Mesaĝoj: 12
Lingvo: Esperanto
fajrkapo (Montri la profilon) 2012-julio-31 16:09:35
Ekzemple, estas same kiel se en la hispana mi diras: "estamos cans-ados": Ni estas lacaj, kaj nun mi diras: nosotros cans-ad-amos, ekde la verbo cans-ad-ar...
Same en Esperanto: Mi estas lacata, ekde la verbo laci, kaj nun la nova verbo ekde lacat: lacati, kaj fine: Mi lacatas, , mi opinias ke oni ne povas aldoni jam novajn verbajn formojn al la verboj, estas grava kaj malbona lingvuzo.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-julio-31 16:25:12
evidente *esti lacata* havas neniun sencohavan signifon kaj sekve estas malĝusta.
sed oni ja povas verbigi participojn: tiu ĉi mesaĝo nun skribatas, dum mi sidas en tramo.
fajrkapo (Montri la profilon) 2012-julio-31 16:33:40
darkweasel:mi ne certas ĉu mi bone komprenis vian demandon.Eble la ekzemplo kiun mi metis ne estas tre bona, sed via estas pli bona. Ĉu vere estas korekte?, anstataŭ: tiu ĉi mesaĝo nun estas skribata, dum mi sidas en tramo...Mi opinias ke tiu ĉi dua estas pli ĝusta, fakte, la nura ĝusta. Skribatas eble estas komplenebla sed ne ĝusta, kiel -unt por formi tian aktivan participon.
evidente *esti lacata* havas neniun sencohavan signifon kaj sekve estas malĝusta.
sed oni ja povas verbigi participojn: tiu ĉi mesaĝo nun skribatas, dum mi sidas en tramo.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-julio-31 16:38:15
reveninte hejmen mi serĉos la tiurilatan pmeg-ĉapitron, se ne aliulo jam faros...
fajrkapo (Montri la profilon) 2012-julio-31 16:42:01
darkweasel:ambaŭ estas ĝustaj sed "esti skribata" estas evidente pli kutima.Bone DW multan dankon
reveninte hejmen mi serĉos la tiurilatan pmeg-ĉapitron, se ne aliulo jam faros...
tommjames (Montri la profilon) 2012-julio-31 16:55:13
fajrkapo:Mi opinias ke tiu ĉi dua estas pli ĝusta, fakte, la nura ĝusta.Verbigitaj participoj estas tute gramatike ĝustaj, sed ili varias en uzindeco pro sia ofteco. Formoj "intus" kaj "atas" estas plej popularaj, kaj ne vere malkonsilindaj.
PMEG havas pli da informoj en ĉi tiu paĝo.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-julio-31 17:17:39
koncerne vian "cansadamos"-ekzemplon, en esperanto oni ja povas diri "mi lacas" = "mi estas laca", fakte la sama strukturo kiel "mesaĝo skribatas" = "mesaĝo estas skribata".
fajrkapo (Montri la profilon) 2012-julio-31 17:22:25
tommjames:Dankon TJ.fajrkapo:Mi opinias ke tiu ĉi dua estas pli ĝusta, fakte, la nura ĝusta.Verbigitaj participoj estas tute gramatike ĝustaj, sed ili varias en uzindeco pro sia ofteco. Formoj "intus" kaj "atas" estas plej popularaj, kaj ne vere malkonsilindaj.
PMEG havas pli da infomoj en
ĉi tiu paĝo.
Nu, en la ekzemplo "Bezonatas novaj fortoj en nia organizo". = Estas bezonataj... aŭ simple "bezonataj novaj fortoj en nia...", ĉar la formo -at jam montras estanton, do aldoni -as, por mi estas iom absurde kaj ripete. Ankaŭ Z ne Planis tiun ĉi uzadon, ĉu eble ĉar ĝi ne estas necesa, aŭ eble ĉar ĝi estas eĉ malkomplenebla kiel legantas, legantis kaj legantos: por mi estas malfacile kaj konfuze. Eble -intus ja estas utila kaj komplenebla.
PS. ankaŭ estus pli bone " ni bezonas novajn fortojn, aŭ bezone novajn fortojn"
fajrkapo (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-01 10:35:57
darkweasel:dankon al tommjames, ĝuste tiun ĉapitron mi celis.Nun mi ne komprenas, Se mi diras "mi lacas" mi komprenus ke vi estas peza por aliaj, vi lacigas aliajn homojn, kiuj ne volas plu scii pri vi.
koncerne vian "cansadamos"-ekzemplon, en esperanto oni ja povas diri "mi lacas" = "mi estas laca", fakte la sama strukturo kiel "mesaĝo skribatas" = "mesaĝo estas skribata".
Ĉiokaze mi lacatas: mi estas laca, (mi estas lacata (estoy cansado, i´m tired)).
Ĉiel, -atas ne tre plaĉas al mi. Mi opinias ke estas gramatike erare, kvankam iuj uzus ĝin.
sudanglo (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-01 11:00:17
Oni diras la senĉesa plorkriado de la bebo lacigas min.
Sed por esprimi 'I'm tired' oni diras mi estas laca aŭ mi lacas.