去目錄頁

Miliardulo propagas Esperanton!

hunne68, 2012年7月31日

讯息: 31

语言: Esperanto

glavkos (显示个人资料) 2012年9月8日下午3:17:19

totaliza:
hunne68:- gxis mi igxas miliardulo -
Bonvolu kontakti min, kiam vi iĝis miliardulo ridulo.gif
Ho, vi estas tre amuza karulino ridulo.gif

glavkos (显示个人资料) 2012年9月8日下午3:25:12

fajrkapo:Alia scenaro:
Madonna subite decidas bonlerni Esperanton. Ŝi dungas la plej bonajn esperantajn instruistojn en la mondo. Ŝi estas ankoraŭ pli mondfama per tiu ĉi esperantema ekscentra afiŝo.

Post kvar monatoj ŝi parolas Esperanton bonege, kaj ŝi salutas sian "fanojn" Esperante, kaj decidas fari reklamon per tv kaj interreto, ĉe fejsbuk, tŭitero, kaj aliaj. Ŝi amas Esperanton, kaj kompreneble ŝiaj tutaj fanoj ankaŭ decidas studi Esperanton por kompreni ilian Diinon. Nu, nun jam ni havas grandan amason de Esperantstudantoj: komencas la granda reklamo de Eo.

Poste, la plimulto de muzikemuloj decidas studi Eon por kompreni la milionojn da madonnaa fanoj.
Poste la plimulto de la homaro decidas studi Eon por kompreni la milionojn da muzikemuloj tutmonde.
Genia propono kara....Ĉu vi tute sola pensis pri tio ?

cxevino (显示个人资料) 2012年9月8日下午3:51:53

Plie ol la tuta mono en la mondo, la unua paŝo al akceptado de esperanto estu forigi la akuzativo/n... aŭ almenaŭ sendevigi aŭ limigi al personaj pronomoj: min, cin. lin...
Dume tio ne efektiviĝas, mi daŭre laboras al konstruo de alia internacia lingvo...

Rugxdoma (显示个人资料) 2012年9月8日下午4:02:47

darkweasel:
Rugxdoma:Pasintsemajne mi aĉetis aŭdilon. Kun ĝi estis plurlingva gvidilo teksto.
Do al komercistoj tio estas malŝparo de spaco, eĉ se iu farus tian tradukon senkoste.
Tio, kion vi diras, estas certe vera, sed kiam mi vidis la grandan nombron de lingvoj en la gvidilo teksto, mi ekhavis la impreson, ke la celo ne estis nur komprenigado kun la eble plej malgranda malŝparo de inko kaj papero, sed ankaŭ de pruvado de preteco renkonti ĉiajn klientajn atendojn. Mi povas erari pri ĉi tiu kazo sed mi kredas, ke eble estas vere en aliaj.

Vilius (显示个人资料) 2012年9月8日下午4:04:02

cxevino:Plie ol la tuta mono en la mondo, la unua paŝo al akceptado de esperanto estu forigi la akuzativo/n...
externalImage.png

darkweasel (显示个人资料) 2012年9月8日下午5:16:08

Rugxdoma:
darkweasel:
Rugxdoma:Pasintsemajne mi aĉetis aŭdilon. Kun ĝi estis plurlingva gvidilo teksto.
Do al komercistoj tio estas malŝparo de spaco, eĉ se iu farus tian tradukon senkoste.
Tio, kion vi diras, estas certe vera, sed kiam mi vidis la grandan nombron de lingvoj en la gvidilo teksto, mi ekhavis la impreson, ke la celo ne estis nur komprenigado kun la eble plej malgranda malŝparo de inko kaj papero, sed ankaŭ de pruvado de preteco renkonti ĉiajn klientajn atendojn. Mi povas erari pri ĉi tiu kazo sed mi kredas, ke eble estas vere en aliaj.
Nu, la celo estas evidente ĉefe povi uzi la saman gvidotekston por vendi la produkton en multaj landoj. Esperanto tamen ne estas oficiala lingvo de iu lando.

maratonisto (显示个人资料) 2012年9月9日下午3:44:40

cxevino: mi daŭre laboras al konstruo de alia internacia lingvo...
Vi ne estas la unuo, Vi ne estas la lasta.

cxevino (显示个人资料) 2012年9月10日上午2:18:42

maratonisto:
cxevino: mi daŭre laboras al konstruo de alia internacia lingvo...
Vi ne estas la unuo, Vi ne estas la lasta.
kaj same pri la lingvo Esperanto...

hunne68 (显示个人资料) 2012年9月14日上午5:51:58

Cetere dirita, la plej bona ekzemplo estas Hungario, kiel ŝtato povas uzi Esperanton institucie. Tie oni bezonas altnivelan ekzamenon en fremdlingvo, se oni volas akiri diplomon kaj Esperanto ankaŭ estas elektebla inter la lingvoj. Tio signifas, ke la instruado de Eo komerce eblas, tial Eo enradikas profunde en la socio. Tio estas unika en la mondo - kiel mi scias. Aliaj ŝtatoj devus sekvi tiun ekzemplon!

Altebrilas (显示个人资料) 2012年9月17日下午9:48:59

cxevino:Plie ol la tuta mono en la mondo, la unua paŝo al akceptado de esperanto estu forigi la akuzativo/n... aŭ almenaŭ sendevigi aŭ limigi al personaj pronomoj: min, cin. lin...
Dume tio ne efektiviĝas, mi daŭre laboras al konstruo de alia internacia lingvo...
De longtempe esperantistoj - se oni povas nomi ilin tiaj - forigas akuzativon, eĉ nevole: tio ne antaŭeniris nian movadon, almenaŭ mi ne rimarkis...

回到上端