Esperanto ne havas konkurantojn
af codesito, 30. jul. 2012
Meddelelser: 15
Sprog: Esperanto
lagtendisto (Vise profilen) 1. aug. 2012 17.11.38
Hyperboreus:La malfermilo:spreecamper:Ŝajnas, ke la kovrilo de la skatolo de Pandorao malfermigis.Kion malfermigis la kovrilo?
Esperanto ne havas konkurantojn en la planlingva movado. Mi ne vidas ke iu alia planlingvo havu ecojn aŭ eblojn por konkuri kun eo.skatolo de Pandorao = vaporo de senefika, politika Eo-propagando
codesito (Vise profilen) 1. aug. 2012 18.42.18
Spree, Mi ne ŝatas fari propagandon pri io ajn, propagando estas ne respekta, kaj kontraŭ la digneco de la homo. Ni Lasu tion al aliuloj. Mi klopodas simple informi.
lagtendisto (Vise profilen) 1. aug. 2012 20.04.52
cellus (Vise profilen) 2. aug. 2012 06.49.01
Kelkajn jarojn poste mi renkontis la unuan okcidentaliston. Li estis ankaŭ membro de la esperanto-societo kaj parolis esperanton tre bone. La okcidental-movado tiutempe havis tre malmultan agadon en Svedujo. Eble oni povas diri ke ĝi dormis. Se ĝi estus nur iomete pli aktiva, estas tre eble ke mi jam tiam eklernus okcidentalon! Tiam mi nur konstatis ke mi komprenas preskaŭ ĉion en okcidentala teksto. En la 1963-a jaro mi abudis pri Interlinguŭao. Mi fakte legis gazetartikolon pri la lingvo, sed tio ne igis min lerni interlingŭaon. Mian intereson vekis kontraŭe la Interlingua-English Dictionary, kiun mi trovis en unu el la plej grandaj librovendejoj en Upsalo. Mi poste ankaŭ renkontis interlingŭan-parolannton en alia lando, kaj tiam mi vere ekinteresiĝis pri la lingvo.
Per tio mi volas klarigi, ke oni povas scii pri la ekzisto de ekzemple lingvo, sen lerni ĝin antaŭ ol oni ekhavas motivon fari tiion.
Sammaniere estas multaj homoj kiuj aŭdis pri esperanto, sen tial lerni ĝin.
Mi kredas, ke almenaŭ en Skandinavio la movado de interlingŭa estas preskaŭ same multnombra kiel tiu de esperanto. Tio ne signifas ke pli da homoj parolas interlingŭaon, sed probable ke pli/malpli sama nombro da homoj estas organizita.
La granda merito de esperanto kaj ĝia movado estas ke la lingvo kaj la movado montris al la publiko, kiu interesiĝus pri la afero, ke la ebleco de neetna helplingvo ekzistas.
Cetere mi ne tiom kontraŭas la ideon de propagando. Iu provas konvinki min, kaj tio devas esti tute permesebla afero.
marcuscf (Vise profilen) 2. aug. 2012 07.31.45