본문으로

jen kaj jen...

글쓴이: HaleBopp, 2012년 7월 30일

글: 5

언어: Esperanto

HaleBopp (프로필 보기) 2012년 7월 30일 오후 10:16:17

Saluton!

Mi havas du demandojn :

1- Kion signifas la esprimo "jen kaj jen"?
Legebla ĉe la paĝo 40 de La Mastro De L' Ringoj (trad. William Auld), dua libro :
"Ili vidis neniujn spurojn dekstre kaj maldekstre, sed jen kaj jen ili pasis unuopajn orkojn, falhaltigitajn dum la forkuro, kun grizplumaj sagoj eniĝintaj dorse aŭ gorĝe."

2- Kion signifas la radiko ĉend-?
p 41 : "Ni ĉendu fajron, — li diris."
p 42 : "Li foriris por kolekti brulaĵon, kaj sin okupi per konstruo kaj ĉendo de fajro;"
Aspektas ke tiu vorto signifas "ekflamigi" sed mi ne sukcesis trovi ĝin vortare. De kiu lingvo devenas tiu radiko?

Dankon! ridulo.gif

etala (프로필 보기) 2012년 7월 30일 오후 10:46:27

HaleBopp:Saluton!

Pri la unua, mi pensas ke Auld deziris esprimi la ideon de orkoj sufiĉe apartajn ke oni povas tramarŝi dirante, "Jen orko dekstre... kaj jen orko maldekstre." La orkoj ne estas en densa amaso; oni povas fingromontri al ĉiu orko unuope. Mi esperas ke tiu klarigos. (Ĉu iu povas citi tiun anglan parton de la teksto?)

Pri la dua, vi pravas pri la signifo de "ĉendri" laŭ ĉi tio.
Tamen kelkfoje la tradukintoj vere “trosalis”: estis neniu bezono enkonduki simplajn vortojn anstataŭ kunmetaĵoj: ĉendi (ekbruligi), supliki (petegi), drezelo (pluveto) kaj mustaĉoj (lipharoj).
Eble estas de la simil-signifa itala vorto "accendere".

Chainy (프로필 보기) 2012년 7월 30일 오후 11:17:15

Laŭ mia vortaro, en la latina ekbruligi = incendere. Verdire, mi neniam antaŭe vidis 'ĉendi', sed ja estas iuj trafoj en la Tekstaro. Estas interese, ke ĝi ne troviĝas en NPIV, ReVo, Wells, Kondratjev.

Chainy (프로필 보기) 2012년 7월 30일 오후 11:21:57

etala:Pri la unua, mi pensas ke Auld deziris esprimi la ideon de orkoj sufiĉe apartajn ke oni povas tramarŝi dirante, "Jen orko dekstre... kaj jen orko maldekstre." La orkoj ne estas en densa amaso; oni povas fingromontri al ĉiu orko unuope.
jes, kiel 'here and there'.

HaleBopp (프로필 보기) 2012년 7월 31일 오전 6:18:27

Dankegon! Vi plene respondis miajn demandojn.

다시 위로