Til innholdet

Esperanto ne havas konkurantojn

fra codesito,2012 7 30

Meldinger: 15

Språk: Esperanto

lagtendisto (Å vise profilen) 2012 8 1 17:11:38

Hyperboreus:
spreecamper:Ŝajnas, ke la kovrilo de la skatolo de Pandorao malfermigis.
Kion malfermigis la kovrilo?
La malfermilo:
Esperanto ne havas konkurantojn en la planlingva movado. Mi ne vidas ke iu alia planlingvo havu ecojn aŭ eblojn por konkuri kun eo.
skatolo de Pandorao = vaporo de senefika, politika Eo-propagando

codesito (Å vise profilen) 2012 8 1 18:42:18

Mi diras ke mi ne vidas konkurantojn, kaj mi nur volus vidi ĉu iu povas kontraŭargumenti.

Spree, Mi ne ŝatas fari propagandon pri io ajn, propagando estas ne respekta, kaj kontraŭ la digneco de la homo. Ni Lasu tion al aliuloj. Mi klopodas simple informi.

lagtendisto (Å vise profilen) 2012 8 1 20:04:52

En ordo, Codes. Mi konfidas vian pozitivan intencon.

cellus (Å vise profilen) 2012 8 2 06:49:01

Eble dependas de tio kion oni volas vidi. En la Esperanto-societo de Uppsala, eble la jaro estis 1956, ni havis eksterlandan instruiston de Esperanto. Mi kredas ke tiu instruisto instruis ankaŭ en aliaj svedaj esperantokluboj Dum la unua renkontiĝo kun la societo, la instruisto demandis ĉu estas idistoj en Upsalo. Ni asertis ke tiaj, laŭ nia scio ne ekzistis.

Kelkajn jarojn poste mi renkontis la unuan okcidentaliston. Li estis ankaŭ membro de la esperanto-societo kaj parolis esperanton tre bone. La okcidental-movado tiutempe havis tre malmultan agadon en Svedujo. Eble oni povas diri ke ĝi dormis. Se ĝi estus nur iomete pli aktiva, estas tre eble ke mi jam tiam eklernus okcidentalon! Tiam mi nur konstatis ke mi komprenas preskaŭ ĉion en okcidentala teksto. En la 1963-a jaro mi abudis pri Interlinguŭao. Mi fakte legis gazetartikolon pri la lingvo, sed tio ne igis min lerni interlingŭaon. Mian intereson vekis kontraŭe la Interlingua-English Dictionary, kiun mi trovis en unu el la plej grandaj librovendejoj en Upsalo. Mi poste ankaŭ renkontis interlingŭan-parolannton en alia lando, kaj tiam mi vere ekinteresiĝis pri la lingvo.

Per tio mi volas klarigi, ke oni povas scii pri la ekzisto de ekzemple lingvo, sen lerni ĝin antaŭ ol oni ekhavas motivon fari tiion.

Sammaniere estas multaj homoj kiuj aŭdis pri esperanto, sen tial lerni ĝin.

Mi kredas, ke almenaŭ en Skandinavio la movado de interlingŭa estas preskaŭ same multnombra kiel tiu de esperanto. Tio ne signifas ke pli da homoj parolas interlingŭaon, sed probable ke pli/malpli sama nombro da homoj estas organizita.

La granda merito de esperanto kaj ĝia movado estas ke la lingvo kaj la movado montris al la publiko, kiu interesiĝus pri la afero, ke la ebleco de neetna helplingvo ekzistas.

Cetere mi ne tiom kontraŭas la ideon de propagando. Iu provas konvinki min, kaj tio devas esti tute permesebla afero.

marcuscf (Å vise profilen) 2012 8 2 07:31:45

Prave, ŝajnas ke Esperanto estas la nura planita helplingvo (mi ne enkalkulas la artajn lingvojn, kiel Klingon kaj Sindarin) kiu nun sinprezentas al la publiko. Mi min demandas ĉu Idistoj kaj Lideplaistoj vere volas atingi la publikon aŭ nur volas/kapablas malhelpi Esperanton...

Tibake til toppen