlandanoj ne volis esti membroj de la Unio kaj tial Groenlando eliris el la Unio. Sekve ekzemple Katalunujo, se ĝi sendependiĝus de Hispanujo povus eliri el la Eŭropa Unio same kiel Groenlando.

cellus (მომხმარებლის პროფილი) 26 აგვისტო, 2012 11:51:58

La baltaj landoj en Sovetunio.
Se mi bone memoras oni parolis ruse pri la Ĉebaltaj Republikoj. Interne de Sovetunio ili estis – almenaŭ oficiale – sendependaj respublikoj interne de la Soveta Unio. Kiom da libereco ili efektive havis estas alia afero. Kioman sendependecon havas usona ŝtato rilate al Vaŝintono kompare al Eŭropa Unia membroŝtato kompare al Bruselo. Povas esti interesa diskuto, kaj ĉu certaj ŝtatoj estas pli egalaj ol aliaj.

dobri (მომხმარებლის პროფილი) 26 აგვისტო, 2012 19:05:30

Eble mi povus precizigi, ke en Usono fakte ne ekzistas diversaj landoj. La angla "state" oni prefere traduku kiel "regiono" aŭ "distrikto", sed ne kiel "ŝtato"!

ზემოთ დაბრუნება