לתוכן העניינים

Guglo traduko

של Altebrilas, 30 ביולי 2012

הודעות: 13

שפה: Esperanto

Altebrilas (הצגת פרופיל) 30 ביולי 2012, 13:52:31

Mi vidis, ke oni povas korekti erarojn de Guglo-Traduko, proponante aliajn tradukojn. Sed mi ne trovis kiel oni povas korekti plurajn vortojn aŭ vortgrupojn samtempe.

Ĉu iu spertas pri tio?

Altebrilas (הצגת פרופיל) 3 באוגוסט 2012, 15:17:27

Kiam mi redaktis la unuan mesaĝon, mi opiniis, ke estus bona afero por esperanto ke tiu tradukilo bone funkciu en esperanto. Tio povus instigi homojn uzi nian lingvon pere de konata ilo.

Mi vidis, ke multaj personoj legis la mesaĝon, sed ne respondis. Mi ne scias, ĉu estas pro tio ke ili malaprobas tian agadon (ekz. por ke privata kompanio ne profitu de la laboro de la esperantistoj anstataŭ la asocioj) aŭ ĉar ili ne spertas aŭ tute ne konas tiun tradukilon.

Chainy (הצגת פרופיל) 3 באוגוסט 2012, 17:14:55

Mi aŭdis pri tiu funkcio, ke eblas korekti la tradukojn de la Guglo-tradukilo, sed mi ne emas tion fari. Ne estas klare, kiel la sistemo funkcias, kaj eĉ se oni multe korektas, povas esti ke la tradukilo ne donas multe da atento al tiuj korektoj, ĉar homoj ja povas malĝuste 'korekti'. Plej verŝajne, la tradukilo ĉiuokaze donas plej multan atenton al la amaso da datumoj, kiun ĝi trovas en la interreto.

Chainy (הצגת פרופיל) 3 באוגוסט 2012, 18:42:16

-----

maratonisto (הצגת פרופיל) 4 באוגוסט 2012, 10:14:45

Mi tradukas unuafoje el angla al Eo uzante Guglon. Mi komprenis, kiel korekti la tradukaĵon kaj mi unue korektas la tradukaĵon en Guglo kaj poste kopias la rezulton. Mi esperas, ke tiel mi helpas al Guglo plibonigi la tradukadon.
Mi tradukas artikolon pri matematika lingvistiko kaj planas interalie enmeti ĝin (memkompreneble post prilaboro kaj mallongigo) en Vikipedion.

palaman (הצגת פרופיל) 4 באוגוסט 2012, 10:43:18

Altebrilas:Mi vidis, ke oni povas korekti erarojn de Guglo-Traduko, proponante aliajn tradukojn. Sed mi ne trovis kiel oni povas korekti plurajn vortojn aŭ vortgrupojn samtempe.
Ĉu iu spertas pri tio?
Mi mem dezirus scii tion.
Mi uzas la tradulikon kaj laŭeble korektas tradukadon el la rusa (mia denaska).

Chainy (הצגת פרופיל) 4 באוגוסט 2012, 11:49:29

maratonisto:Mi tradukas unuafoje el angla al Eo uzante Guglon. Mi komprenis, kiel korekti la tradukaĵon kaj mi unue korektas la tradukaĵon en Guglo kaj poste kopias la rezulton.
Kial entute uzi la Guglo-tradukilon? Se vi jam konas Esperanton, tiam estus pli bone, se vi mem farus la tradukon. La kvalito certe estus pli bona.

maratonisto:Mi esperas, ke tiel mi helpas al Guglo plibonigi la tradukadon.
Se legi la informojn ĉe Guglo, ne estas klare, laŭ mi, ke tiel eblas helpi plibonigi la Guglo-tradukilon. Oni povas tion fari, nur se oni uzas la 'Translation Toolkit' (Traduka ilaro).

maratonisto:Mi tradukas artikolon pri matematika lingvistiko kaj planas interalie enmeti ĝin (memkompreneble post prilaboro kaj mallongigo) en Vikipedion.
Ĉu vi montros vian tradukon al ni?

cellus (הצגת פרופיל) 5 באוגוסט 2012, 15:55:29

Mi ofte uzas la guglotradukilon, kelkfoje por ke mi vere ne komprenas la lingvon de kiu mi tradukas, kelkfoje por kontroli kiel la sistemo tradukas. Mi havas la impreson ke la angla lingvo estas la baza lingvo por la tradukilo, ĉar kiam mi tradukis svedajn frazojn kun la vorto "väl", kiu ofte signifas "well" en la angla, kaj la sistemo elektas "well" = "puto" ne "well" = "bone"! Vi povas imagi la efekton.

Kiam mi volas traduki ion en lingvon kiun mi ne majstras aŭ eĉ ne komprenas, mi unue elektas tradukon en esperanton, tiam mi vidas kio povas esti problemo en traduko en lingvon kiun mi ne komprenas

Mi ne povas garantii kiel sekura tiu metodo estas, sed ĝi estas amuza.

Eĉ tradukoj inter la dana kaj sveda – kiuj estas tre similaj!– enhavas anglajn vortojn. Mi pensis ĉu esperanto povus solvi tiajn homonimajn problemojn, ol ĉu oni ne nur kreus aliajn malfacilaĵojn uzante esperanton kiel la bazan lingvon.

darkweasel (הצגת פרופיל) 5 באוגוסט 2012, 18:40:58

cellus:Mi havas la impreson ke la angla lingvo estas la baza lingvo por la tradukilo,
Prave, se vi tradukas se→eo, la tradukilo fakte tradukas se→en→eo.

maratonisto (הצגת פרופיל) 6 באוגוסט 2012, 15:45:32

Laŭ mi, la gugla tradukilo estas bona por ŝpari tempon dum tradukado. Estas vero, ke preskaŭ ĉiujn frazon mi bezonas korekti. Tamen Guglo tradukas ne ĉiam malbone, foje ĝi trovas pli trafajn vortojn ol mi mem.

לראש הדף