Ujumbe: 13
Lugha: Esperanto
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 30 Julai 2012 1:52:31 alasiri
Ĉu iu spertas pri tio?
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 3 Agosti 2012 3:17:27 alasiri
Mi vidis, ke multaj personoj legis la mesaĝon, sed ne respondis. Mi ne scias, ĉu estas pro tio ke ili malaprobas tian agadon (ekz. por ke privata kompanio ne profitu de la laboro de la esperantistoj anstataŭ la asocioj) aŭ ĉar ili ne spertas aŭ tute ne konas tiun tradukilon.
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 3 Agosti 2012 5:14:55 alasiri
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 3 Agosti 2012 6:42:16 alasiri
maratonisto (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2012 10:14:45 asubuhi
Mi tradukas artikolon pri matematika lingvistiko kaj planas interalie enmeti ĝin (memkompreneble post prilaboro kaj mallongigo) en Vikipedion.
palaman (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2012 10:43:18 asubuhi
Altebrilas:Mi vidis, ke oni povas korekti erarojn de Guglo-Traduko, proponante aliajn tradukojn. Sed mi ne trovis kiel oni povas korekti plurajn vortojn aŭ vortgrupojn samtempe.Mi mem dezirus scii tion.
Ĉu iu spertas pri tio?
Mi uzas la tradulikon kaj laŭeble korektas tradukadon el la rusa (mia denaska).
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2012 11:49:29 asubuhi
maratonisto:Mi tradukas unuafoje el angla al Eo uzante Guglon. Mi komprenis, kiel korekti la tradukaĵon kaj mi unue korektas la tradukaĵon en Guglo kaj poste kopias la rezulton.Kial entute uzi la Guglo-tradukilon? Se vi jam konas Esperanton, tiam estus pli bone, se vi mem farus la tradukon. La kvalito certe estus pli bona.
maratonisto:Mi esperas, ke tiel mi helpas al Guglo plibonigi la tradukadon.Se legi la informojn ĉe Guglo, ne estas klare, laŭ mi, ke tiel eblas helpi plibonigi la Guglo-tradukilon. Oni povas tion fari, nur se oni uzas la 'Translation Toolkit' (Traduka ilaro).
maratonisto:Mi tradukas artikolon pri matematika lingvistiko kaj planas interalie enmeti ĝin (memkompreneble post prilaboro kaj mallongigo) en Vikipedion.Ĉu vi montros vian tradukon al ni?
cellus (Wasifu wa mtumiaji) 5 Agosti 2012 3:55:29 alasiri
Kiam mi volas traduki ion en lingvon kiun mi ne majstras aŭ eĉ ne komprenas, mi unue elektas tradukon en esperanton, tiam mi vidas kio povas esti problemo en traduko en lingvon kiun mi ne komprenas
Mi ne povas garantii kiel sekura tiu metodo estas, sed ĝi estas amuza.
Eĉ tradukoj inter la dana kaj sveda – kiuj estas tre similaj!– enhavas anglajn vortojn. Mi pensis ĉu esperanto povus solvi tiajn homonimajn problemojn, ol ĉu oni ne nur kreus aliajn malfacilaĵojn uzante esperanton kiel la bazan lingvon.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 5 Agosti 2012 6:40:58 alasiri
cellus:Mi havas la impreson ke la angla lingvo estas la baza lingvo por la tradukilo,Prave, se vi tradukas se→eo, la tradukilo fakte tradukas se→en→eo.
maratonisto (Wasifu wa mtumiaji) 6 Agosti 2012 3:45:32 alasiri